Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Ĉefartikolo

Kial oni ne rajtas sinmortigi?

Alexandre BAUDRY — Francio

En niaj nuntempaj okcidentaj socioj, sinmortigo estas tre tikla afero. En plejmulto de la landoj, ĝi estas severe malpermesita, kaj iam estis eĉ punata per mortpuno en kelkaj ŝtatoj.

Ĉu oni rajtas sin mortigi? Tio dependas de la vidpunkto. La demando pli ekzakte estas, ĉu la socio permesas al vi, donas al vi la rajton sin mortigi. Tiusence, via korpo kaj ĝia uzo (aŭ ĉesigo) ne plene estas via propra decido, sed kondiĉa de bonvolo de la aŭtoritatoj, kaj ja tiel estas. Ĉu vi rajtas drogumi? Ne, ĉar tiel vi detruas vian korpon kaj socian vivon, kaj iĝas ŝarĝo por la socio. Malpermesoj drogumi kaj morti povas esti komprenataj sur la sama nivelo.

Kristanaj religioj malpermesas sinmortigon. La sinmortigulojn atendas la infero. La kialo estas simpla: vian korpon kreis Dio, kiu donacis ĝin al vi. Sinmortigi signifas detrui kreaĵon de Dio. Ateistoj povus opinii ke tio estas bona maniero kaŝi pli fieran kialon, nome akcepti sian kondiĉon anstataŭ fuĝi de ĝi, eĉ se ĝi estas la plej mizera, kiun oni povas imagi.

Ĉar ja temas pri fuĝo. Fuĝas la junuloj kiuj decidas fari la “grandan salton”. Ili fuĝas de vivo kiun ili ne akceptas aŭ de destino, kiu al ili ne plaĉos. Adoleskeco ja estas danĝera tempo por tio, ĉar oni kapablas gravajn agojn sen mezuri ilian gravecon.

Krom tiuj pensaĵoj, estas tamen bonaj kialoj por deziri morton. Kiam oni scias gravan malsanon, kiu estos dolorega, kaj grave ŝanĝos la korpon, aŭ ke oni jam estas en tiaj vivkondiĉoj, kaj tio ne estas ŝanĝebla. Tamen eĉ en tiaj kondiĉoj, eŭtanazio estas konsiderata en plej multo de la mondo kiel mortigo, kvankam oni povus supozi ke en tiuj esceptaj kondiĉoj estus dece doni permeson.

Aldone al religiaj ideoj, la socio ne povos akcepti morton kiel solvo, pro moralaj sintenoj, ĉar esence la homa socio timas la morton, kaj malfacile komprenas tiujn kiuj atendas ĝin. Tial sciencistoj elpensis metodojn por daŭrigi la vivon ĝis ĝia plej ekstrema absurdo, plilongigante agonian vivon de mortonto por pliaj tagoj. Samtempe aperis en la malsanulejoj io, kion oni nomas la “mildigaj” flegoj, por plej komfortige akompani tiujn kiuj mortontas.

Sed eĉ tiuj flegoj, kiuj provas kvietigi doloron kaj malkomforton, ne povas tute forviŝi la mizerecon en kiu troviĝas malsaneguloj kaj maljuneguloj. Aliflanke, “doni” morton en tiaj kondiĉoj povas esti konsiderate kiel homa ago. Tio estas unu el la diferencoj inter la Homo kaj plej multo de la bestoj: la Homo plene konscias pri sia neevitebla fino. En tiu kadro, li povas mem decidi pri ĝi, kvankam li ne povis decidi pri sia naskiĝo. Tial eŭtanazio estas vidata de kelkaj kiel parto de plej malsovaĝaj socioj.

Imagu: morgaŭ oni anoncas al vi ke vi havas gravegan malsanon. Ĝi daŭros monatojn, estos ege dolora, vi finos vian vivon paralize, ne povante mem manĝi, vin lavi aŭ feki. Ĉu vi ne ŝatus almenaŭ havi elekton inter ĝisfina vivo kaj pli frua morto, ankoraŭ bonfartante, havante okazon ĝisi vian familion en bona kondiĉo, tiel ke ili havos bonan memoron pri vi?