Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Esti salajrata oficisto de TEJO

TT faris intervjuon kun Manuela Ronco, kiu estis volontulo de TEJO de septembro 2010 ĝis la fino de aŭgusto 2011, kaj estas la unua salajrata oficisto de TEJO. En la unua parto de la intervjuo ni tuŝis la temon de ŝia eksa volontulado (legu tiun ĉi en la blogo de TT) kaj nun mi demandis ŝin pri ĝia nuna ofico.

De kie venis la ideo havi salajratan oficiston, por kio TEJO bezonas lin/ ŝin?

Tiu ĉi ideo venis en TEJO jam antaŭ multaj jaroj, kiam mi eĉ ankoraŭ ne estis esperantisto, do mi verdire ne bone konas la tutan historion. Mi nur scias ion el la rakontoj de pli malnovaj aktivuloj kaj ion el kelkaj protokoloj kaj raportoj kiujn mi legis. Mi devas konfesi ke tiuj informoj estas sufiĉe malklaraj kaj konfuzaj: ie aperas mencio pri peto de TEJO al UEA en 2003 uzi parton de la kapitalo por dungi oficiston por kvar jaroj, en alia loko oni malkovras ke TEJO havis volontulan komisionon de spertuloj pri monakirado, en iu protokolo oni legas pri plano dungi du duon-tempajn oficistojn, en alia pri plano havi komunan oficiston de TEJO kaj UEA ktp. Do, estis multa la cerbumado pri la afero, kaj daŭris longan tempon, sed la kerno de la temo estas tio, ke en TEJO oni evidente komencis suferi la daŭran ŝanĝiĝon de estraranoj kaj volontuloj, kio kaŭzas oftan perdon de informoj, postulas ĉiam longtempajn trejnadperiodojn, ktp. Krome, oni ekkonsciis ke en tiaj kondiĉoj tre malfacilas akiri kaj prezervi la spertojn necesajn por subvencipeti al diversaj instancoj, kion la organizo bezonas por resti finance stabila, kaj povi realigi siajn projektojn.

Kio estas la tasko de la salajrata oficisto?

Okupiĝi pri subvencipetoj kaj kunordigado de projektoj, kolekti kaj disponigi diversajn informojn, asisti la estraranojn, ĉefe pri financoj sed ne nur, gvidi la laboron de la volontulo. Mi ankaŭ sekvas ĝenerale la okazaĵojn en la organizo, kaj foje simple faras tion, kio estas plej bezonata en tiu momento.

Ĉu vi ankaŭ laboras en la Centra Oficejo kiel la volontulo de TEJO?

Mi laboras distance, el mia hejmo en Italujo. Tamen mi kelkfoje jare vizitas la Centran Oficejon, ĉefe por ordigi dokumentojn aŭ por kunsidoj.

Kiom vi perlaboras dank’ al tio ĉi? Ĉu sufiĉe por vivi sen aldona laboro?

Mi perlaboras la minimuman salajron por parta-tempa oficisto kiel mi, laŭ la nederlanda leĝo. Ĝi estas relative bona salajro por mi, ĉar mi loĝas en Italujo, kie la kosto de la vivo estas iom malpli alta ol en Nederlando. Krome, mi ne havas familion, kaj sufiĉe modeste vivas, do mi ne vere bezonas multon por la momento. Sed certe tiu ĉi situacio ne povas esti tro longdaŭra, kaj mi volus en baldaŭa estonto havi plentempan okupon.

Ĉu vi havas ankaŭ alian laboron aŭ tiu ĉi posteno plenigas vian tutan tempon?

De tempo al tempo mi okupiĝas ankaŭ pri aliaj laboroj. Ekzemple dum kelkaj monatoj mi revenis al mia antaŭa okupo, la instruado de la itala al enmigrintoj, kaj nun mi ekkunlaboris en projekto por eldoni libron.

Ekde kiam vi estas la salajrata oficisto de TEJO?

Mia volontulado finiĝis en la fino de aŭgusto kaj mi eklaboris kiel oficisto la 1an de oktobro 2011. Mia kontrakto daŭras unu jaron, do ĝis la fino de septembro. Poste oni povas renovigi ĝin por plia jaro.

Ĉu post via eksiĝo estos nova salajrata oficisto? Kiel TEJO serĉos lin/ ŝin?

Ne eblas antaŭvidi la estonton. Tio dependas de diversaj cirkonstancoj, inter kiuj la financaj kondiĉoj de TEJO kaj la emo de la homoj kiujn la decido koncernos en tiu specifa momento, kaj kompreneble ankaŭ de la taksado de tiu ĉi unua sperto de laboro kun oficisto. Laŭ la reglamentoj de TEJO, estas la estraro kiu decidas pri kontraktoj kun aliaj personoj. Tion ĝi rajtas rekte fari, aŭ post malfermita alvoko. Do, estos respondeco de la tiama estraro konsideri ĉiujn faktorojn kaj decidi.

Ĉu estas iuj kriterioj pri la salajrata oficisto, ekz-e TEJO-membreco, aĝo, klereco, ktp.?

Ne estas iuj difinitaj kriterioj por esti oficisto de TEJO. Tradicie oni atendas de ĉiuj oficistoj/ volontuloj de la CO ke ili membru en TEJO/UEA: mi ne kredas ke tio estas ie skribita, sed ni ja ŝatas doni bonan ekzemplon! Ankaŭ ne estas aĝlimo, kvankam mi opinias sence ke la TEJO-oficisto ne estu tro juna (pro manko de spertoj kaj memstareco), nek tro maljuna (pro verŝajna malfacilo havi bonan rilaton kun la aktivularo de junulara organizo). Eble “juneca plenkreskulo” estas bona aĝdifino de la ideala oficisto. Pri necesa klereco ankaŭ malfacilas diri. La ofico konsistas el diversaj taskoj, kiuj teorie postulas diversajn kompetentojn. Se oni havus diversajn oficistajn postenojn por diversaj fakoj, oni povus pli facile diri kia klereco taŭgas por ĉiu el ili. Nuntempe estas nur unu parta-tempa oficisto kiu helpas en diversaj kampoj, do preferindas havi homon kun iuj pli ĝeneralaj kapabloj kaj profesiaj kaj personaj. Certe indas havi sperton pri la funkciado de neregistaraj organizoj (kaj specife de TEJO), pri subvencipetado, pri financa administrado, scipovi orientiĝi inter la diversaj instancoj, havi adekvatan lingvokonon en Esperanto kaj en la angla. Sed ankaŭ esti fleksiĝema, komunikema, kapabli labori en internacia teamo, kaj scipovi memstare organizi sian laboron estas atendate.

SZILVA Szabolcs