Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Kuraĝe kaj kore el Afriko (Stela)

Ŝarifa Abas estas dudek-ses jara, loĝas kun siaj gepatroj. Nun ŝi ne laboras, sed ofte studas en sia libera tempo kaj helpas la movadon en Kenjo.

Rakontu al mi pri la Esperanto-vivo en via lando, bonvole.

Nun ni havas dek junulojn kiuj estas tre seriozaj pri Esperanto en Kenjo. kvankam estas multaj aliaj en aliaj lokoj. La problemo estas pri estrulo, kiu disvastigis antaŭ ol mi venos. Multaj homoj ne estis kontentaj pri liaj reguloj, sed nun ĉio estas klara al ĉiuj. Oni estas libera kontakti unu la aliajn senprobleme... estas espero registri oficiale la asocion en la venonta jaro, estas mono pro tio. Niaj gepatroj helpis nin.

Kiom da lingvoj vi parolas?

Kvar: mian denaskan lingvon, la svahilan, la anglan kaj Esperanton.

Kiel vi aŭdis pri Esperanto kaj lernis ĝin?

En Eldoret, el miaj amikinoj, sed bedaŭrinde ili ne daŭrigis la studadon... Mi ekkomencis lerni en decembro 2011, sed multe de tempo mi lernis sola... Mi uzis materialojn el interreto. Mankis al mi libroj, kvankam en Kenjo estis multoj, sed la persono kiu posedis ilin, ne volis doni al mi... Nun miaj klubanoj havas librojn donacitajn de niaj geamikoj....

Kia estas la movado en Afriko ĝenerale laŭ vi?

Ne estas facila fondi movadon en Afriko, se oni ne estas findecida kaj pacienca. Mi listigos kelkajn kaŭzojn de “miskomprenoj” inter la homoj.

1: Estra rolo: ĉiuj ŝatus estriĝi, do ĉiam estas konflikto inter la estroj en la movado.

2: Celo: oni forgesas la originan ideon de Esperanto, kiu estas ilo por paco/unueco, sed ili ĉiam pensas pri sia prospero nur.

3: Societo: ĉiam la homoj interesiĝas pri tio, kio povas utili al ili.

4: Junuloj: ofte mankas ilia voĉo en la ekzistanta movado, ĉar neniu estas preta aŭskulti ilin. De tempo al tempo ili malesperiĝas, al ili mankas la libereco diskuti siajn ideojn.

Ĉu vi partoprenis en la Afrika Kongreso de Esperanto en Tanzanio?

Kun ĝojo, mi partoprenis en tiu aranĝo, kiu okazis en Bunda, Tanzanio, ekde la 24a ĝis la 31a de decembro 2016. Mi dankegas TEJO-n kaj UEA-n pro la subteno, per kiu ni povis partoprenis senprobleme. Estis vigla sesio gvadita de Jèrèmie Sabiyumva, pri la stato kaj planoj de junulara agado en Afriko, kie TEJO havas sekciojn.

La malferma ceremonio okazis la 28an, merkrede, unu tagon post la alveno de la Azia-karavano. La malfermo daŭris preskaŭ kvar horojn kun la salutoj de la Afrika komisiono, de la prezidanto de LKK, de la vic-prezidanto de UEA, de ILEI, de la Korea grupo kaj aliaj.

La honora gasto en la malfermo estis S-ino Lydia Simeon Bupilipili, el la Distrikta Komisiono por Bunda. Ŝi parolis en la svahila kun traduko, kaj kun kelkaj frazoj en Esperanto, pri la evoluigaj projektoj en la distrikto Bunda pri lernejoj en la vilaĝo Marembeka k.t.p.

La partoprenantoj venis el 14 landoj en Afriko (Zambio, Suda Afriko, Burundo, Kenjo, Kongo DR, Tanzanio, Togolando) kaj Eŭropo (Brazilo, Francio, Hungario, Koreio, Islando, Japanio). Do estis ankaŭ la aziaj samideanoj.

Dum la tagoj, okazis prezentaĵo pri la historio de Esperanto en la afrikaj landoj kaj pri la Azia-karavano, AMO-seminario, rondaj tabloj, muziko (Maria el Brazilo kaj Tanzaniaj muzikistoj), ekskursoj (Serengeti kaj la Marembeka lernejo), UEA/ILEI-ekzamenoj k.t.p.

Fakte, estis evidenta por la afrikaj asocioj la neceso kunlabori, plifortigi la rilatojn kun UEA kaj TEJO, de la uzo de Esperanto per la reto.

Okazis ankaŭ piedpilkludado: Esperanta teamo en verd-blankaj uniformoj ludis kontraŭ loka teamo “Bunda-veteranaro”. La fina rezulto estis 4-2 (Aliloke 6-2???) favore al la duaj. Krome, okazis multaj programeroj, kiujn mi ne listigos pro la manko de loko.

Kaj en via grupo de Esperantistoj, kiom da virinoj estas?

Mi bedaŭras pri tio, sed do mi estas la sola virino post mia malsaniĝo. Aliaj edziniĝis aŭ forlasis la movadon. En niaj hejmoj, neniu estas preta apogi, aŭdi aŭ aŭskulti vin. Tial ni knabine kore aŭskultas niajn voĉojn por decidi kio gravas al ni. Al niaj gepatroj mankas la tempo por konsili nin do ofte ni agas mem.

Hejme, ĉiam estas konfliktoj ĉar la patroj pensas ke iliaj filinoj ne apogus ilin same kiel fianĉoj/edzoj. Inoj aŭskultas sian koron kaj esperas. ke ĉio estos bona. Estas videble, ke multaj virinoj ne havas liberecon fari kion ili deziras. Se vi montras kuraĝon, konfidencon en vi mem kaj spiriton, vi estos certe sola.

La granda problemo estas, ke la estroj ne estas pretaj motivigi la virinojn. Samtempe, la gepatroj ofte ne kredas ke ni sufiĉe plenkreskis por decidi memstare. Estas bone, ke la temo de la IJK en Togolando traktos parte pri virinoj.

Kaj kion vi esperas tra la lingvo, tra la uzado de Esperanto?

Unue, ĝi estas ilo por paco/unueco. Tio ĝia origina celo, estus bone se oni uzus ĝin por plibonigi nian socion kaj ke ĉiuj vivu en harmonio tra la vigla projekto, Esperanto.