Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Organizante la Internacian Junularan Kongreson 2017

(Demandoj: Pradip Lamichane; Respondoj: Koffitche Koufionou)

La 73-a Internacia Junulara Kongreso okazos de la 5-a ĝis 12-a de aŭgusto 2017 en Togolando, en la urbo Aneho, kiu estas facile atingebla kaj proksimas al la limo de Benino. La aranĝo unuafoje okazos en Afriko, pro tio la redakcia teamo de la Movada Rubriko — Tejo Tutmonde decidis ĉiunumere publikigi intervjuon de afrika aktivulo. Post Ŝarifa Abas (Kontakto 2016:6), ni konatiĝos kun Koffitche Koufionou.

- Bonvolu rakonti pri vi.

Mi estas Koffitche KOUFIONOU kaj mi naskiĝis la 16-an de novembro 1990 en la montoregiono de Adogli. Mi nun estas studento en la angla fako de la lomea universitato, aktivulo en la Esperanto-movado, komitatano A de TEJO kaj sekretario de la landa junulara organizaĵo. Mi eksciis pri Esperanto dankon al la lernejo “Instituto Zamenhof” de Lomeo en 2004 kaj lernis ĝin en 2007.

- Kiom da tempo vi pretiĝas por okazigi la IJK-on en via lando?

Ege longe. La malnovaj sekretarioj jam pensis pri tio sed neniam sukcesis organizi ĝin. Persone, mi komencis la batalon por okazigi IJK-on en Togolando en 2014 kaj poste, je la fino de 2015, mi eksciis, ke la afrikaj landoj rajtas kandidatiĝi post la vizito de la eks-prezidanto de TEJO Lukasz Zebrowski en Burundo en 2014. La kandidatiĝo de Burundo estis akceptita, sed, pro la politikaj konfliktoj en tiu lando nia Togolando estis elektita.

- Mi scias, ke la nombro de esperantistoj en via lando plimultiĝas iomete post iomete. Kiel fartas la junulara Esperanto-movado?

La nuna situacio estas iom kompleksa, ni batalas por sendependigi la junularan movadon. Mi aktivas ĉe la universitato kaj havas Esperanto-klubon. En Togolando estas multe da esperantistoj, sed nun necesas ke ni kreu grandan sendependan junularan asocion.

La IJK motivos multajn junulojn lerni Esperanton. Ni ankaŭ havas aliajn strategiojn: ekzemple ni instruas esperantlingve kiel uzi la komputilon kaj ni organizas aliajn utilajn kursojn.

Ni neniam organizis grandan aranĝon, sed la trejnado en Benino ege helpis nin en niaj preparlaboroj. Ni ankaŭ havas aliajn spertulojn, kiuj ege helpas nin: Adjévi Adjé, Apeleté Agbolo kaj Kuévidjin Jérôme.

- Kion novan oni povos vidi kaj sperti dum la IJK en Togolando? Kiel statas la organizado de la IJK kaj kiuj estas la malfacilaĵoj?

Ni malkovros al la partoprenantoj la togolandajn kulturojn kaj diversecojn. Ĉu vi scias ke ni havas pli ol 42 lingvojn en Togolando kaj ke la plej parolata estas “Ewe”, mia patralingvo? La organizado de la IJK statas tre bone, la IJK-ejo estas jam pagita, la buĝeto pretigita, la aliĝilo ankaŭ estas farita. Parolante pri la malfacilaĵoj, mi povas diri ke nur kelkaj pioniroj malbonvenigas la IJK-on kaj batalas, por ke ĝi ne okazu. Ni venkos ilin.

Ni konsciis, ke estas grandega respondeco, sed tio ne estis surprizo. Mia revo estas kunordigi UK-on en la venontaj jaroj kaj mi pensas, ke ĉi tio estos nur la komenco.

Mi esperas, ke estos multe da partoprenantoj, ĉar Togolando estas paca, trankvila kaj sekura lando. Kvankvam ĝi estas malgranda, ĝi havas plurajn vidindajn lokojn kaj Aneho estas historia urbo apud suna maro kun bona vento.

- Ĉu vi scias ke Nepalo estas la naskiĝlando de Budho?

Mi scias, ke en Nepalo troviĝas la Monto Everesto sed mi ne sciis, ke ĝi estas la naskiĝlando de Budho. Nepalo estas lando alloga por turistoj, mi kelkfoje pensis pri ĝi, sed neniam planis konkrete iri. Tamen se mi povos, mi volonte iros.

Konkludante la intervjuon, mi scias ke multaj homoj ne konas Togolandon. Al tiuj mi diras, venu kaj malkovru nian malgrandan landon, la sunan marbordon, la falantajn akvojn de Kpalime kaj la belan muzeon de Lomeo.