Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski
Proksimuma verkojaro: 2011-2019
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.
Mi kun plezuro prezentas Joanne Johns, Ĝo, aktivulon kun freŝaj ideoj kaj pasio por la movado. Vidu kion ŝi faras en Aŭstralio, Melburno. Mi esperas, ke ŝia agemo inspiros ankaŭ vin.
Stela Besenyei-Merger: Kiam kaj kiel vi eklernis Esperanton?
Ĝo: En 2013 mi legis artikolon pri arto, en kiu Esperanto estis menciita - laŭ mia kompreno, kiel malbona ŝajnigo de internacieco. Ĉiuokaze, mi jam aŭdis la vorton en la brita televidserio “Red Dwarf” (esperantlingve: “Ruĝa nano”), sed mi ne konsciis ke ĝi estas vera afero ekster tiu programo. Do, mi serĉis en la interreto kaj trovis la kernan ideon, kiun mi ege ŝatis. Kiel la plejmulto de ne-esperantistoj, mi pensis ke verŝajne ne indas lerni lingvon, kiun preskaŭ neniu parolas. Sed la facileco allogis min, kaj mi pensis ke, se ĝi estas malŝparo de tempo, pro tiu facileco mi almenaŭ ne malŝparus multe da tempo.
Mi komencis lerni per la tiamaj interretaj rimedoj (bedaŭrinde la Duolingo-kurso ankoraŭ ne ekzistis) kaj dum tri monatoj studis hejme, kun iomete da helpo de mia ankoraŭ-ne-tute-interesata edzo. Dum mi studis, mi eksciis ke okazos kongreso kaj somerkursaro en Kanbero (7-horan vojaĝon for), kaj mi vere volis ĉeesti. Mi ankaŭ vere timis ĉeesti. Tamen kiam mi menciis tion al mia edzo li subtenis la ideon kaj instigis min iri. Li venis sed ne ĉeestis la kongreson. Mi ege ĝuis la sperton - mi ne povis kredi kiom multe mi komprenas post nur tri monatoj da studado! Ankaŭ la homoj tie estis tre amikaj. Mi estis tute kaptita.
Kiam ni revenis al Melburno, mi serĉis la lokan klubon kaj ni komencis ĉeesti iliajn kunvenojn. (Intertempe mia edzo sufiĉe interesiĝis por veni ankaŭ!). Tie kunvenis plejparte maljunuloj, kaj mi volis interparoli ankaŭ kun pli junaj homoj, do mi starigis la Meetup-paĝon kaj semajnfinan kunvenon por allogi ilin. Mi ja allogis novajn junulojn, sed ankaŭ malnovajn esperantistojn, kiuj ne povis ĉeesti la dumsemajnan kunvenon.
SBM: Kion vi kutime faras kune dum la kunvenoj?
Ĝo: Mi kreas ekzercojn, enigmojn, kvizojn kaj ludojn por helpi nin pli lerni la lingvon. Ni iomete laboras, iomete babilas. Ni ankaŭ foje ekskursas aŭ biciklas ien. Poste mi enkondukis monatan ludvesperon ĉe drinkejo. Mi serĉis aŭ ludojn en Esperanto, aŭ paroligajn ludojn, kiuj estas ludeblaj en iu ajn lingvo (vidu la apartan artikolon por la rekomendoj de Ĝo).
Ankaŭ dum tiu tempo mi pli kaj pli helpis kun diversaj aferoj por la Aŭstralia movado. Ĉar mi estas (kompare) juna kaj havas teknikajn lertecojn, oni bone laborigis min. Mi kreis retejon, novan emblemon kaj nomkartojn por la loka klubo, fariĝis kunredaktoro de la nacia gazeto, estraraniĝis en du asocioj, prizorgas la arĥivadon de la radia elsendo de 3ZZZ, desegnis aferojn por la naciaj kongresoj, kaj verŝajne estas kelkaj aliaj taskoj kiujn mi jam forgesis.
SBM: Kion vi dirus kia estas la genra proporcio de via movado?
Ĝo: Pri la genroj en nia loka movado, mi kredas ke estas proksimume 40% virinoj kaj 60% viroj. Sed se temas pri nur junuloj, estas pli da viroj kiuj ĉeestas kunvenojn.
SBM: Ĉu vi povas rakonti pri viaj someraj planoj?
Nun venas vintro en Aŭstralio, do la nura plano kiun ni havas pri tio estas ke ni volas aranĝi ekskurson al apuda urbo, kie ni povas sperti neĝon. Multaj el ni ĝis nun ne spertis neĝon pro diversaj kialoj, do ŝajnas kiel bona ideo. Ni havas multajn aliajn ideojn kaj revojn pri projektoj sed mankas al ni ĉiuj tempo.
SBM: Krom tempo, kio mankas ankoraŭ al la movado?
Ĝo: Laŭ mi la manko ne estas en la movado. La manko ĉi tie, en Aŭstralio, estas ke preskaŭ neniu scias pri Esperanto, kaj se vi mencias ĝin, oni pensas ke ĝi estas la hispana. Verŝajne mankas ankaŭ la volo lerni aliajn lingvojn, ĉar ni ne havas facile atingeblajn najbarlandojn kiuj parolas aliajn lingvojn.
SBM: Se vi povus ŝanĝi unu aferon en la movado, kio estus tio?
Ĝo: Verŝajne estus ŝanĝi la himnon... mi ne tute malŝatas ĝin, sed mi tute ne povas kanti ĝin. La tonoj ne taŭgas por miaj kapabloj. Kaj mi ne vere komprenas tiun kutimon de vole-ne-vole grupa kantado - kio estas la celo?
SBM: Kion vi esperas vidi kiel ŝanĝon en la movado laŭ viaj ĝisnunaj spertoj?
Ĝo: Kompreneble mi ŝatus vidi la movadon kreski pli rapide kaj esti mondkonata kiel bonega ideo kaj kun lerninda (eĉ lernenda) lingvo. Aliflanke, mi vidis kelkajn aferojn kiuj en la komenco estis bonegaj pro aŭ la ideo aŭ la “fruaj adoptantoj”, kiuj post ili populariĝis sed iĝis malpli bonaj. Eĉ la interreto ekĝenas min pro la senĉesaj reklamoj kaj frivolaj artikoloj. Do mi timas, ke kiam Esperanto atingos la plimulton, kaj estos uzata por komercaj celoj, ni perdos la amikan komunumon kiun ni nun havas. Laŭ mi ni nun spertas la oran aĝon de Esperanto.