Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Festo ĉe la sidejo de KEA: La JSK daŭre laboras!

La 12an de oktobro kiel parto de intensa laboro por allogi pli da gejunuloj al la Esperanto-movado, la Junulara Sekcio de Kubo (JSK) organizis feston kun bunta programo inter kiuj troviĝis lotumado kaj debato rilate la impresojn pri la sekcio kaj pri la kuba movado ĝenerale. Partoprenis ĉi tiun aranĝon dudeko da esperantistoj, kiuj plejparte estis komencantoj. La homoj povis prezenti sin, esprimi siajn pensojn pri la lingvo kaj pri la kuba movado entute. Geomar, unu el la membroj de JSK kiu lernis Esperanton jam antaŭ du jaroj, kantis kun sia gitaro kanzonojn kaj proprajn kaj de aliaj konataj grupoj en Esperantujo. Estis bona momento por ĝui kaj ekkoni la etoson de la Esperantaj aranĝoj, amikiĝi kaj babili. Temis pri eta, sed tamen antaŭenpaŝo de JSK por la daŭra disvolvo de la movado.

Ariadna Garcìa Gutièrrez