Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Ni, pacemaj indoneziaj formikoj (Elsy Luciana)

Saluton, mia nomo estas Elsy Luciana kaj mi havas 24 jarojn. Mi lernas Esperanton ekde 2012, danke al mia amiko Iyan, kiu tiam aktive propagandis ĝin. Li rakontis pri sia sperto kaj montris, ke la internacia lingvo estas facile lernebla kaj, ke li povas komuniki kun homoj el diversaj landoj. Tial ankaŭ mi ekinteresiĝis pri Esperanto. Nun mi estras la Esperanto-klubon de Bandung (Indonezio), fonditan en 2011, unu el la multaj kulturaj rondoj de la Muzeo de la Konferenco de Azio kaj Afriko (MKAA), kie estas nia sidejo.

Nia klubo nomiĝas “Ruĝa Formiko” ĉar tiu ĉi insekto estas tre laborema. Ni sonĝas pri tutmonda paco kaj same aktive agemas. La interna ideo de Esperanto estas tre simila al la “Sep Pilastroj de Paco”, la principoj de paca kunekzistado aprobitaj dum la internacia konferenco kiu okazis en Bandung de la 18a ĝis la 24 de aprilo 1955. Tiam la reprezentantoj de aziaj kaj afrikaj landoj renkontiĝis kaj kondamnis koloniismon kaj rasismon.

Estas rimarkinde, ke la Muzeo, situas en la konstruaĵo gastiginta la konferencon kaj ke ĝi estas fakte estas sub la kontrolo de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Indonezio. Se oni komparus nian klubon kun la aliaj de la lando, ĝi estas eble la plej bonŝanca, ĉar la administrantaro jam helpis nin per provizado de la ejo kaj per multaj aliaj subtenoj. Tio donas al ni multajn eblecojn. Ekzemple, ni povas prezenti Esperanton dum la aranĝoj organizitaj de la Muzeo. Plue, estas konstantaj kontaktoj kun la laboristoj de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj kaj kun tiuj de la regiona biblioteko. Por montri ke ni donas kontribuon al komunumo, ni volontulas en la Muzeo kiel ĉiĉeronoj.

Antaŭ ol la klubo fondiĝis, nian urbon vizitis S-ino Tatjana Loskutova el Rusio, kiu instruis dum kelkaj tagoj Esperanton al dudeko da homoj. Post la kurso la ses membroj de la ĵus naskiĝinta Esperanto-klubo studis por iĝi mem instruantoj kaj varbi novajn anojn. La du librojn, kiuj estas donaco de S-rino Tatjana, ili uzas kiel lernilojn. Temas pri la Mamutido Miĉjo kaj Esperanto-ŝlosilo en la indonezia. La kursoj okazas ĉiun sabaton kaj dimanĉon.

La 24-an de novembro 2013 la klubo, kun la subteno de la Muzeo, en nia urbo organizis kurson por komencantoj ĉe la Sunda Universitato en la subfako pri Internaciaj Rilatoj de la fakultato pri Sociaj kaj Politikaj Sciencoj. S-ino Tatjana denove vizitis nian urbon kaj instruis dum 2 tagoj. Tio multe helpis, ĉar la alveno de fremda instruisto altiras ĉiam la atenton de la gejunuloj. Kvankvam ilia nombro ne estas granda, ni esperas ke la lernantoj poste aktivos ene de nia movado, disvastigante Esperanton en Indonezio kaj en la mondo.

La 15-an decembro nia klubo kaj tiu de Ĝakarto memorfestis la naskiĝon de Zamenhof kaj la tagon de la Esperanta libro. La ceremonio okazis en salono de la muzeo; ni invitis homojn, kaj ankaŭ la direktoro ĉeestis. La evento komenciĝis per enkonduko al la internacia lingvo kaj fermiĝis per kuna promenado de la muzeo ĝis la urba parko. Ni disdonis flugfoliojn al la homoj, kiujn ni renkontis.

Kunlabore kun Indonezia Esperanto-Asocio (IEA), ni planas diskonigi Esperanton okaze de la “Car Free Day” (“Senaŭtomobila tago”) ĉiudimance, kun la espero, ke la publiko ekkonscios ke Esperanto estas viva lingvo. Laste, ni esperas ke la klubo de Bandung iam iĝos centro de la E-movado por la gejunuloj de Azio kaj Afriko, same kiel nia urbo en 1955.