Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La 4a Junulara Renkontiĝo de Nordoriento (Querino Neto)

Plaĝo, hejmfaritaj manĝaĵoj, muzikoj kaj diskutoj pri la estonteco de la Esperanta movado en la brazila nordoriento: tio estas la resumo de la kvara Junulara Renkontiĝo de Nordoriento (4-a JRN), okazinta en Barra de São Miguel, eta urbo de la ŝtato Alagoo, Brazilo. La evento okazis de la 26-a ĝis la 29-a de majo, dum la festotago de la Korpo de l’ Sinjoro kaj partoprenis ĝin dek tri homoj el plural ŝtatoj.

Dum la evento, la junuloj ĝuis la naturajn kaj paradizajn belaĵojn de la urbo en komuna loĝejo 250 metrojn for de Gunga Plaĝo (unu el la plej famaj en la ŝtato), ĉeestis la prelegojn kaj pridiskutis la movadon kaj havis la ŝancon montri la erarojn, agnoski la progresojn kaj proponi solvojn por konstrui pli bonan kaj fortan movadon en la regiono.

La 26-a estis la alventago, kiam la partoprenantoj ekkonis la komunan loĝejon kaj la ĉirkaŭaĵojn. Estis tre bona loko, facile trovebla kaj proksima al superbazaroj kaj restoracioj. Ĝis la sunsubiro, oni diskutis pri hazardaj temoj kaj tio ebligis al la partoprenantoj koni unu la aliajn. Nokte, oni ĝuis la Esperantajn muzikojn ludatajn de Emerson dos Santos per gitaro. Tiamaniere ekaperis amatora muzikistaro, ĉar Marton Paulo kaj Luiz Joaquim aliĝis tuj kaj dum la tuta nokto oni aŭskultis la plej famajn muzikojn en Esperanto. Rimarkinde, Emerson kaj Luiz kunlaboris en la traduko de la muziko de Dragon Ball GT — kaj, kiel ordonas la tradicio en Brazilo, ĉio finiĝis per pico.

Vendrede ĉiuj vekiĝis frue por ekkoni la riveron kaj la apudan maron, naĝi kaj kolekti konkojn — kun la riĉigaj konoj de Wendel Pontes, biologo kaj profesoro pri zoologio, kiu eksplikis ĉion pri la akvaj specoj kiujn oni trovis tie. Nokte komenciĝis la prelegoj: Querino Neto, konsilanto de la Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO) kaj membro de AIESEC (, Internacia asocio de la studentoj de la ekonomiaj kaj komercaj sciencoj), pridiskutis la agadon de la junaj organizoj en Unuiĝantaj Nacioj. Oni invitis ankaŭ al prelegado du specialajn aktivulojn: Aristóphio Alves, sekretario de la Alagoana Asocio de speranto (AAE) kaj instruisto pri Esperanto, kiu parolis al la junuloj pri sia vivo en la esperanta movado kaj la ŝancoj kiujn li havis ekkoni aliajn landojn per Esperanto kaj Liana Fernandes, verkistino kiu skribis libron pri sia historio en la Esperanta movado, kie ŝi rakontas sian sperton en Kanado, kiam ŝi edziniĝis kun esperantisto. La spektantoj gajnis Esperantajn t-ĉemizojn, broĉojn, ŝlosilringojn kaj oni lotis pri librojn.

Dum la sabato, la junularo vizitis belan videjon tre faman por vidi el supre la palmojn kaj la maron. Post la taĝmango kaj promeno, ĉiuj iris aliaplaĝen, trinkis kokosakvon kaj sidiĝis surrazene por vidi la belan ĉielarkon kiu ekaperis en la ĉielo. Fine, okaze de la ĉeesto de gravaj esperantistoj: Núbia Sobral, la prezidantino de Alagoana Asocio de Esperanto (AAE), kaj Jairo Nunes. La kunordiganto de la Pernambuka Esperanto-Asocio (PEA), eblis al ĉiuj esprimi sian opinion pri la nordorienta junulara movado, sugesti plibonigojn kaj decidi gravajn aferojn, kiel la reciproka apogo inter la asocioj por kunagi cele interesi pli da junuloj pri la lingvo.