Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Trilande, trifoje sukcese! (Iyan S. Taylor)

En marto 2016, de la 23a ĝis la 28a, Bandung gastigis la Trilandan Kongreson de Esperanto inter Aŭstralio, Indonezio kaj Nov-Zelando. Partoprenis 101 homoj el 9 landoj, tio estas el Aŭstralio, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Indonezio, Sud-Koreio, Nov-Kaledonio, Nov-Zelando, kaj Singapuro. La aranĝon organizis la loka junulara esperantistaro de la Klubo “Ruĝa Formiko” (el: TEJO Tutmonde / Kontakto 2014:6) dum la antaŭaj 13 monatoj. La LKK-estrino estis Qonita Qurrota’ayun, kiu transprenis grandan respondecon kaj laboris eĉ post kirurgia operacio. La aliaj komitatanoj estis: Novia (sekretario), mi (programo), Tyas (arta vespero), Erlangga (kongresa temo), Iqbal (kongresaĵoj), Wahid Nur Jayn (kongresaĵoj), Sri Apiyanti (manĝaĵoj), Cindy (manĝaĵoj), Annisa (ekpozicio, aranĝo de la E-kurso), Yani (propagando), Eko Nur Syah (tradukanto kaj helpanto dum la kursoj) kaj Ilia Sumilfia Dewi (kasisto, ekstera rilato, ekskursa programo kaj kongresejo).

Ni kampanjis kun aliaj kluboj kaj propagandis la Kongreson interrete, uzante la frapvortojn #TrilandaKongreso #Indonezio #Aŭstralio #Nov-Zelando #Esperanto #Paco #Spirito #Diverseco ktp. Ni ankaŭ kunlaboris por krei filmeton kaj la geaktoroj estas la membroj de nia klubo.

· 20-an de Marto 2016

Eksterlandaj partoprenantoj de la Trilanda Kongreso vizitis Pula Pari (Pari-Insulon) en Kepulauan Seribu; ili vojaĝis, naĝis kaj interkomunikis kun lokanoj de la insulo.

· 21-an de Marto 2016

La gastoj alvenis al la marhaveno Kali Adem de Ĝakarto kaj veturis kun mi al Bandung. La vojaĝo postulas 3 horojn pro la terura trafiko.

· 22-an de Marto 2016

Mi gvidis la partoprenantoj viziti la Blankan Krateron en Ciwidey, Bandung. Matene je la 10a ni vizitis la Blankan Krateron sur la monto Patuha ĝis la 11a. Oni nur permesas ĉirkaŭiri tie maksimume 30 minutojn ĉar la sulfuro estas danĝera. Post tio, ni vizitis la lagon Patengan (En Esperanto “Interŝerca lago”) kaj en la mezo ekzistas la ŝtono de amo. Poste ni vizitis la ĝardenon de Cervo.

· 23-an de Marto 2016

Matene je la 8h ni veturis al Bandung por viziti la arbaron de Inĝ H. Juanda Bandung. Ni estis en la kaverno de Japanio kaj en tiu de Nederlando kaj tie ni aŭskultis informojn pri la kolonia periodo de Indonezio.

Je la 16a, la partoprenantoj alvenis al la kongresejo, ricevis la kongresajn materialojn kaj ripozis post la longa vojaĝo. Vespere je la 19-a, estis la interkona vespero.

· 24-an de Marto 2016

La malferma ceremonio okazis je la 8-a en la Muzeo de la Konferenco de Azio kaj Afriko (MKAA) en 2 lingvoj: Bahasa Indonesia kaj kompreneble en Esperanto. Ni kunlaboris kun ŝtat-institucio, pro tio la aranĝo komenciĝis oficiale per preĝado kaj per kantado de nia nacia himno. Parolis nome de LKK Qonita, kaj poste Ilia Sumilfia Dewi, prezidanto de Indonezia Esperanto-Asocio, Sándor Horvath, prezidanto de Aŭstralia Esperanto-Asocio, Bradley McDonald, prezidanto de Novzelanda Esperanto-Asocio, kaj laste Thomas A. Sirega, la estro de la Muzeo de la Konferenco Azio-Afriko. Poste oni kantis La esperon, kaj komenciĝis arta spektaklo de tradicia danco kaj ARUMBA (Bambua Muzikilo). Krom la kursoj, estas substrekinda la okazo de la AMO-Seminario de Stefan MacGill.

· 25-an de Marto 2016

Okazis 2 Esperanto-kursoj, la AMO-Seminario kaj multaj interesaj prelegoj: Esperanto en la 21a jarcento, Vulkano de Aŭklando, Movado en Indonezio, Kafo de Javaon Preanger (Okcident-Javo), Historio de Gamelan, Aksara Sunda, Kulturo kaj kantado. Ni ĝuis ankaŭ koncerton de Jonny M, kaj Artan Vesperon.

· 26-an de Marto 2016

Dum tuttaga ekskurso la partoprenantoj vizitis la lokan Muzeon de Sri Baduga, kaj la urbocentron de Bandung (kie estas la Granda Moskeo). Poste oni estis en Saung Angklung Udjo.

Ni spektis koncerton de Jonny M kaj de lokaj muzikistoj en la Muzeo, malfermita nokte por propagandi Esperanton. Oni disdonis la pinglon de la Trilanda Kongreso de Esperanto kaj afiŝon pri Esperanto al ĉirkaŭ 500 vizitantoj de la muzeo.

· 27-an de Marto 2016

La kvara tago pasis senprobleme.

· 28-an de Marto 2016

En la ferma ceremonio oni interkonsentis ke Aŭstralio, Indonezio kaj Nov-Zelando okazigos la 2-an Trilandan Kongreson samloke en 2018. Post la Kongreso niaj asocioj kunlaboros por disvastigi Esperanton, plifortigi amikecon kaj fratecon. Laŭ mia penso kiel organizanto mi esperas ke Indonezia Esperanto-Movado plifortiĝos. Dank’al la efiko de la Trilanda Kongreso multaj junuloj kiuj ne studis Esperanton antaŭe, nun ekamas Esperanton kaj ĝin lernos baldaŭ.