Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski
Proksimuma verkojaro: 2011-2019
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.
(Rafael Henrique Zerbetto)
Inter la 6-a kaj la 10-a de majo okazis en Kolombo (Srilanko) la Monda Junulara Konferenco, kies temo estis “Popularigo de Junulara Voĉo en Post-2015 Disvolviĝ-Programo”, la nova programo de Unuiĝintaj Nacioj (UN), kiu anstataŭos la nunajn Jarmilajn Evoluigajn Celojn. La rezulto de tiu konferenco estis la Deklaracio de Kolombo, kiu entenas la pozicion de la tutmonda junularo pri Post-2015.
TEJO estis invitita sendi reprezentanton, kaj mi, kiel respondeculo pri daŭripoveco en la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj, estis elektita por tiu tasko. Aliaj TEJO-aktivuloj kandidatiĝis al sponsorado por vojaĝi al Srilanko, sed ne estis elektitaj, tial mi estis la sola reprezentanto de TEJO en tiu grava evento. Menciindas, ke danke al la sponsorado al 1 500 internaciaj delegitoj, multaj reprezentantoj de malriĉaj landoj partoprenis la konferencon. Krome, ĉiu lando sendis du junajn delegitojn kiel parton de sia oficiala misio.
Ekde mia partopreno en Rio+20, sekvi diskutojn pri la Post-2015-programo fariĝis rutino por mi, do ne estis malfacile pristudi la konferencan temon kaj la nulversion de la deklaracio (verkita surbaze de longaj diskutoj inter diversaj organizaĵoj) por plani strategion kaj argumentojn uzindajn en Srilanko. Per la Koalicio de la Brazila Junularo por Post-2015, en kiu mi daŭre partoprenas, mi komencis aranĝi eblajn partnerecojn kun aliaj reprezentantoj de Brazilo.
En la unua tago okazis nur la solena malfermo kaj festo por ni sur plaĝo, estis bonaj ebloj por konatiĝi kun reprezentantoj de aliaj organizaĵoj, ĉu por trakti ion pri la konferenco, ĉu por pridiskuti eblajn partnerecojn inter niaj organizaĵoj. Dum la sekvaj tri tagoj okazis la konferenco, kaj la lasta tago estis nur por la solena fermo kaj adiaŭo.
Ĉiumatene estis prelegoj de altranguloj en granda salono, kun samtempa traduko al ses lingvoj. Tamen, mi konstatis tion, ke malmultego da homoj prenas kapaŭskultilojn ĉe la enirejo, kaj komence de prelego en la franca lingvo multaj homoj eliras la ĉambron, dum multaj aliaj komencas amuziĝi per ludoj aŭ interreto. Tio kaptis mian atenton pri tio, ke samtempa traduko ne kapablas transpasi lingvan diskriminacion: multaj homoj kredas je tio, ke homoj kiuj ne scipovas la anglan havas nenion interesan por diri.
Sekve estis kunsidoj de la laborgrupoj, organizitaj laŭ sep fundamentoj kaj sep temoj, tiel ke matene estis kunsidoj de fundamentaj laborgrupoj, kaj posttagmeze de temaj laborgrupoj. Mi partoprenis diskutojn pri la fundamento “Potencigo de Diskriminaciata Junularo Inkluzive Plej Minacatajn Komunumojn”, ĉar en ĝi verŝajne proponoj rilate al lingvaj rajtoj estus pli bone akceptitaj, kaj tio funkciis: homoj interesiĝis pri la temo kaj eĉ raportis pri lingva diskriminacio en sia lando, kaj ankaŭ multaj interesiĝis pri Esperanto, eĉ pro sia malfacileco uzi la anglan, sed bedaŭrinde specifaj proponoj pri lingvaj temoj estis poste kunfanditaj al alispecaj proponoj sub ĝeneralaj rekomendoj pri observado de homaj rajtoj.
Por la posttagmezo mi elektis la teman laborgrupon “Garantii Inkludajn Amuzaĵon, Sportojn kaj Kulturojn”. La miksaĵo de sportoj kaj kulturoj en la sama temo venas de la fakto, ke ambaŭ fakoj celas, per malsamaj vojoj, tutmondajn fratecon kaj forigon de diskriminacioj. Estis tre interese debati kun sportaj aktivuloj, kaj pro la Piedpilka Mondpokalo en Brazilo ili atentis pri mi kaj venis babili kun mi private, tamen en la diskutoj mi ne sukcesis enkonduki lingvajn temojn, tamen sukcese defendis aliajn celojn de TEJO, kiel potencigo de la junulara socia rolo kaj kontraŭdiskriminacia agado. En la lasta kunsido mi intervenis en parolado de reprezentantino de UNESCO kiu tuŝis lingvan diversecon kaj parolis pri lingvaj rajtoj. Ŝi afable komentis la temon kaj poste venis babili kun mi. Al la aktivuloj pri kulturo mi menciis Muzaikon kiel projekton en kiu mi partoprenas ekster TEJO, klarigis ke ĝi estis kreita de diverslandaj gejunuloj kaj havas kunlaborantojn en dekoj da landoj. Homoj miris pri tiu iniciato, kaj tiel agnoskis, ke Esperanto funkcias kaj per ĝi okazas internacia kultura interŝanĝo.
Vespere estis kunsidoj de regionaj laborgrupoj. Malgraŭ tio, ke la angla estas la oficiala lingvo de la konferenco, la latinamerika laborgrupo uzis la hispanan kaj la afrika laborgrupo uzis la anglan kaj la francan kun samtempa traduko. En tiuj laborgrupoj ni diskutis bezonojn de niaj kontinentoj kaj mi profitis la okazon por defendi la lingvan diversecon de Ameriko, kie multaj indianaj lingvoj riskas malaperi.
Sed mia ĉefa celo en la konferenco estis enkonduki proponojn por la fina dokumento, kaj pro tio ke mi estis la sola reprezentanto de nia movado, tio estis tre malfacila. Tamen, komence de la konferenco mi amikiĝis kun reprezentantoj de kontraŭdiskriminaciaj movadoj, kiuj organizis lobiadgrupon kaj invitis min partopreni en ĝi. Nia lobiadgrupo sukcesis enkonduki proponon, poste akceptitan de la reprezentantoj de registaroj el la tuta mondo, pri nova vortumo de du rekomendoj en la Deklaracio de Kolombo:
42. Agnoski la lingvan, etnan, religian, ĝenran, seksan kaj soci-ekonomian, rasan, lingvan kaj kapablecan diversecon de la junularo kaj antaŭenigi strategiojn por ataki la kaŭzojn de sistemaj malegalecoj en la Post-2015-Disvolviĝprogramo.
43. Instigi Membro-Ŝtatojn antaŭenigi oportuno-egalecon por ĉiuj, por tiel forigi ĉiujn formojn de diskriminacio kontraŭ homoj, inkluzive diskriminacion surbaze de raso, haŭtkoloro, etno, lingvo, religio, politika aŭ alispeca opinio, landa aŭ socia origino, posedaĵoj, naskiĝloko, sanstato, ĝenro aŭ alia statuso, kaj progresigi socian integriĝon por sociaj grupoj, kiel handikapaj kaj HIV-havaj gejunuloj, junaj migrantoj, indiĝenaj popoloj, junuloj kiuj loĝas en loko kampara, milita, okupita de fremda lando, laboras en neformala ekonomio, kaj rifuĝintoj, en egaleco kun aliaj.