Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

TEJO kaj mi? Kiel?

Kion faras TEJO? En kiuj agadoj eblas partopreni?

Ĉi-jare mi partoprenis la IJK-n kaj UK-n kaj dum la kongresoj mi ricevis multajn tiajn demandojn. Dank’ al TEJO-Tutmonde kaj aliaj kanaloj kiel TEJO-Aktuale, la Vizaĝlibra paĝo kaj la retpaĝo de TEJO jam multe scieblas pri TEJO, do jen prezento de kelkaj ne tiom konataj agadoj.

TEJO subtenas lokan movadon, ideojn tra la mondo

La Fonduso Trampolino estas tie, por helpi vin atingi multe pli, ol eblus sole. Do, se vi havas projekton por antaŭenigi Esperanton ĉu loke, ĉu regione aŭ tutmonde, kaj helpus vin havi pli da konoj, informreto, partneroj, mono aŭ varbado - la Fonduso Trampolino estas tie por helpi vin salti pli alten kaj atingi pli.

Kiel partopreni ĝin? Vi povas legi pli pri ĝi ĉe: http://tejo.org/eo/trampolino. Gravas ke kaze ke vi petas monon (ni konsideras monpetojn ĝis 40 EUR), la monsumo alvenas al via UEA-konto.

Sendu viajn planon, proponon, demandojn al trampolino@tejo.org! Se vi ne uzas interreton, sendu vian mesaĝon, projektpriskribon (100-300 vortoj) specifon de helpbezono (50-100 vortoj), tempoplanon kaj, kaze ke vi havas, demandojn al la poŝta adreso de TEJO, kun la indiko “Trampolino”.

TEJO partoprenigas kaj kunigas agadon por Esperanto

Ĉu vi volas uzi vian tempon por antaŭenigi Esperanton? Vizitu la retpaĝon de TEJO kaj tie serĉu la priskribojn de diversaj ebloj kunagadi, helpi. Elektu kaj provu, kaj bonvenon inter la aktivuloj de TEJO!

TEJO kunigas konojn

Por helpi la novajn estrarojn, la scitransdonon inter la diversaj LSj kaj tempe kaj geografie, TEJO kreis la retpaĝon: http://tejo.org/ls-taskdividoj. Tie vi havos respondojn pri tio kion faras la prezidanto, kasisto, estraranoj, ktp. La retpaĝo estas daŭre pliriĉigata, dank’ al la kontribuoj de aktivuloj - viaj komentoj, anekdotoj, helpo estas bonvenaj! Helpu kaj kontribuu al tiu retpaĝo, por ke la LSj povu laŭeble plej efike kaj bonetose funkcii!

Ankaŭ ĝuste pro tio, TEJO kreas kunligojn inter diversaj estraraj kampoj - se vi estas, aŭ interesiĝas iĝi ekzemple kasisto, sekretario, aliĝu al la pritemaj diskutlistoj.

TEJO zorgas pri homoj

La ĝis nun “nur” estrarane prizorgata fako, homaj rimedoj, ricevis komisionon! Pri kio temas? Homaj rimedoj zorgas pri tio ke la volontuloj povu volontuli laŭeble bonetose, en bonaj kondiĉoj. Zorgoj, problemoj, venu al ili! Unu el la unuaj agoj de la komisiono estis verki gvidlinion, kiel delegi taskojn. Por pliaj informoj kontaktu ĉe hr@tejo.org.

TEJO sciencumas dum IJK - kaj dum la tuta jaro

(verkis: Nikvo Woods)

La Komisiono de TEJO pri Scienca kaj Faka Agado havis ege sukcesan kaj fruktodonan IJK. La dua scienca prelegsesio organizita de SFA okazis, kun kvin altkvalitaj prelegoj pri diversaj temoj de Asteroidsistemoj al Matematika Beleco kaj multe da diskutado kaj lernado inter la partoprenantoj. La komisiono ankaŭ kunvenis dufoje dum la kongreso por diskuti la sekvajn paŝojn kaj siajn ĝeneralajn celojn. Nomumiĝis ankaŭ nova komisisto de SFA, Nikvo Woods, kiu invitas vin kunagi. Skribu al sfa@tejo.org!

TEJO kunlaboras kun UEA: AMO-seminario dum IJK

(verkis: Anna Lobo de Carvalho)

Estas granda ĝojo por mi, kiel sekretariino de BEJO — Brazila Esperanta Junulara Organizo — rimarki ke nia movado gajnis tiom specialan trejnadon danke al UEA — Universala Esperanto-Asocio. Ekde la unua fojo kiam mi legis pri la ideo, ĝi ege plaĉis al mi. Ĝia celo estas trejni kaj helpi al la esperantistaro klarigante kiel ili plej bone povas aktivi por subteni la movadon.

Kadre de tiu trejnado dum la 70-a IJK en Brazilo Fortalezo, la partoprenantoj lernis kiel labori en teamo, pri hommastrumado, projektmastrumado kaj varbado. Tiuj punktoj estas gravaj por ke la Esperanto-parolantoj pli kaj pli konsciiĝu pri la graveco ne nur simple agi en Esperanto kaj por Esperanto, sed ankaŭ efike kaj bone agi por ĝiaj subteno kaj kreskiĝo.

La ĉefa respondeculo pri la trejnseminario estas Veronika Poór, el Hungario. Ŝia maniero subteni kaj gvidi la trejnadon estas kiel de tiuj homoj kiuj fakas pri tiaj programoj, tio estu pro ŝia kapablo aŭdi la aliajn, gvidi laborteamon aŭ pro ŝia granda sperto. Kiel trejnito kaj helpanto en la gvidado de la Programo AMO dum IJK en Brazilo, mi povas diri ke tiu laboro donos al la esperantistoj tra la mondo ilojn por ke tiuj homoj sukcesu sufiĉe profesie agadi surloke, regione aŭ tutmonde.

Se sufiĉe da homoj partoprenas tiun programon almenaŭ unufoje, tio donos ilojn por ke multaj aspektoj de laborteamoj estu bone pritaktataj kaj ne iĝu granda konflikto kiu povos doni fortan kaj pezan hastecon al la movado. Ĝi ankaŭ donos ilojn por ke ni pli precize komunikiĝu kaj tiel plifortigu la ligon inter la asocioj tra nia mondo. Mi opinias ke en la Esperanta movado mankis tiaj spertoj, por briligi en la koro de la homoj la fajron de entuziasmo donante la certecon preni bonan vojon por aktiviĝi por nia kara lingvo Esperanto. Sed nun ili ne plu mankas, kaj mi tre dankas al Stefan MacGill por la ideo kaj la ebloj okazigi tiajn trejnadojn.

La AMO-seminarion dum IJK gvidis Anna Lobo de Carvalho, Juliana Evandro, Veronika Poór, Olga Ŝilajeva kaj Rafael Henrique Zerbetto. La trejnadmaterialojn trovu ĉe: http://tejo.org/aktivula﹍trejnado.

TEJO fieras

TEJO tre fieras ne nur ke dum la UK pluraj aktivuloj, komisiitoj, komitatanoj de TEJO aktive agadis por reprezenti tie la voĉon de la junularo, prezenti la laboron. du membroj de la Scienca kaj Faka Agado-komisiono estis elektitaj por prelegi dum la Internacia Kongresa Universitato sed ankaŭ pri la landa sekcio Juna Esperantistaro Argentina, kiu tre aktive agadante ĉu kiel LKK, ĉu kiel helpanto igis tiun UKn ege junulara!

Tiu ĉi artikolo estis nur eta resumo, TEJO faras multe pli! Se vi havas demandojn, ĉu pri la artikolo, aŭ ĝenerale pri la temo, skribu al hr@tejo.org.

Se vi legis tiun ĉi artikolon kaj eksciis novajn interesaĵojn, bonvolu diskonigi ilin, por ke ĉiuj povu laŭeble plej bonetose agi!