Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Froste kaj toste, sed antaŭ ĉio lingvistike en Poznań

Amiko mia ĝis nun serĉas respondon, kial homoj loĝas en tiom malvarmaj lokoj. Brazilanoj sinvestintaj dektavole ripetadis, ke rekte de forno ili venis fridujen. Se vi ankoraŭ ne divenis pri kiu infero (aŭ prefere malinfero, sed ankaŭ malĉielo) temas, mi diru, ke ili celis la vintron en Pollando. Tie, en la urbo Poznań okazis la 2-a sesio de Interlingvistikaj Studoj (IS) ĉe Universitato Adam Mickiewicz (UAM), ekde la 28-a de januaro ĝis la 5-a de februaro.

Por la sesio kunvenis en Poznań dek ok studentoj el dek landoj. Krom eŭropanoj partoprenis kvin brazilanoj, kiuj (kompatindaj) spertis temperaturan ŝokon alvenante de somera lando al (laŭsente) Norda Poluso. Onidire la malaltajn temperaturojn kulpas siberi-devena studentino, sed tion mi prefere ne ekspliku.

Laŭ mia sperto sesioj de IS ĉe UAM elstaras precipe pro du (ne veteraj!) kialoj. Unue, ni studas en tre varia divers-kultura medio. Ankaŭ niaj kursgvidantoj venas de pluraj landoj. Due, ni studas kaj ekzameniĝas en Esperanto kaj nur malmultaj universitatoj en la mondo donas tian eblon.

Dum tiu ĉi sesio ni estis ekzamenitaj pri fonetiko, Esperantaj kulturo kaj literaturo de la unua periodo. Kun ĝojo mi raportas ke studentoj venis kun plenaj kapoj, ĝenerale sukcese ekzameniĝis kaj revenis hejmen kun kelkaj altaj notoj.

En la daŭro de la sesia semajno ni frekventis kursojn pri morfologio kaj sintakso de Michael Farris, Esperanta gramatiko kaj alia pri komunikado de Ilona Koutny, pri literaturo de Tomasz Chmielik — prozo kaj Lidia Ligęza — poezio. De inter ili, pro sia formo, impresis min aparte kolora rakonto pri E-verkistoj kaj verkoj fare de Tomasz Chmielik, grupekzercoj dum la kurso pri komunikado.

Fine de la stud-semajno oni aranĝis ekskurson al Toruń, la urbo de Nikolao Koperniko, kaj tieaj famaj kuketoj. Mi opinias, ke la ekskurso bone kompletigis la socian flankon de la studoj, kiu floris jam dum la sesio. Ĉar, kredu min, preskaŭ ĉiutage dum aŭ post la kursoj oni pasigis tempon manĝante, tostante kaj ĝuante la vesperan aŭ noktan vivon en la studenta urbo Poznań. Furoris proksima vegetarana manĝejo kaj fama malmultekosta “lakta manĝejo”. Vespere en niaj menuoj regis italecaj pladoj kaj pano kun acidaj kukumoj kaj grasega ŝmiraĵo (smalec) — do tradiciaj akompanantoj de vodko.

Ne eblas ne mencii la komunan solenan vespermanĝon, kiun konsistigas ne nur babilado ĉe pico kaj vino sed ankaŭ kulturaj elpaŝoj de la kunstudantoj. Prezentiĝis Manuella Felix kun Leandro Freitas (venkinoj en la kategorio “brazilaj dancoj”), Guilherme Jardim (prezento de Brazilo), Lidia Ligęza (deklamanta siajn poemojn), Anina Stecay (kun prezento de memverkita krimrakonto) kaj fine Mirejo Grosjean (kun ŝercaj rakontoj kaj epitetoj pri niaj kursgvidantoj). Tiel malgraŭ relative maloftaj sesiaj kunvenoj (du-foje jare), danke al la grandioza etoso la rilatoj inter la gestudentoj evidente rapide ligiĝis.

Konklude, post du sesioj ĉe Interlingvistikaj Studoj, mi estas tute certa, ke mia aliĝo ne estis vana kaj la studoj ne nur refreŝigos miajn cerbajn ĉelojn, sed ankaŭ bele pliriĉigos mian esperantistecon. Fine, kara leganto, mi nur kompatas vin, kiu povos ekstudi ĉe IS de UAM nur ekde 2014.

Tobiasz KAŹMIERSKI