Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski
Proksimuma verkojaro: 2011-2019
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.
La Kultura Komisiono estas freŝa komisiono de TEJO por subteni kaj instigi la Esperantajn arton kaj kulturon. Malgraŭ sia juneco, ĝi jam lanĉis kelkajn projektojn.
Libroklubo
La celo de la libroklubo estas plifaciligi kunlegi kaj priparoli literaturon en Esperanto. Se vi ŝatas legi kaj interesiĝas pri la opinioj de esperantistoj ĉe la alia flanko de la mondo pri la sama legaĵo, vizitu la retpaĝon https://sites.google.com/site/librokluboj/!
Muzika konkurso
Ĉar la E-muziko floras kiel neniam antaŭe, la nova muzika konkurso venas por pli moderne plenigi la truon kaŭzitan de la decido suspendi la branĉon “kanto” de la Belartaj Konkursoj de UEA. Ĝia regularo jam pretas kaj ĝi unuafoje okazos en 2014. Do, pretiĝu!
Krome jam estis ekkreita viki-paĝo por kolekti ludregulojn, estis serĉitaj kunlaborantoj por la tradukado de literaturaj tekstoj, kaj tiel plu.
Certe la projektoj de la komisiono estus eĉ pli multaj, buntaj kaj allogaj kun la subteno de pliaj kunagantoj. Se vi interesiĝas aŭ konas homojn kiuj eble interesiĝas, skribu al kulturo@tejo.org aŭ petu aliĝon al la retlisto de la Kultura Komisiono ĉe https://groups.google.com/group/tejo-kulturo.
La Kultura Komisiono de TEJO bonvenigos vin!
POÓR Veronika