Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Ĉu rejuniga vento en la movado?

Jan Kozousek

De la 27-a de Decembro 2015 ĝis la 3-a de Januaro 2016 la Junulara Esperanto-Semajno debutis en Hungario. Unuafoje ĝin organizis kune la hungara kaj pola Esperanto-Junularoj. Preskaŭ 150 homoj kunvenis en la ĉarma urbeto Eger en norda Hungario por sperti dum unu semajno Esperantan, jarŝanĝan etoson, sed ankaŭ por labori: kunlabore kun TEJO, UEA okazigis la 17-an AMO-seminarion pri la temo “Junigi la komunumon”. Dise tra la semajno TEJO organizis primovadajn diskutrondojn, kunsidojn kaj prezentaĵojn.

Jam lunde matene la seminarianoj plonĝis en la malvarman akvon kaj ekdediĉis sin al la malfacila temo, kiu ludas ŝlosilan rolon en epoko, en kiu la Movado estas skuata de ŝrumpado de membronombroj. La malmultnombreco de la partoprenantoj konstante ĉeestantaj daŭre restis unu el la ĉefaj problemoj de la seminario, sed la manpleno da fideluloj ĉiam spitis la antaŭtagmezan, postdiboĉan lacecon. La duolingo-aj lernantoj, kiuj ĉeestis ja ne fizike, sed tamen en la menso de la partoprenantoj, estas foje glorataj kiel la savantoj de movado mortonta, do ĉu ebla solvo por la aĝproblemo? Ne nur la membronombroj per si mem, sed ankaŭ la aĝdistribuo de la membraro de UEA estas zorgiga; anoj en TEJO-aĝo (do sub-tridek-jara) konstistigas ok elcentojn de la membraro, same grandan eron konsistigas homoj pli ol okdek-jaraĝaj. Laŭ la vortoj de Stefan MacGill, vicprezidanto de UEA kaj kungvidanto de la seminario, temas do pri “asocio aktive perdanta sian kapablon pluvivigi sin”. Post ĝenerala priskribo de la problemo fare de la gvidantoj kaj unuanima interkonsento pri ĝia efektiva ekzisto sekvis raportoj de junaj seminarianoj el Sud-Orienta Eŭropo pri la stato de la (junulara) Esperanto-Movado en iliaj landoj; montriĝis, ke la problemoj ofte rilatas al manko de scio pri Esperanto inter junuloj: En tiu regiono, Esperanto ofte havas fortan tradicion kaj estas konata al granda parto de homoj el pli aĝaj generacioj, tiuj scioj (post politika ŝanĝiĝo kaj kolapso de la movadaj strukturoj) tamen ne transdoniĝis al la junularo. Ĉar la plejmulto de la seminarianoj ne venis el la SORE-regiono, la gvidantoj decidis larĝigi la diskuton kaj aŭdigi raportojn de movadanoj el diversaj mondopartoj, kio helpis pli bone kompreni problemojn surlokajn kaj kiel TEJO povus helpi (deflanke de TEJO ĉeestis la seminarion ĝiaj prezidanto, Michael Boris Mandirola, kaj vicprezidanto, Juliana Evandro). La internacieco (17 aliĝintoj reprezentis 13 landojn) ebligis vastan aliron al la problemaro. Dum la seminario ne mankis aktivaĵoj trejnaj: La duan tagon okazis rolludo pri Esperanto-varbado, ĉar ja ofte oni frontas antaŭjuĝojn kaj ŝajnargumentojn laŭantajn primitivan skemon: “sed ja ekzistas la angla por internacia komunikado.” Tiajn rezonadojn ni kapablu efike kaj konvinke kontraŭstari: Unu el la rolluda duopo havis la taskon roli ardan entuziasmulon, dum la alia devis rezisti la konvinkoprovojn. Merkrede la paroprenantaro sub la gvido de Enric Baltasar FLAMe analizis la junularan Esperanto-movadon: “FLAM-analizo” estas tekniko uzata precipe en merkatiko por prijuĝi la kvaliton de produkto. Oni listigas unuflanke Fortojn kaj Lamaĵojn (influeblajn por esperantistoj) kaj aliflanke Avantaĝojn kaj Minacojn (rilatajn al faktoroj ekster nia mikromondo). Kolektinte do la diversajn faktorojn gravajn por la movado, la seminarianoj en la lasta tago dediĉis sin al la trovado de solvoj, nome kiel evoluigi fortojn, kuraci lamaĵojn, ekspluati avantaĝojn kaj kontraŭstari minacojn. Pluraj el la solvoj traktitaj estas transdonotaj al la estraroj de UEA kaj TEJO cele al plua konsiderado. Kiel la lastan tagorderon oni diskutis pri enmovadigo de la lernintoj. Ja la duolingo-kurso, kiu plurfoje menciiĝis en antaŭaj diskutoj, alportos ondon da novuloj al nia lingvo, sed ne nepre al nia movado. Deflanke de organizaĵoj movadaj estis entreprenitaj jam pluraj klopodoj, inter aliaj senpaga disponigo de la decembra numero de la revuo Esperanto al duolingo-anoj. La Estraro de TEJO laŭ dumseminaria anonco planas enkonduki plian logaĵon, nome senpagan membrecon por kursfinontoj, validan dum unu jaro. Laboro finita, ripozo merita: Fine de la lasta tago de la seminario (kaj nemalpligrave de la (ne nur) por esperantistoj okazplena jaro 2015-a) la partoprenantaro toste honoris sian laboron kaj festis la samtempe okazantan novjariĝon Novzelandan.

La senlacaj aktivuloj de TEJO permesis al si nur kelkhorajn diboĉon kaj ripozon, antaŭ ol posttagmeze la 1-an de Januaro estis okazigata “Diskuto pri plurlingvaj politikoj”. Temas pri programero prezentota dum YO!Fest, la plej grava junularpolitika evento en Eŭropo, kiun ĉiujare organizas FoJE (Forumo Junulara Eŭropa, angle European Youth Forum) partnerante kun pluraj junularaj asocioj, inter kiuj ĉi-jare troviĝas TEJO. La partoprenantoj de la diskuto, kiu baziĝas ja sur faktoj fikciaj, sed havas seriozan fonon, rolas kiel politikistoj en la lando Kukumio. Ekzistas kvar etnoj en tiu lando, ĉiuj el ili reprezentata de po triopa-kvaropa “delegitaro”, konsistanta el rolludanoj. Krome estas dukapa registaro, kiu havas la taskon bridi kaj kunordigi la diskuton, fine kondukonte ĝin al solvo por ĉiuj etnoj akceptebla kaj laŭeble kontentiga. Ĉiuj arde kundiskutis, tiel ke fine la gvidantoj (Michael Boris Mandirola kaj Konstanze Schönfeld) sukcesis nur post longa penado konsentigi la delegitarojn kaj vespere venigi la partoprenantojn katenitajn de la diskut oal la manĝejo. La partoprenantoj de tiu programero povos ludante konsciiĝi pri la graveco de lingvaj rajtoj kaj justeco - esprimoj al plej multaj homoj (eĉ al politike interesataj) ne konataj. Tiel TEJO povos dum YO!fest amuzi kaj klerigi la ĉeestantaron: jen modela maniero informi pri Esperanto - sen kliŝoj, sen malbonaj argumentoj konstante ripetiĝantaj.

Sub la gvido de la dum la tuta semajno diligente laboranta komisiito pri Landa Agado en Eŭropo, Enric Baltasar, sabate kunvenis reprezentantoj de pli ol dek landaj sekcioj por la solena debutkunsido de la Eŭropa Komisiono de TEJO. La komisiito en ekstazon b de laboremo ellaboris kelkpaĝan tagordon, tiel ke la reprezentantoj devis fine - traktinte eĉ ne duonon de la punktoj - rezigni, tamen konstatante, ke tiaj kunvenoj utilas kaj pluumindas. Same je la lasta tago la TEJO-aktivuloj profitis la ĉeeston de pluraj novuloj kaj prezentis TEJO-n, raportante pri ĝiaj agadoj kaj klarigante ĝiajn strukturojn al kelkdeko da interesitoj. Michael Boris Mandirola per sia elstara konvinkkapablo gvidis la prezentaĵon; ne estas iu ajn dubo, ke la 2-an de Januaro 2016 okazis subita salto en la membriĝstatistiko.

La nura nomo de la aranĝo “Junulara Esperanto-Semajno” fakte garantias bonan etoson, mojosajn koncertojn kaj interesajn programerojn, des pli bona ĝi estis pro la belega ĉirkaŭaĵo, la hejmeca JESejo kaj la afablega, diligenta organiza teamo. Venu venontjare ankaŭ vi!