Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Lingvokurso en Varsovio

Szabolcs SZILVA — Hungario

La 6an de oktobro 2011 en Varsovio, Pollando, mi komencis instrui mian unuan grupon de “esperontistoj”. Evidente laŭ la vortoŝerco, temas pri ontaj esperantistoj, kies lingva nivelo tiam estis nulo. Antaŭ ol mi instruis tiun ĉi grupon, mi jam instruis private en Hungario dum du jaroj, sed ĉiam nur unu personon en la sama tempo. Ni povas diri, ke ankaŭ mi estis “nululo” pri la instruado dum la kurso. Aldoniĝas, ke ni ja ne havis komunan lingvon tiam: mi ne parolas ilian gepatran lingvon, la polan.

Kiel mi poste eksciis, en ĉiu aŭtuno en ĉiu jaro okazas E-kursoj en Varsovio. Tion mi trovas tre bona afero, ĉar tiel ĉiam estas eble kapti novajn personojn. La ideon pri tio, ke mi okazigu kurson, levis Arkadiusz Zychewicz, la prezidanto de Pola Esperanto-Asocio (PEA. Mi sentis min honorigita kaj dankeme akceptis la inviton. Anna Magier, estrarano de PEA, proponis sin kiel helpanton. Mi akceptis, kaj nun ŝi en preskaŭ ĉiuj lecionoj havas sian eron por taski al lernantoj.

La leciono okazas en la sidejo de PEA ĉiu-ĵaŭde vespere. La kurson partoprenas konstante ĉirkaŭ ses personoj. Mi nomas ilin “la forta kerno”. Dum la leciono mi uzas preskaŭ nur rektan metodon, kaj nur Esperanton por instrui. Ankaŭ por mi estas bonege vidi la efikon de tiu metodo, pri kiu mi jam lernis antaŭe de spertaj instruistoj. Ili estas tre diligenta grupo, jam post la naŭa leciono ili kapablas esprimi sin pri la familio, laboro, tagordo, veturado, tempo kaj vetero. Kaj kion ili scios en la fino de la kurso? Kiu scias? Eble ili devus pripensi fari ekzamenon pri Esperanto.