Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La junulara movado en Benelukso (Rogier Huurman)

Nederlando, la lando de la sidejo de Universala Esperanto-Asocio kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kaj de la unua Internacia Junulara Kongreso, strange mem ne havas fortan junularan movadon. La Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ) ja estis fondita jam en 1965, sed kutime ne tre aktivas, kaj momente eĉ ne havas estraron. En Belgujo la situacio estas eĉ pli malbona: la flandra junulara asocio Flandra Esperantista Junulara Asocio (FLEJA) oficiale malfondiĝis en 2012, kaj la resto de la lando eĉ neniam havis junularan Esperanto-asocion. Tamen ekzistas espero, kaj por tio necesas kunlabori.

Renkontiĝoj

Ĝis 2011 la plej grava renkontiĝo por junuloj en Benelukso estis PSKK, la PostSomera KlaĉKunveno. Ĝin komence oni organizis en Nederlando kaj poste ĉiam en Flandrujo. Krome iam okazadis Printempaj Renkontiĝoj de NEJ, kaj la plenkreska organizo Esperanto Nederland havas du studsemajnfinojn en la jaro por komencantoj.

Kun la malfortiĝo kaj malapero de FLEJA ankaŭ la PostSomera KlaĉKunveno (PSKK) malaperis. Tiu estis la momento, kiam la estraro de TEJO (aŭ pli precize, kelkaj duonebriaj estraranoj dum estrarkunsido) decidis interveni kaj instigi al la okazigo de nova renkontiĝo por junuloj en Nederlando. Formiĝis internacia organiza teamo, al kiu ankaŭ mi aliĝis, kiu organizis la unuan KKPS (KlaĉKunveno PostSomera, http://kkps-klacxkunveno.wikidot.com/) en Delft, tre proksime de la Centra Oficejo en Roterdamo.

Tiu unua kaj ankaŭ la dua KKPS-oj estis tre sukcesaj kun po ĉirkaŭ kvindek partoprenantoj, sed ambaŭ estis hazarde planitaj samtempe kun la studsemajnfinoj de Esperanto Nederland. Por solvi la aferon la du renkontiĝoj kuniĝis, unuafoje pasintaŭtune, kaj denove de la 30-a de oktobro ĝis la 1-a de novembro 2015, sub la nomo KlaĉKultura Postsomera Semajnfino, en Heerlen.

Kuniĝo

Ekzistas do sukcesa renkontiĝo nun, sed mankas sukcesa asocio. La Nederlanda movado suferas de internaciemo: la plej aktivaj junaj esperantistoj ofte translokiĝas aŭ vojaĝas al eksterlando. Dume la belga movado suferas de dividoj: estas Flandra, Valona kaj Brusela Esperanto-asocioj, neniu kun junulara sekcio. Kaj Luksemburgo simple estas tro malgranda. Do la 1-an de decembro 2013 kunvenis junaj esperantistoj el la tri landoj en Bruselo por trovi solvojn.

Jam rapide oni konstatis, ke ne indas krei Belgan Esperanto-Junularon pro la federacia politika situacio, kaj ke la plej bona solvo estus unu junulara asocio por la tuta Benelukso. Por tiu Beneluksa Esperanto-Junularo oni prenis kiel mallongigon, anstataŭ BNLEJ, BeneluEjoBEJ, la pli bonsonan “Bonulejo”. Ĝi havu komunajn estraron, retpaĝon kaj komunikilojn, kaj ĝiaj du renkontiĝoj estu KKPS kaj PEKO, la printempa Esperanto-Kunveno en Valonujo.

Verdaj Skoltoj

PEKO 2015 ĵus okazis en la Domo de Mozet proksime de Namur. Kvankam ĝi estis ĉefe vizitata de maljunuloj, ĝin organizas preskaŭjunulo Valère Doumont kun helpo de siaj Verdaj Skoltoj. La Verdaj Skoltoj estas dekkelkopo da adoleskoj, kiuj kunvenadas monate en semajnfinoj kaj dum tendumado somere. Ili sekvas la skoltan metodon kaj uzas Esperanton kiel pontlingvon. La grupo ekzistas nur ekde du jaroj kaj duono (novembro 2012) kaj jam estas la plej aktiva Esperanto-organizo en Benelukso. Krome, ĝi celas iĝi faka sekcio de TEJO. Ĉiuj skoltoj iom parolas Esperanton, kelkaj denaske, kelkaj nur ekde monato. La organizo intencas iom pli kreski, kaj eĉ dungis Valère por kelkaj monatoj por plentempe sin dediĉi al la Verdaj Skoltoj.

Dum tiu PEKO ankaŭ Bonulejo ĉeestis per unu prelego kaj per desegnokonkurso. En la desegnokonkurso kreiĝis trideko da belaj skizoj, el kiuj unu, kun tri anĝeloj, estis elektita de la ĉeestantoj kiel nova emblemo de Bonulejo.

Estonto

La junulara movado en Benelukso do ne fartas malbone, sed mankas asocia forto. Sekvaj paŝoj estas krei novan retpaĝon, statuton por Bonulejo kaj trovi estraranojn kaj elekti ilin dum membroasembleo. Venu al KKPS 2015 por vidi la rezultojn de nia revekiĝo!