Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Alie, sed tamen Esperantie

Kiam mi ekkonis Esperanton, tiam mi ankoraŭ ne tiom vere sciis ke ĉi tiu lingvo delonge estas parolata kaj uzata en la tuta mondo. Tiutempe mi estis ankoraŭ studento ĉe la universitato, kie same kiel en aliaj lokoj, oni reklamis la gravecon de la angla lingvo. Jes, la angla lingvo estas vere grava nuntempe, sed mia interesiĝo pligrandiĝis rilate al la Esperanto. Tiamaniere mi jam ne nur legis pri ĝi, sed mi komencis lerni ĉi tiun lingvon. Dum mi lernis ĝin, helpe de lernu.net mi komencis korespondi kun esperantistoj vivantaj en aliaj landoj de la mondo. Mi ekkonis ilin, kaj iliajn vivon, kutimojn kaj nelaste kun kelkaj esperantistoj ni amikiĝis tiel ke ĝis nun ni prizorgas nian amikecon ekde tiam. Pro la laboro kaj la studado mi havas malmulte da libertempo por partopreni en Esperantaj renkontiĝoj organizataj en aliaj landoj de la mondo. Do, mi ne estas aktiva membro de asocio, kaj mi ne multe agas en TEJO, ĉar mi ne tiom interesiĝas pri tio. Simple mi ŝatas amikiĝi, kaj uzi Esperanton en la reala vivo.

Esperanto iĝis parto de mia vivo. Mi ŝatus gardi la elformiĝintajn amikecojn. Por mi, tre gravas ke mi ĉiutage aktive uzu tiun lingvon babilante kun geamikoj. Rilate al tiu subtenado helpas min la paĝo facebook, ĝin konas kaj aktive uzas preskaŭ ĉiuj. Ni iĝis konatuloj ankaŭ ĉe la paĝo facebook kun tiuj, kiujn mi jam konis de lernu.net. Fare de ili kaj fare de la ekestintaj Esperantaj grupoj de la paĝo facebook mi havis ŝancon por ekkoni novajn esperantistojn.

Ofte mi rakontas pri Esperanto al miaj konatuloj, kunlaborantoj, geamikoj, kvankam mi sciis ke plej multe da hungaroj havas antaŭjuĝon rilate al Esperanto.

Miaj kunlaborantoj, kiuj estas miaj konatuloj ĉe la paĝo facebook, vidas ke mi ofte skribas Esperante ĉe mia muro de facebook, kaj pro tio ĉar ili ne komprenas, sed ili interesiĝas pri ĝia enhavo, ili tradukas ĝin fare de google translate. Pro tio, nun jam kelkaj inter ili komprenas kelkajn pli facilajn, mallongajn frazojn.

Ĉe mia laborejo mi ofte babiletas en Esperanto, kio antaŭe estis iom stranga por miaj kunlaborantoj. Tamen nuntempe kelkaj inter ili jam eĉ komencis interesiĝi pri Esperanto. Okazis nun la 27an de julio ke mi kun mia hispana esperantista amiko kune iris al mia laborejo por tio, ke mi montru al li kie kaj pri kio mi laboras. Miaj kunlaborantoj ege ĝojis, kaj evidentiĝis ke unu inter ili antaŭe jam lernis la hispanan kaj la Lingvon Internacian. Ni komencis babili, kaj kiom ŝi lastatempe ĉiam malĝojiĝis pro la malbonaj aferoj kiuj okazis al ŝi, tiom feliĉe ŝi diris al ni ke ŝi rekomencos lerni ĉi tiujn du lingvojn. Ŝi ankaŭ konfirmis ke Esperanto estas tre bona kaj utila por nia socio, kaj ŝi tre feliĉas vidante ke mi eluzas la eblojn de Esperanto, kaj havas tiajn amikecojn kiuj verŝajne daŭros dum la tuta vivo.

SZILVA Laura