Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Duolingo portugallingve!

Marcionilo Vasconcelos

Aperis nova eblo por lernado de la internacia lingvo. Estis lanĉita la kurso de Esperanto en Duolingo por portugalparolantoj en la ĵusa 14-a de majo. Post la granda sukceso por la parolantoj de la angla kaj la hispana, nun eblos al multaj homoj lerni Esperanton per la portugala en la reta paĝo de la fama verda strigo Duo. La kurso ellasis sian kovan staton kaj nun estas en la “prova stato”, dum kiu la aliĝintoj jam lernas la lingvon kaj raportas pri novaj tradukoj eblaj, helpante, tiamaniere, la pliboniĝon de la kurso.

La plej kutima celgrupo de tiaj paĝoj, kiel Duolingo, estas la junuloj, kaj tiel festindas la fakto ke novaj pordoj malfermiĝas por la plifortiĝo de nia junulara movado, kiu jam de antaũ kelkaj jaroj vivas novan fazon pro la ligo inter Esperanto kaj Interreto, ĉar tio signas novajn eblojn por ni.

Fine, al ĉiuj kiuj kunlaboris(as) por la apero de tiu nova kurso, ni dankas kaj gratulas pro la laboro farita kaj deziras sukceson al la venontaj streboj!