Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Esperanto vivas ankaŭ en la araba Nord-Afriko

De la 26a ĝis la 30a de marto okazis la Monda Socia Forumo en Tunizio la unuan fojon en araba lando kaj 2 jarojn post la Tunizia revolucio. Estis tie 60 000 partoprenantoj kaj miloj da organizaĵoj, budoj, debatoj kaj prelegoj, en la giganta universitato de Tunizo. Ni prezentis Esperanton kiel solvon al la problemo de la monda komunikado.

Kiel la antaŭaj okazoj, UEA ĉeestis kune kun 4 000 organizoj kaj 60 000 partoprenantoj el 120 landoj. Mi (de Maroko), Dorota Parzyszek (polino vivanta en Tunizio), FaMo (blinda esperantisto kaj pianisto), Muriel kaj Jean Jacques el Francio ĉeestis en la socia kaj anima forumo la diskuton ankaŭ donante argumentojn favorajn al Esperanto.

La 28-an de marto, kun Dorota, mi disdonis flugfoliojn kaj afiŝis sur muroj proksime de la konferencejo. Antaŭ ol enkonduki Esperanton, mi komencis per eksplikado pri la komunikada problemo inter diversaj landoj. Mi ekzemplis organizon ĉeestantan la Mondan Socian Forumon: kial la komunikado estas malfacila; bezonatas tradukistoj, kiuj ne ĉiam disponeblas kaj estas multekostaj ktp. Poste ni parolis pri Esperanto kiel ebla solvo kiu estas lernebla en kelkaj monatoj, kiu havas multe pli facilan gramatikon ol ekzemple la angla aŭ la franca. FaMo kantis en Esperanto kaj en la franca kaj la publiko havis eblon aŭskulti la Internacian Lingvon. Poste venis respondado al la leviĝantaj demandoj.

Dum la konferenco ni ankaŭ przentis multajn Esperantajn librojn kaj mian kolekton de Kontakto kiel enkonduko al la Esperanto-movado.

Ni disdonis 25 KD-ojn kun Esperantaj dokumentoj kaj E-kurso, kiu estas tradukita al la araba kaj 12 aliaj lingvoj.

Mi ŝatus danki Renato Corsetti, Martin Schaffer, Dorota Parzyszek pro la helpo kunorganizi ĉi tiun eventon, kaj FaMon por la bela Esperanto-muziko pliboniganta la etoson en tiu evento. Krome tio ne estus ebla sen la financa subteno de UEA kaj la fondaĵo Esperanto Internacia.

Ahmed MANSOUR