Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Meksika Esperanto-Junularo: defioj kaj strategioj. (David Lopez-Rueda)

Post la refondiĝo de la asocio en 2009, la nuntempa Meksika Esperanto-Junularo (MEJ) estas relative juna kaj sensperta organizo, kiu celas kunlabori kun Meksika Esperanto-Federacio (MEF) kaj kun aliaj asocioj en la mondo. Lastnovembre dum la nacia kongreso, la estraro renoviĝis per elekto de tri novaj membroj. Tio ankaŭ alportis novajn rektajn kontakteblojn en plia urbo.

Nun, la aferoj ŝanĝiĝas iom post tiom, junuloj ekinteresiĝas. Ekzistas ĉefe tri problemoj rilate al junaj meksikaj esperantistoj, anoj aŭ ne de nia asocio, kaj ni kunhavigas ilin al vi.

La unua problemo estas ĝenerale manko de informoj. Necesas ekzemple diskonigi la ŝancojn por perfektigi la lingvoscion. Junuloj parolas aŭ daŭre lernas Esperanton sed eble sentas sin ne sufiĉe lertaj por uzi ĝin libere aŭ eĉ “profesie”. Oni ankaŭ ne sufiĉe scias pri Esperanto-kulturo, aliaj organizoj, fakaj asocioj kaj rimedoj por kunlabori inter junaj lingvouzantoj.

Eble la solvoj ja evidentiĝas: dissendolistoj, laboro per sociaj retoj kiel FacebookTwitter, flugfolioj kaj prelegoj en renkontiĝoj kaj kongresoj pri la grupoj kiuj laboras kun junuloj en Esperantujo. Tamen iu devas komenci!

La dua problemo temas pri manko de intereso. Fakte, se oni ne konas ion, oni ne povas interesiĝi pri tio. Junuloj konas Esperanton, sed kion signifas tio? Kiom ofte ili legas, skribas, aŭdas, kantas, vidas, manĝas per la internacia lingvo? Ŝajnas ke oni unue lernas sed ne vere uzas ĝin, ili ne konscias pri ĝiaj diversaj uzeblecoj.

Por veki tiun intereson ni povas montri la utilecon kaj realecon de la lingvo per aranĝo kaj partopreno en allogaj aranĝoj loke kaj monde (koncertoj, festivaloj, renkontiĝoj), per raportoj loknivele pri internaciaj eventoj, kaj kuraĝigo al kunlaboro sur la nacia kaj internacia niveloj (rilate al disvastigo de scienco, religio, kulturo kaj aliaj); per instigo al kreado de literaturo en Esperanto, kaj tiel plu.

Siaflanke Tutmonda Esperantista Junulara Organizo povus pli ofte sendi fremdan parolanton aŭ volontulan instruiston kiel lerninstigilon por komencintoj kaj komencantoj. Tiel, tiuj, kiuj ankoraŭ ne havas la ŝancon vojaĝi al eksterlando por sperti komunikadon kun fremdulo, unu el la allogaĵoj por lerni lingvon, kapablos interagi kaj aliri al internacia atmosfero, kio kreos bezonon komunikiĝi per Esperanto kaj kompreni aliajn kulturojn, inter kiuj tiun de Esperanto.

Kiel nia tria problemo aperas manko de financaj rimedoj kaj por okazigi kaj por partopreni tiujn eventojn pri kiuj ni parolis antaŭe. MEJ nuntempe ne havas propran kapitalon, nek posedas taŭgan scion pri tio, kiel mem atingi tiujn rimedojn kaj kiel administri ilin. Certe MEF kaj TEJO povus kontribui donante rabatojn aŭ specifan subvencion al aktivuloj por plenumitaj taskoj. Tio, kio estus pli valora, tamen, estas trejnado pri financa zorgado.

Ĝis nun, ni parolis pri juna samideanaro en la lando, sed ni povas paroli pri tiuj kiuj ankoraŭ ne eksciis pri Esperanto. Junaj neesperantistoj en Meksiko povus flanke profiti de la supre menciitaj strategioj. Pro tio, ĉar temas pri difinita dua celgrupo, ni identigas du ĉefajn bezonojn.

Kiel dirite en la unua parto de ĉi tiu teksto, kono vekas intereson, do la informado en lernejoj (de bazlernejoj ĝis universitatoj) estas unu el niaj bezonoj por ĉi tiu specifa publiko. Ni konscias ankaŭ, ke per ĉi tio ni atingos ne nur la lernantojn sed ankaŭ la familianojn kaj la instruistojn mem, kiuj kelkfoje povus eĉ enkadriĝi en nian ĉefan celgrupon!

Poste, sur la bazo de disvastigo de la lingvo ni montros ĝian utilecon kaj valoron per organizado kaj diskonigado de eventoj kiuj celu ne nur sed precipe la junularon. Ĉi tiuj eventoj estu gvidataj kaj/aŭ produktataj, ludataj de membroj de MEJ kaj fakulaj kunlaborantoj, kiuj apogas la ideojn de Esperanto.

Ni pensas pri malfermaj eventoj en publikaj lokoj, en foiroj, en muzikaj, lingvaj aŭ libraj festivaloj, universitataj radioj, lokaj eventoj por najbaroj, ktp. Tiuj estus bonegaj okazaĵoj por diskonigi la lingvon kaj la Esperanto-kulturon per diversaj iloj, kiuj atingu same diversajn homojn.

Ĝenerale, kion ni volas peti deTEJO povus esti kunhavigi la proprajn spertojn por sukcese okazigi tiujn aranĝojn kaj apliki tiujn strategiojn, kiujn ni konsideras komunaj al multaj lokoj en la juna Esperantujo.