Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Somera Universitato en Makedonio

Ĉi-somere mi instruis Esperanton dum aranĝo en Makedonio, kiu nomiĝas “Somera Universitato”, organizita de AEGEE. Mi sube klarigos kio estas AEGEE, Somera Universitato kaj kial Esperanto aperis en la programo.

Kio estas AEGEE?

La mallongigo devenas de la franca nomo “Association des États Généraux des Étudiants de l’Europe”, sed en la ĉiutaga uzo la asocio nomas sin “La Eŭropa Studenta Forumo” (aŭ ĝia traduko en diversaj lingvoj). Ĝi estis fondita en 1986 en Parizo kaj unuigas ĉirkaŭ 13 000 studentojn de ĉiuj fakoj el pli ol 200 universitataj urboj en pli ol 40 eŭropaj landoj. Ĝiaj ĉefaj celoj estas plifortigi la eŭropan integriĝon, ebligi kulturan interŝanĝon kaj plibonigi la universitatan edukadon en Eŭropo. La asocio konas nur urban kaj tut-eŭropan nivelojn, ne ekzistas nacia nivelo. Ĉiu urba grupo (AEGEE-urbonomo) laboras en la loka lingvo kaj en la eŭropa nivelo (AEGEE-Europe) la angla kaj franca estas la oficialaj lingvoj (praktike ĉefe la angla).

Kio estas Somera Universitato?

Ekde la somero de 1988, multaj lokaj grupoj de AEGEE organizas en la somero ĉirkaŭ 2-semajnajn eventojn por membroj el la tuta Eŭropo. Dum tia evento oni vizitas kulturajn vidindaĵojn, lernas pri la lokaj kutimoj kaj lingvo kaj ekkonas samaĝulojn el ĉiuj anguloj de Eŭropo. Ĝi kutime ankaŭ enhavas lekciojn kaj/aŭ ekskursojn rilate al specifa temo. Someraj Universitatoj estas organizitaj plene volontule de la lokaj membroj de AEGEE kaj tiel proponas tre malmultekostan ferieblon.

Kial mi instruis Esperanton en la ĉi-jara Somera Universitato de AEGEE-Skopje?

La ĉeftemo de la ĉi-jara Somera Universitato (SO) estis “multlingveco”. La programo, krom ekskursoj al multaj belaj vidindaĵoj en Makedonio, enhavis enkondukajn kursojn de multaj lingvoj. La kursoj de diversaj lingvoj estis preparitaj fare de la partoprenantoj kaj la organizantoj mem. Tiel aperis la nederlanda, slovaka, hungara, hispana, eŭska, kataluna, bulgara kaj makedona.

La organizantoj ankaŭ petis helpon pri la programo de la laborgrupo pri lingvaj aferoj de AEGEE-Europe, kies gvidanto mi estas. Mi, do, partoprenis la duan semajnon de la SO. Dum ĝi mi okazigis prezenton kaj diskutrondon pri diversaj aspektoj de la lingva problemo kaj ankaŭ prezentis la rolon kiun Esperanto povus ludi en solvo. En aliaj tagoj mi dufoje dum iom pli ol unu horo faris enkondukan lingvokurson de Esperanto. Kvankam E-o estas facila, 2 horoj kompreneble ne sufiĉas por ellerni ĝin, tial mi decidis prezenti la ĉefajn gramatikajn trajtojn de la lingvo kaj esperis tiel doni al la partoprenantoj “guston” de la facileco de la lingvo. Mi kompreneble donis la adreson de lernu! kaj esperas ke kelkaj poste trovos emon viziti ĝin kaj plulerni mem.

Se vi volas scii pli pri AEGEE kaj eventuale ekhavi kontakton kun la grupo en via urbo, ne hezitu kontakti min (nico.huurman@hccnet.nl). Jam estas kelkaj E-parolantoj en la asocio kaj certe indas havi pliajn por plikonatigi Esperanton ene de ĉi tiu granda tut-eŭropa junulara organizo.

Nico HUURMAN