Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La planoj de Itala Esperantista Junularo

Giorgio Di Nucci, respondeculo pri Informada Komisiono

Carlotta Pavese, respondeculino pri Homrimeda kaj Lokgrupa Komisiono

Ne simplas skizi bildon de la aktuala situacio de la junulara E-movado en Italio: ĝi aspektas tre fragmentita kaj neekvilibra en la tuta lando. La oficiala nombro de la enskribintaj al IEJ ne donas fidindan vidaĵon pri la reala situacio, ĉar multaj el ili neaktivas, ili troviĝas en la listoj nur por ŝveligi la nombron, sed sen koni, fakte, la lingvon nek partopreni en la vivo kaj en la aktivaĵoj de la asocio; kaj kontraŭe ekzistas multe da simpatiantoj disŝutitaj en la tuta Italio (kaj en la tuta mondo) kiuj neniam aĉetis aŭ kiuj ne renovigis la asocikarton.

La pulsanta koro de la junulara movado estas sendube Torino, kie loĝas kvar aktualaj estraranoj de IEJ el la entutaj ses. La Torina Esperanto-Centro (CET) estas tre aktiva en la disvastigo de la lingvo inter la gejunuloj kaj konsistigas la plej bone funkciantan kaj organizitan lokan grupon.

Alia tre grava zono estas tiu de Trento, kiu strikte ligatas al la torina. Poste troviĝas la zonoj de Milano kaj Romo, regionoj kie Esperanto estas sufiĉe disvastiĝinta kaj ekzistas lokaj grupoj kun bona kvanto da asocianoj.

Bedaŭrinde, en la ĝenerala okazo, mankas esperantistoj sub la specifa aĝolimo. Sufiĉas pripensi, ke eĉ tutlande la gejunuloj konsistigas la plej malgrandan parton el ĉiuj esperantistoj; loke, ĉi tiu situacio reflektiĝas en la ekzistado de grupoj el malmultegaj asocianoj, mastrumataj de kaj konsistantaj precipe el sufiĉe maljunaj membroj, kiuj ne havas energion por certigi generacian interŝanĝon, krom kelkaj kuraĝaj esceptoj. La gejunuloj estas ofte neglektataj, kaj pro ilia nesufiĉa intereso (kelkfoje ili nur aliĝas en retaj kursoj sen senti la bezonon kontakti la realajn grupojn, aliajn fojojn ili malkovras la ekzistadon de la movado per malklaraj vojoj kaj ne konsideras la eblon grupiĝi kun aliaj samideanoj de ili ne malproksimaj) kaj pro la manko de rimedoj de la respondeculoj de la lokaj grupoj, kiuj ne sukcesas komprenigi la gravecon asociiĝi kaj kunigi la fortojn. Ofte ili estas unuopuloj kiuj faras nenion krom resti izolitaj kaj ofte eĉ ne estas kontaktataj de la asocioj, kiuj ne konas aŭ neglektas ilian ekziston.

Oni povas do aserti, ke la precipaj problemoj de la itala junulara E-movada situacio estas:

Fine indas mencii ankaŭ la malbonan valorigon de la lernejoj, kie ŝajne ĝis nun malmulte da projektoj funkcias, sed certe ili ĉiam estas, potenciale, fonduso tre taŭga por konigi kaj disvastigi la internacian lingvon inter la gejunuloj.

La aktuala novelektita estraro de Itala Esperantista Junularo, en kiu ambaŭ skribantoj partoprenas, tuje okupiĝis kolekti informojn pri tiu situacio kaj evoluigi planon de reakiro kaj plipotencigo, sekvante tiun, kiu fakte estas la ĉefa celo de ĉiu ajn Esperanto-asocio: disvastigi Esperanton! La sekvendaj paŝoj estas klaraj, kaj kompreneble IEJ fidegas je la helpo, kie necesos, de Itala Esperanto-Federacio (IEF) kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO).

Post pliprofundigo detala kaj zorga de la kono de la situacio de ĉiu unuopa loko, nia asocio intencas starti de tiuj gejunuloj, aŭ aliĝintoj aŭ aliĝontoj, kiuj jam konas la lingvon kaj/aŭ vere interesiĝas pri la movado: ili kreos kunlaboran reton inter la aktivaj gejunuloj en la diversaj areoj de Italio kaj faros, ĉiu en sia propra zono, aktivaĵan kaj aktivulan laboron cele kunlabori kiel plej eble kun la tiuzona loka grupo. Agante ĉi-maniere, oni certe povas krei sinergion kiu alportos al la lokaj grupoj gejunulojn, kiuj povos disponigi siajn fortojn por pliigi kaj plibonigi la grupajn aktivaĵojn kaj ricevi de la grupoj la tutbezonatan helpon.

Kiam ĉeestos kerno da karismaj kaj responsaj junaj aktivuloj en pli/malpli ĉiu regiono, la plej granda kaj grava tasko estos efektive disvastigi la lingvon kaj, eble eĉ pli grave, la spiriton de volontuleco, aktiveco kaj asociemo por la E-movado. La realigeblaj strategioj estas tiuj jam konataj kaj funkciantaj en la aktivaj zonoj: prelegoj, seminarioj, senpagaj kursoj en la lernejoj kaj universitatoj, volontulaj servoj kaj prezentadoj en la lokoj pleje frekventataj de junuloj, uzado taŭga kaj fruktodona de la sociaj retoj kaj la komputilaj servoj.

Finfine ĉi tiuj grupoj estos puŝitaj al rekta kontakto kun la lokoj kie vere vivas kaj viveblas Esperantujo: la eventoj. Estos stimulita partopreno en IJF kaj en aliaj ĝeneralaj eventoj (kiel EsperanTagoj) kiuj, danke al pli granda nombro da aktivuloj kaj asociitoj, ebligos ilin aranĝi pli ofte kaj kun pliege bonaj rezultoj, aldone al malplia foruzo de energioj. Tre gravas la plejeble granda kuntreno kaj tre bonorganizota interregiona reto: ne maloftas okazoj de homoj kiuj, kvankam aktivuloj pasintece, paŝon post paŝo kabeis, kaj pro translokiĝo al alia regiono, kaj pro manko de aktivado kaj eventoj en kiuj ilin inkludigi.

Sufiĉe facile kompreneblas, ke la lokaj grupoj plenumos la ĉefan rolon en la tuta afero kaj estos konstante subtenataj de la landaj asocioj, IEF kaj IEJ: la ambaŭkomuna penso estas precize tiu de la plej ebla proksimeco kaj kunlaborado kaj la daŭra kontakto kun ĉiuj asocianoj kaj la lokaj eroj.

Eventuale povos helpi la aferon eĉ junularaj neesperantistaj grupoj malfermitaj al nia celo, kiuj povus disvastigi kelkajn iniciatojn niajn aŭ esti fonduso de homoj.

La laboro de IEJ estos konstanta kaj nelacigebla kaj, laŭ singardeme optimista antaŭvido, oni povos atingi bonan rezulton jam ĉe la fino de tiu ĉi jaro.