Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Kreu la emblemon por IJK 2015!

La temo de la 71-a IJK estas elektita: Tutmonda Justeco. Kadre de tiu ĉi grava temo ni invitas ĉiujn krei belan emblemon por la aranĝo. Vi povas sendi via(j)n bildo(j)n al ijk@esperanto.de ĝis la 15-a de majo, kaj poste la organiza teamo komune elektos la plej taŭgan emblemon. La desegninto de la elektita emblemo ricevos rabaton por partopreno en la 71-a IJK.