Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La Kultura Komisiono plurflanke sukcese aktivis dum la UK

La Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu okazis inter la 20a kaj la 27a de junio 2013 en Rejkjaviko, donis plurajn memorindajn okazojn al la Kultura Komisiono de TEJO. Ne nur pro la multflanka kultura programo (koncertoj, filmoj, aŭtoraj duonhoroj, teatraĵoj, arta ekspozicio) sed ankaŭ pro...

Librokluboj

Lunde dum la kleriga lundo sesio “Kiel popularigi Esperanto-literaturon?” danke al la sesikunordiganto Michela Lipari kaj la tiama estrarano de UEA pri Kulturo, Claude Nourmont, eblis prezenti la novan projekton de la Kultura Komisiono de TEJO: “Librokluboj”. Post la prezento, pluraj ĉeestantoj esprimis sian emon aliĝi kaj partopreni la libroklubojn, kiuj provizas esperantistojn per loko por priparoli iliajn legaĵojn. Se ankaŭ vi ŝatus tion fari, sekvu la konsilojn ĉe http://tejo.org/librokluboj.

Kiel funkcias la libroklubo? Estas unu ĉefa retlisto, al kiu indas aliĝi, se vin interesas legi kaj pridiskuti kion vi legis (https://groups.google.com/group/libroklubo). Se vi havas proponindan legindaĵon, faru vian proponon (laŭ la reguloj ĉe la retpaĝo) kaj atendu, ke la kunlegemuloj aliĝos al via libroklubo. Kaze ke vi ne havas ion por proponi, atentu pri la proponoj de la aliaj, kaj aliĝu al la klubo, kiu plaĉas al vi!

Belartaj konkursoj

Vendrede kun granda ĝojo ni eksciis ke membro de la Kultura Komisiono de TEJO (kaj eksredaktoro de TEJO-Tutmonde), Nicola Ruggiero, ricevis kaj la unuan kaj la trian premiojn de la branĉo “Prozo” de la Belartaj Konkursoj. Tiun elstaran sukceson eĉ pli grandigas ke tiu branĉo de la Belartaj Konkursoj estas la plej konkurplena, la premiitaj poemoj estis elektitaj el la 32 poemoj senditaj de 17 verkistoj de 15 landoj.

Verda Ŝtelo

Kiel ni scias, kulturo ne temas nur pri literaturo, sed ankaŭ pri... ludoj! Tion bone montris la vigla babilado pri ludoj ĉe la retlisto de la Kultura Komisiono de TEJO, kiu kaŭzis ke la ludo Verda Ŝtelo ankaŭ ludeblas interrete ĉe http://www.gemelo.org/ dank’ al la programumado de Neil Roberts. Dum la paŭzoj en la UK pli kaj pli da homoj interesiĝis pri la fizika Verda Ŝtelo. Kio ĝi estas? Nu, por ke ankaŭ vi povu provi ĝin, jen la reguloj:

  1. Ludu kun la Esperantaj literoj de skrablo.
  2. Metu ĉiujn literpecojn surtablen kun la blanka flanko supre.
  3. Ludantoj alterne turnu po unu literon por montri ĝin; ili ne atendu longe antaŭ la turnado.
  4. Je ĉiu momento ajna ludanto rajtas nomi vorton fareblan el iuj neuzitaj literoj. Ĝi povas esti senfinaĵa radiko (ekzemple “kat”), sed ĝi devas longi almenaŭ tri literojn. Se la aliaj ludantoj konsentas, ke ĝi estas valida vorto, la nominto prenas la literojn kaj formas la vorton antaŭ si surtable, videble por ĉiuj.
  5. Je ĉiu momento ajna ludanto rajtas nomi vorton fareblan el iuj neuzitaj literoj kaj ĉiuj literoj de jam farita vorto. La nova vorto devas havi malsaman radikon (ekzemple “bank” -> “knabo”, sed ne “bank” -> “banko”). La nominto metas la novan vorton antaŭ si.
  6. La ludo finiĝas tiam, kiam ĉiuj literoj estas turnitaj, kaj ĉiu konsentas ke neniu plia vorto fareblas. Venkas tiu, kiu havas plej multajn vortojn antaŭ si. Okaze de egaleco gravas la nombro da literoj.

La UK jam finiĝis, sed la Kultura Komisiono de TEJO daŭre aktivadas — do se vi ŝatus kune krei kaj pretigi projektojn rilatajn al la Esperanta kulturo, via loko estas inter ni, skribu al kulturo@tejo.org.

Kultura Komisiono de TEJO