Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Unuafoje nia IJK en Afriko (Querino Neto)(Fotoj: Peter Baláž - Petro)

Restos ne nur belaj fotoj de scenoj sub la palmoj sed ankaŭ multaj aliaj memoraĵoj: en unu el la ekskursoj, eble la plej “aventura”, ni trairis la Lagon Togo kaj ni vizitis la urbon Togoville. Multaj spertoj nin riĉigis kaj multaj emocioj batigis nian koron. Mi rakontos al vi, kio okazis en Aneho (Togolando) de la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto dum la unua Internacia Junulara Kongreso (IJK) kiu efektiviĝis unuafoje en Afriko.

Ni fariĝis malpli eŭropecaj sed pli mondcivitanecaj, ĉar niaj afrikaj samideanoj povis prezenti siajn vidpunktojn rilate al la internacia agado kaj pri siaj bezonoj: ĉirkaŭ duono de la 110 homoj kiuj partoprenis en la kongreso, venis el Afriko. Tre bedaŭrinde, estis nemultaj kongresanoj el Azio kaj Ameriko. Entute 27 landoj el 4 kontinentoj estis reprezentitaj.

La temo de la aranĝo estis “Virinoj kaj Viroj kun siaj Kulturoj” kaj oni diskutis pri sociaj problemoj, kiuj estas ankaŭ movadaj, ĉar la superado de la malegalecoj (kaj inter viroj kaj virinoj, kaj inter la loĝantoj de malsamaj kontinentoj) devas esti zorgo de ni ĉiuj. Ni devas trovi solvojn, por ke nia movado estu ĉiam pli demokratia, malproksime de seksismo kaj rasismo.

Dum la kongreso oficiale okazis la komitatkunsido de TEJO, en kiu estis elektita nova estraro por la sekva jaro. Estas interese rimarki la gravecon kaj la influon de la ĉeftemo en la konsistigo de la komitato: el 7 estraranoj, nun 4 estas virinoj kaj 3 loĝas ekster Eŭropo. Indas rimarki ankaŭ, ke la rilatoj inter malsamkontinentanoj niamovade estas ĉiutage malpli vertikalaj.

En Afriko la disvastiĝo de Esperanto pli malfacilas ne nur pro ekonomiaj kialoj. Kiom multe da afrikaj samideanoj ĝis la kongreso havis la ŝancon plispertiĝi pri la internacia movado? Eĉ akiri eŭropunian vizon estas malfacile.

Kadre de la projekto Afrika-Eŭropa Junulara Kapabligo altnivela trejnista teamo gvidis seminariojn pri diversaj kaj gravaj temoj, kiel landa agado, gvidado kaj team-konstruado. La partoprenantoj dum la trejnado ricevis multe da scioj kaj spertoj, utilaj ne nur enmovade (pri tio kiel starigi landajn asociojn aŭ pri tio kiel gvidi aktivularon) sed ĉiam utilaj, kiel ekzemple pri la mastrumado de sia tempo malgraŭ la malfacilaĵoj. Dankon al malavaraj donacoj de ĉeestintoj kaj kontribuintoj, la komisiono pri landa agado de TEJO disdonis librojn, revuojn kaj lernolibrojn al aktivuloj el 10 landoj. En la libroservo estis aĉeteblaj libroj eldonitaj de afrikaj landaj sekcioj, kiel libroj kun tradiciaj rakontoj kaj vortaroj.

Dum la komitatkunsido oni prezentis la rezultojn atingitajn pri Pasporta Servo. Dankon al la laboro de Baptiste Darthenay kaj Stela, nun la retejo estas stabila, la uzantoj ĝisdatigis siajn datumojn kaj aperis denove la libro kun la adresaro de la gastigantoj. La servo bezonas konstantan laboron kaj rimedojn por sia daŭra funkciado.

Ni partoprenis en riĉaj debatoj, kiel la Strategia Forumo, kie la partoprenantoj helpis la novan estraron krei agadplanon per disvolva proponado de novaj ideoj rilate al pluraj temoj de niaj organizaĵo kaj movado. La ĉeesto de afrikanoj en tiu forumo estis interesa por kompreni iliajn vidpunktojn kaj sugestojn. Tre gravaj estis ankaŭ la kunsidoj pri eksteraj rilatoj.

Ni mergiĝis en la loka kulturo danke al kultur-lingva festivalo, pri kiu raportis ankaŭ la nacia televido “TVT - Télévision Togolaise” kaj ankaŭ radio “Lumière”. Ni konatiĝis kun tradiciaj vestaĵoj kaj dancoj kaj estis “diverslandaj” budoj zorgataj de la partoprenantoj, kie oni prezentis dolĉaĵojn, eĉ maldolĉaĵojn kaj alkoholaĵojn. Ĉiuj landbudoj estis interese preparitaj, kaj post la memprezentoj ĉiuj havis eblon ĝui la gustumadon. Plaĉa estis ankaŭ la muzika programo, dankon al la koncertoj de Kim, Jonny M kaj aliaj gravaj muzikistoj el Afriko.

Mi havis la eblon pli bone ekkoni la internacian movadon, persone paroli kun aliaj landsekciaj aktivuloj por interŝanĝi utilajn ideojn pri kiel fariĝi pli elstara kaj aktivema. Multon mi lernis dum la trejnadoj kaj tio utilos al mi por atingi la celojn kiel komisiito pri Edukado de TEJO kaj kiel estrarano de Brazila Esperantista Junulara Organizo.

Dankon pro la emocioj kaj la novaj spertoj, karaj amikoj el ĉiuj kontinentoj. Mi esperas, ke se ne pli frie, ni renkontiĝos post jaro en Badajoz, Hispanujo, kie okazos la IJK 2018. Denove june kaj kune.