Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Menstruo. Fino de la Kondamno

Karina Oliveira – Brazilo

Per miaj sociaj retoj mi ekvidis plurajn novaĵojn pri iu mallonga dokumenta filmo, kiu inter aliaj premioj ricevis la Oskaron ĉi-jare. Ĝi nomiĝas Period. End of Sentenced (Menstruo. Fino de la Kondamno), kaj la rimarkinda afero estas ke ĝi temas pri menstruo, kio estas sufiĉe tabua temo en pluraj kulturoj. Mi decidis spekti ĝin, ĉar tabuaj temoj ĉiam interesas min. Hazarde, mia patrino estis hejme kaj ankaŭ volis spekti ĝin kun mi. Tio estis interesa sperto, pro tio ke ni estas virinoj el malsamaj generacioj, kiuj rilatas al sia menstruo en malsamaj manieroj.

Jam de kelkaj jaroj mi ne plu uzas la kutimajn menstrutukojn, kiuj estas vendataj en apotekoj (similaj al tiuj, kiuj aperas en la filmo kiel revolucio por la virinoj en Barato), sed mi uzas internan ujon, kiu kaptas la menstruan sangon [legu la apudan kadron]. Mi decidis uzi ĝin por ne plu krei rubaĵojn. Tiu plasta ujo, farita kutime el kaŭĉuko aŭ silikono, estas reuzebla, dum la kutimaj menstrutukoj malfacile forĵeteblas ekologie. Mia patrino ne ŝatas tiun ideon, ĉar ŝi ne volas, eventuale, tuŝi sian propran sangon. Mi supozas ke tio estas rezulto de niaj malsimilaj edukoj rilate al feminismaj temoj. Malgraŭ tio ke ŝi estas virino kun libera pensado, la tuta malnova diskurso “virinoj devas esti diskretaj pri siaj menstruoj”, trafis ŝin multe pli longe ol min, kaj mi supozas ke por ŝi la afero ja estas pli malfacila.

La 25-minuta filmo, disponebla en Netflix, parolas pri komunumo en Barato, kiu neniam antaŭe havis kontakton kun menstruaj sorbtukoj. Tuj ĉe la komenco de la filmo, mia patrino komentis: “Nu, verŝajne ili ne povas aĉeti absorbilojn ĉar ili estas tro kostaj tie, ĉu ne”? Dekomence mi estis skeptika pri tio kaj supozis ke temas nur pri kultura afero, sed laŭlonge de la spektado evidentiĝis ke la trokosteco kaj la malalta monpovo de la virinoj estas unu el la ĉefaj kaŭzoj por la neuzado de higienaj sorbtukoj. Sed ne nur. Evidentiĝis ke eĉ paroli pri menstruo en Barato estas ege malfacila afero, precipe se temas pri viroj.

La reĝisoroj de la filmo demandas virinojn en malsamaj aĝoj: “Kio estas menstruo? Kial ĝi okazas?” La reagoj estas kaj hontaj kaj seriozmienaj. Kelkaj ekridas, kelkaj kaŝas la rideton. Trafis min la diraĵo de maljunulino: “Nur Dio scias pri tio. Estas malbona sango, kiu foriras el ni”. El mia okcidenta, brazila kaj sufiĉe libera pozicio de virino en la socio, mi ne povas imagi, kio estas la penso ke ĉiumonate kiam mi menstruas, tio okazas simple ĉar “malbona sango foriras el mi”. Ekde kiam mi estis adoleskanto mi ekkomprenis tion, kio estas menstruo, kaj ĝian biologian procezon. Do mi rigardas ĝin kiel iun ajn alian normala homan trajton (kiu, ĉi kaze koncernas la homojn, kiuj enhavas uteron en sia korpo).

La temo estas tabua ankaŭ en mia lando, sed multe malpli. Cetere, mi bone memoras kiam mi havis ĉirkaŭ 12 jarojn, mia patrino klarigis al mi pri tio, ĉar okazis situacio tre ĝena al junulino en mia lernejo. Ne sciante pri kio temas, ŝi menstruis en la lernejo, kaj en la tago kiam tio okazis, ŝi uzis jupon. Sango ekaperis el inter ŝiaj gamboj, kiam ŝi estis promenanta kun aliaj knabinoj dum la paŭza tempo de la lecionoj. Multaj personoj ekridis pri ŝi kaj komentaĉis la okazaĵon dum iom da tempo. Mi tuj memoris pri tiu okazaĵo kiam mi spektis, en la dokumenta filmo, la reagon de knaboj kiam oni demandis: “Ĉu vi jam aŭdis pri menstrua periodo? - “Ah, jes, estas iu malsano, ĉu ne? Mi aŭdis ke ĝi trafas la virinojn, precipe.”

“Kiam knabino menstruas en Usono, ŝi eble maltrafos lecionojn. Kiam knabino menstruas en evoluanta lando, ŝi eble neniam revenas al lernejo”.

En la filmo, kiu cetere estis farita per kunlabora financado de grupo de studentinoj en Usono, oni prikomentas plurajn aferojn, kiuj malhelpas virinojn en Barato dum la menstrua periodo: ili ne povas preĝi dum la menstruaj tagoj, ke estas malfacile por ili frekventi lernejojn post la ekmenstruo, ke la uzo de tolaĵo por kapti la sangon estas hontiga afero por la virinoj, inter aliaj aferoj.

Sed la plej gravan ŝanĝon en tiuj kutimoj alportis maŝino. Kreita de viro nomata A. Muruganantham, konata kiel Pad Men (La Sorbtuka Viro) la inventaĵo celas produkti malmultekostajn kaj ekologiajn sorbtukojn el materialoj trovitaj surloke. Maŝinoj estas donacataj al virinoj, kiuj en komununo eklaboras kaj povas havi stabilan financon kaj tiel ekrevolucias la aferon en la lando, kie malpli ol 10% de la virinoj uzas menstruajn tukojn.

Por fini, mi ŝatus rimarkigi kiom multe trafis min la historio de Sneha en la filmo. Ŝi estas virino, kiu volas iĝi policisto, ĉar tio reprezentas por ŝi liberon en la vivo. Tiel ŝi havus sian propran salajron kaj ne bezonus edzniĝi. Estas du aliaj historioj ĉi-rilate.

Unu estas tiu de Juana Inés de la Cruz, kiu vivis en la 17-a jarcento en Meksiko, kaj decidis fariĝi religiulino en la katolika eklezio por povi esti libera por studi kaj ne esti devigita zorgi pri la edukado de infanoj kaj pri la mastrumado de la domo de la familio. Ŝi iĝis tre grava verkistino. La alia historio estas fikcia, kaj temas pri la historio de Marta, rolulino en la samnoma libro de Eliza Orzeszkowa, pola verkistino de la deknaŭa jarcento. La edzo de Marta mortas, ŝi trapasas multege da malfacilaĵoj por trovi monrimedojn por subteni sin mem kaj sian filinon. La libro estis tradukita en Esperanton de Zamenhof mem, kaj estas unu el miaj plej ŝatataj. Sneha, Juana Inés kaj Marta estas virinoj el malsamaj mondopartoj kaj en malsamaj jarcentoj, kiuj trapasis similajn malfacilaĵojn, nome esti respektataj pro si mem, sen la subteno de viro, kiu eventuale donus al ili la “garantion” ke ili estas respektendaj.

Mi estas libera virino en mia socio, kaj same kiel multaj aliaj virinoj en la okcidenta mondo, mi povis frekventi universitaton kaj ekhavi profesion, labori, mastrumi mian propan monon, elekti kiun menstrusorbilon uzi kaj eĉ ĉu menstrui aŭ ne. Sed mi konscias ke vere multaj virinoj en nia nuna socio, kiel demonstrite en Period. End of Sentenced, ne estas liberaj, ne povas viviteni sin, simple ne povas fari plurajn aferojn pro manko de ebloj kaj devas batali kontraŭ ege fortaj ankoraŭ ekzistantaj tabuoj.

https://www.thepadproject.org/

Retejo pri la projekto, kiu naskis la filmon

Sangmenstrua kaptilo

La invento, kiu anstataŭigas la menstrutukojn ekzistas jam de 80 jaroj, sed nur nun iĝas uzata kaj konata. Kulturaj kaj sociaj aspektoj klarigas la ĵusan ekuzadon.

“Ne estis socie taŭge ke virinoj konu kaj tuŝu sian propran korpon. Feminismo helpas la pli junajn virinojn ŝanĝi malnovajn kredojn, reakiri la posedon de sia propra korpo kaj lukti kontraŭ stigmatizajn pensoj ke menstruo estas malbela, malagrabla. La konktakto kun la propra sango estas grava por akompani la korpofazojn kaj esti kapabla identigi ŝanĝojn. Imagu se vi ne povus rigardi ene de via propra buŝo. Tio estas natura, estas nia korpo.”

Ana Flávia Pires Luca D’Oliveira – Profesorino pri medicino el la Universtitato de San-Paŭlo.