Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Leĝoj kontraŭ elŝutado ne helpas artistojn Rogier HUURMAN – Danio.

Tre ofte nuntempe oni aŭdas la kriojn de la muzik- kaj filmindustrioj: “kontraŭleĝa elŝutado mortigas la artojn!” kaj “se ni ne haltigas la elŝutadon, milionoj da homoj perdos laboron!”. Kiel ĉiam kun tiaj panikaj krioj oni unue devas konscii, ke tiuj, kiuj krias ilin, havas bonajn kialojn por ŝajnigi la problemon pli granda ol ĝi vere estas. Sed tiu ĉi artikolo volas konvinki vin, ke tiuj krioj estas ne nur senkiale panikaj kaj troigaj, fakte la tuta malo estas vera: elŝutado, kaj la interreto ĝenerale, donas novajn eblojn kaj certe helpos al artistoj.

Unue devas malaperi la kredo ‘kopii estas ŝteli’, ĉar ĝi ne estas. La leĝa principo de posedo estas pli malnova ol leĝoj mem, kontraŭe la ideo de kopirajto ekzistas nur ekde la 18-a jarcento. Kaj ĝi ĉiam estis nur komerca rajto, kies misuzo neniam estis punebla per puna leĝo, nur per civila leĝo. Kaj komence ĝi validis nur por kelkaj jaroj. Sed influgrupoj de aŭtoroj, kaj poste ankaŭ de la novaj muzika kaj filma industrioj, sukcesis plilongigi la daŭron de kopirajto ĝis multaj jaroj post la morto de la originala verkinto. Laŭ la Berne-traktato minimume 50 jaroj post la morto, en Usono 90, kaj en la EU baldaŭ ankaŭ, se nuna leĝopropono akceptiĝos. Kaj la kopirajtaj grupoj provas movi misuzon de kopirajta verko de civila leĝo al puna leĝo, por ke ili ne plu mem bezonu procedi, sed jam tro okupataj justicaj instancoj tion faru por ili.

Unu grava danĝero de ĉio ĉi estas, ke novaj proponoj por protekti kopirajton malpli kaj malpli respektas la konstituciajn rajtojn de la civitanoj. ‘Elŝuta imposto’ (imposto por malplenaj diskoj, muzikludiloj, aŭ eĉ por retkonekto) plialtigas sennecese la kostojn de libera parolo. Retfiltrilo aŭ kontrolo de rettrafiko (ambaŭ proponitaj aŭ jam uzataj en multaj landoj) tute kontraŭas la rajton je privata kaj libera komunikado. Kaj la plej novaj leĝoj aŭ proponoj, ekzemple la franca Hadopi aŭ la proponata ACTA, devigas retservojn forpreni la retkonekton de uzantoj sen la interveno de juĝisto, kio evidente kontraŭas la rajton je justa procedo kaj la liberecon de komunikado.

Tiuj, kiuj fajfas pri civitanaj rajtoj, tamen diras, ke tiaj aferoj necesas por protekti la arton kaj la laboron en la industrio. Sed eĉ tio ne veras. Muziko kaj literaturo ekzistis jam longe antaŭ la ekesto de kopirajto, kaj la historio montras, ke ĉiu nova teĥnologio donis pli grandan profiton al artistoj; kiam venis la gramofono, muzikistoj timis, ke ili ne plu povos gajni monon per koncertoj. Anstataŭe ili ekgajnis monon per vendado de diskoj. La alveno de la filmbendo timigis filmkreistojn: ‘Nun certe neniu plu iros al kinejo!’ Anstataŭe oni gajnis milionojn per vendado de bendoj. Kaj jam iTunes kaj aliaj sukcesas profitegi de interreta vendado de muziko.

Eble eĉ pli interese estas, ke pro la interreto nekonataj artistoj nun pli facile ol antaŭe povas trovi publikon kaj rekte gajni monon sen perdi la plejparton al eldonejo. Kaj ĉiuokaze muzikistoj jam delonge gajnas pli per koncertado ol per vendado de diskoj. Do ŝajnas, ke la nuraj malvenkantoj estas la grandaj eldonejoj, kiuj povas pagi multe por influi la politikon. Kaj eĉ se ili ne sukcesos haltigi elŝutadon, ĉar tion neniu leĝo aŭ procedo ĝis nun sukcesis, iliaj agadoj damaĝas niajn bazajn rajtojn kaj liberecojn. Do agadu, plendu kaj voĉdonu kontraŭ partioj, kiuj fordonas niajn rajtojn por protekti industrion, kiu ne bezonas protekton.