Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Eĉ se ĉiuj devenis el diversaj landoj...

Raporto pri la 35-a Komuna Seminario

SEŜIMO Masaja

Spite ke kelko da surlokaj komitatanoj por la Komuna Seminario (“KS”) mankis, ni atingis sukceson pli grandan ol ni antaŭvidis, kiam ni elpensis la bazon de la evento. La partoprenantoj nombris 34 (inkluzive de la moralaj aliĝintoj) kaj ili estis el Japanujo, Ĉinujo, Vjetnamujo, Koreujo kaj Barato. La seminariejo estas Shin Osaka Youth Hostel, proksime de la stacidomo Shin Osaka.

La seminaria temo estis “kompreneti la najbaran kulturon”. La kialo, kial ni altlevis ĝin estas, ke ĉi-jare oni ŝajnis rimarki serioziĝantan interkulturan kolizion, precipe en Eŭropo en rilato kun la enfluo de la rifuĝintoj el Sirio. Sendube tio estas ne nur kultura, sed ankaŭ politika kaj religia fenomeno. Tamen, al tria okulo en Azio ŝajnas, ke la homaro forgesas iom post iom, pli kaj pli, kio homeco kaj homaro estas.

La kulturo ludas grandan rolon, por ke ni rememoru kiuj kaj kiel ni estas, kio homo estas laŭ nia kredo: tiuj, kiuj komprenetas alian kulturon, klopodete povus iĝi kvazaŭ ŝipeto sur senluma maro survoje al lumturo. Eĉ se ni estus ĉe abismo, ni ne devas forigi unu la alian pro diverseco.

Por ke realiĝu tiu temo, ni preparis abundan programon rilate la kulturon de nia lando. En la unua tago ni komencis sinprezenti kaj tial povis rakonti unu al la alia bone kaptinte la okazon rimarki kiel interesaj ĉiuj ĉeestantoj estas. Ekzemple, ni havis samĉambranon, kiu vizitis Saĥalenon, Litovion aŭ estis la sperta ludisto por pico-turnado k.t.p..

En la dua tago la junaj vojaĝantoj ekveturis al Kioto, la plej historia urbo de Japanujo, por sperti la kulturon de nia lando. Ili promenadis en Fuŝimi Inari, la japanmanieranimisma sanktejego, kaj budismoflanke ili trapasis la enon de la templego Kijomizu, rigardante kiel japananoj preĝas tie kaj kia ilia ĉiutaga vivo. Krom la vizito al la klasika kaj religia lokoj oni povis knedi tradician dolĉaĵon en la kuirejo de japan-klasikforma domo kun vendejo de japanstila dolĉaĵo.

Tiu nokto abundis je muzikaj programeroj kaj la partoprenantoj ĝuis manĝi manĝaĵojn el Okinavo, la suda insulprefekturo, aŭskultante diversstilajn muzikerojn. Ni aŭdis laŭvice:

  1. kanton de Bob Dylan en Esperanto;
  2. lokan rok-grupon, kiu uzas Esperanton;
  3. memkomponitaĵon kun esperanta teksto, kiun studentino de muzika lernejo tradukis;
  4. latinamerikan per klasika gitaro kaj la okinavan tradician muzikojn.

En la lasta tago la tranoktintoj partoprenis en la diskutado kaj la kunmetado de radioaparato. Dum la diskutado oni parolis ĉefe pri la kulturo de sia naskiĝlando kaj poste pri la Esperanto-agado en sia lando. En la fino oni diskutis pri la Komuna Seminario mem kaj nunaj kaj “venontaj” organizantoj lernis profunde kion KS-gastoj precipe deziras por KS. En la kadro de la radio-kunmetado teĥnologia studento el la Universitato de Kioto gvidis la programeron kaj li kreis klopode la bezonatajn radio-meĥanikajn vortojn, kiuj ne troviĝas en la ĝisnuna Esperanto por lernigi la partoprenantojn scipovi fari radioaparaton. Pro lia klopodado la teĥnologiaj lernantetoj ĝuis lian radio-kurson.

Laŭ mia impreso la partoprenantoj aspektis kontentaj pro la programeroj kaj sperte komprenetis la diversecon de la kulturoj. Tial ni forte esperas, ke tiu KS helpos la kulturspertintojn kompari la aliajn landojn kaj sian hejmlandon el diversaj vidpunktoj aplikante la scion kaj la sperton en Japanujo, ĉar kune ni povis ridi dum la KS, eĉ se ĉiuj devenis el diversaj landoj.