Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Ektrejniĝu kaj ektrejnu aliajn danke al la Komisiono pri Aktivula Trejnado!

(Sara Spanò)

La agado de la Komisiono pri Aktivula Trejnado de TEJO - grupo de elstaraj kaj agademaj junaj aktivuloj, gvidata ekde septembro 2013 ĝis julio 2014 de Veronika Poór (Estrarano de TEJO pri Aktivula Trejnado, Homaj Rimedoj kaj Scienca kaj Faka Agado), kaj nuntempe gvidata de Sara Spanò - pluevoluas, diverskontinente kaj diversforme.

Ĉeestaj trejnadoj

Dum la lasta jaro, la Komisiono pri AT aktive kontribuis al pluraj ĉeestaj trejnadoj dum la jenaj aranĝoj: JER (aŭtuna aranĝo), KS, JES, BEJK, la 1-a Internacia Esperanto-Kongreso en Nikaragvo, JER (printempa aranĝo), IJF, EEU-kongreso, IJK, la 1-a TutKelta kaj Skota Kongreso de Esperanto, IJS kaj dum la ĵus okazinta Itala Kongreso. La fruktodona kunlaborado kun UEA rilata al la strategia prioritato Kapabligo pluiras pli kaj pli kunkonstrueme, kaj la aktiva partopreno de la Komisiono pri AT sukcese evidentiĝis kadre de la serio de la AMO-seminarioj okazintaj dum JER (aŭtuna aranĝo), NASK, IJK kaj ĉijara Itala Kongreso.

Ĝis nun la ĉeestaj trejnadoj okazantaj dum la menciitaj eventoj havis la avantaĝon engaĝi en la agadon de la AT-Komisiono plurajn lokajn aktivulojn, tiel enkondukante daŭripovan elementon en la plusekvo de la agado; vere ne malhaveblas daŭre stimuli la partoprenemon kaj aktivemon de junaj lokaj fortoj, tiel ke ili iĝu grava parto de tutmonda agado. La konstanta organizado de trejnadoj kaj seminarioj havas la rezulton atingi plurajn kontinentojn kaj disvastigi imitindajn trejnadmodelojn kaj skemojn, kaj enplekti pli kaj pli da homoj en sian agadon. Multobliga efiko vere gravas por garantii pludaŭron de la tuta agado kaj plialtigon de la nombro de trejnatoj kaj de ontaj trejnantoj.

Tamen, Aktivula Trejnado estas vere senlima agadkampo, kie la laboro estas vere giganta; TEJO, kiel tutmonda organizo, bezonas atingi plejeble multe da homoj, kaj ofte okazas ke la manko de rimedoj kaj aliaj malfacilaĵoj pri internacia moviĝo kreas multajn barilojn, ĉefe por junuloj.

Tial, TEJO pripensis pli inkluzivan strategion pri plikapabligo de junaj aktivuloj, nome enkondukis la realigadon de retaj trejnadoj, per kiuj homoj povas akiri novajn konojn kaj pliperfektiĝi de ajna loko, ne nepre vojaĝante por partopreni ĉeestajn trejnadojn: rettrejnadon.

Rettrejnadoj

Kutime rettrejnado enhavas proksimume dekon da moduloj, kiuj estas laŭgrade sendataj al la trejnato; fakte, al ĉiu ero estas ligitaj taskoj, post kies plenumo eblas ricevi la sekvan trejnaderon. La dimensioj de la enhavo de ĉiu modulo, kiu kutime (kaj intence) ne postulas multe da legadtempo, kio igas la pluevoluon de la trejnado rapida kaj malpeza.

La ĝenerala plano de la Komisiono estas aperigi novan rettrejnadon ĉiun trian monaton: kutime la lanĉdatoj estas la 1a de marto, la 1a de junio, la 1a de septembro kaj la 1a de decembro. La Komisiono daŭre prilaboras materialojn por realigi novajn trejnadojn, kaj restrukturante la materialon uzatan dum ĉeestaj trejnadoj, kaj elĉerpante ĝin el aliaj disponeblaj fontoj, kaj verŝante siajn konojn kaj spertojn en la diversajn erojn el kiuj konsistas la reta trejnado.

Ĝis nun la Komisiono pri AT kreis kaj aktivigis kvar rettrejnadojn pri la jenaj temoj: eksteraj rilatoj; intertraktado; pri tio kiel esti efika komitatano A/B; formado de grupoj, projektmastrumado kaj teamlaboro.

La rettrejnado pri eksteraj rilatoj pri tio kiel bone reprezenti TEJO-n kadre de kunvenoj organizitaj de internaciaj organizoj (ekzemple, Eŭropa Junulara Forumo kaj Unesko), estis realigita danke al la spertoj kaj konsiloj de la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO.

Dum la pasinta JES en Pollando, okazis profesia trejnado pri intertraktadaj kapabloj (tre bezonataj en junulara medio, ĉefe — sed ne nur — ekzemple dum organizado de aranĝoj), danke al la financa subteno de Eŭropa Unio kadre de la junulara projekto “Volontulado kiel persona pluevoluo: kiel pliboniĝi?”. Post la trejnado, reorganizante la trejnadmaterialon, aldonante pli da temoj kaj konsiloj, la Komisiono kreis rettrejnadon pri intertraktado.

Por helpi novajn komitatanojn de TEJO efike kaj plenkonscie alpreni siajn respondecojn kaj plenumi siajn taskojn, la Komisiono pri Aktivula Trejnado de TEJO kreis laŭcelan trejnadon, tiel ke la freŝnomumitaj komitatanoj povu pli memfide agadi en sia rolo. Tiu ĉi 7-era reta trejnado havas la celon helpi la novajn komitatanojn pli bone orientiĝi en sia nova posteno kiel komitatano A aŭ B de TEJO, kaj pli bone kompreni siajn taskojn, rajtojn kaj devojn.

La ĵus bakita trejnado de la Komisiono pri AT, jam disponebla ekde la 1a de septembro, temas pri formado de grupoj, teamlaboro kaj gvidado. La materialoj, la spertoj kaj la konoj uzataj dum profesia trejnado okazinta en Tuluzo (februaro 2014) danke al la financa subteno de Eŭropa Unio kadre de la projekto “Elloke tutmonden: la novaj defioj de volontulado”, dum AMO-1 (dum JER) kaj AMO-3 (dum IJK), estis kolektitaj kaj resktrukturitaj por realigi tiun ĉi rettrejnadon, kiu alcelas trejni potencialajn gvidantojn pri grupkreado kaj teammastrumado.

Ĝis nun la trejnadojn partoprenis rete pluraj homoj el diversaj kontinentoj; se ankaŭ vi emas partopreni ilin, aŭ scivolemas ĝenerale pri la agado de la Komisiono pri Aktivula Trejnado de TEJO, bv. viziti la paĝaronhttp://tejo.org/aktivula﹍trejnado, kie vi povos trovi detalojn kaj utilajn retadresojn por ektrejniĝi.

La Komisiono vere bezonas vian helpon por pli kaj pli sukcese antaŭeniri; ĉia sugesto, kontribuo, ideo, treege bonvenas ĉe la retadreso at@tejo.org!

Sara Spanò

Komisiito pri Aktivula Trejnado de TEJO