Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Kvardek aktivuloj renkontiĝis en Dresdeno

Daniel MRÁZEK — Ĉeĥio

En mojosa etoso pasis Aktivula Renkontiĝo, kiu okazis en la germana urbo Dresdeno ekde la 28a ĝis la 30a de oktobro 2011. Organizis ĝin Germana Esperanto-Junularo kaj partoprenis ĝin kvardek aktivaj gejunuloj ĉefe el Germanio, Ĉeĥio kaj Pollando, sed venis unuopuloj ankaŭ el Britio kaj Hungario.

La organizantoj elektis bonegan lokon: junularan ŝipon sur la rivero proksime de la urbocentro. La programo komenciĝis vendrede la 28an de oktobro per vespermanĝo kaj enkondukaj informoj, kio la partoprenantojn atendas. La ĉefa tago poste estis sabato. Antaŭtagmeze prelegis Lu Wunsch-Rolshoven, kiu la ĉeestantojn konatigis kun tio, kiel efike organizi renkontiĝon. Li emfazis, ke certe gravas, por kiu celgrupo la aranĝo devas esti — kaj laŭ tio elekti la lokon, daton kaj longecon de la renkontiĝo. Li ankaŭ malkaŝis, kion ne forgesi pritrakti kun la posedanto de la ejo, kie la renkontiĝo okazis. Laŭ li utilas ankaŭ, se organizantoj havas taskoliston, por ke ĉiu sciu, kion fari kaj kiam.

La posttagmanĝa programero apartenis al Rolf Fantom. Li organizis laborgrupon, en kiu li emfazis, ke necesas, ke la aranĝoj estu taŭgaj ankaŭ por novuloj en la Esperanto-movado. Se oni plenigas aliĝilon por iu aranĝo, estas por spertulo facile decidi ĉu elekti amasloĝejon aŭ ĉambrojn, aŭ kiun landkategorion indiki. Sed novulo ne scias, kio estas amasloĝejo aŭ landkategorio. La laborgrupo de Rolf komenciĝis fakte jam vendrede vespere, kiam li al la partoprenantoj disdonis aliĝilon al iu fiktiva aranĝo kaj taskis al ili plenigi ĝin. Problemo estis, ke la aliĝilo estis plenplena de kolumnoj kaj skribita per la araba skribo... Tiel Rolf volis demonstri, kiel povas senti sin novulo plenigante aliĝilon al iu E-aranĝo. Dum sia sabata programero li poste proponis alian, pli taŭgan, aliĝilon. La organizantoj de iu aranĝo do devus pensi ankaŭ pri nespertuloj kaj proponi al novuloj iun interesan programon, por ke ili ne sentu sin fremdaj.

Dimanĉe antaŭtagmeze prelegis Julia Hell pri fortaj kaj malfortaj lokoj en Esperanto-asocioj — kaj kiel solvi ilin.

Memkompreneble oni ne nur laboris. Leo Sakaguchi preparis malgrandan diskotekon (dum kiu oni devis ege atenti, ĉar en la ŝipo estis tre malaltaj plafonoj:-) ) kaj ĉiuvespere oni grupe promenis en la historia urbocentro kaj serĉis drinkejon (trovi taŭgan drinkejon por kvardek personoj ne tiom facilas :-) ). Oni povis ankaŭ ludi kartojn aŭ tabulludojn. Do, post la tago plena de laboro oni povis bone ripozi, amuziĝi kaj precipe amikiĝi.

Post la dimanĉa tagmanĝo en kebabejo venis adiaŭo kaj la partoprenintoj disvojaĝis al sia hejmo kun akiritaj spertoj, kiuj espereble estos uzataj por kresko de Esperanto.