Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Prezidanta rubriko

Karaj legantoj! Jen mi bonvenigas Vin en ĉi tiu nova rubriko, en kiu mi informos pri tio, kio okazas ene de TEJO. Por komenci estu do aparte grava okazaĵo — la ĵus finiĝinta balotado por la Komitatanoj B de TEJO. Aparta, ne nur pro tio, ke tiumaniere individuaj TEJO-membroj povas elekti siajn reprezentantojn al la plej alta decidorgano de la organizo, sed ankaŭ pro tio, ke tia baloto lastfoje okazis antaŭ 10 jaroj. Intertempe dum ĉiu para jaro Komitatanoj B elektiĝadis aŭtomate, ĉar ne estis pli da kandiatoj ol lokoj. Ĉi-jare por 4 lokoj ni havis sep kandidatojn. Elektitaj estas Paweł Fischer Kotowski el Pollando, kiu ricevis 21 voĉojn (66% el riceveblaj), Wang Shanshan el Ĉinio kun 20 (63%), Ronald Baby González el Kubo/Hispanio kun 18 (56%) kaj Magnus Henoch el Svedio/Britio kun (50%). Inter la neelektitaj kandidatoj estis Pataki Zsófia (Hungario/Pollando, 15 voĉoj, 47%), Przemysław Wierzbowski (Pollando, 14, 44%) kaj Sébastien Denux (Francio, 8, 25%).

Tiu alta nombro de la kandidatoj povas esti plia signalo pri kreskantaj aktivemo kaj interesiĝo pri agado en TEJO, kio fundamente gravas por la estonteco de la organizo. Aliflanke ne malfacilas rimarki, ke al Centra Oficejo revenis nur 32 balotilojn el la 253 dissenditaj, do ne aparte impresaj 13%. Inter la kelkaj kialoj sendube la ĉefa estas la tre long-daŭra kaj ĝena paperpoŝta proceduro de la baloto, kiun ni havas kiel heredaĵon de la antaŭreta epoko. Malkontenton pri ĝi la membroj esprimis rekte mesaĝinte al TEJO, aŭ pasive — ne ekpenante partopreni en la balotado.

Jen do plia tasko por ni — la TEJO-estraro: pretigi kaj funkciigi novan voĉdon-proceduron, kiu estu facila kaj uzinda. Kaj jen alia tasko por ni — la TEJO-membraro: uzi niajn rajtojn.

La plej freŝajn informojn kaj komentojn pri la aktualaj TEJO-temoj serĉu ĉe la prezidanta blogo: tejo.org/eo/blogo/prezidanto.

Łukasz ŻEBROWSKI