Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Fiere, Energie, Junulare: celebru du jarojn de Filipina Esperanto-Junularo!

(Albert Stalin T. Garrido)

La lasta 19-a de septembro memorigis nin pri du pezaj jaroj ekde kiam tri geadoleskuloj, tute el nenio, fondis organizon en la urbo Valenzuela (Filipinoj) en 2013. Endas diri, ke fakte unu el tiuj aŭdacaj geknaboj, kiuj konsistis el du knaboj kaj unu knabino, tiam aĝis 13 jarojn. La ĉefa fondinto, kore via, estis 15-jara tiam. Ne estis ajna ligo, eĉ spuro fantoma, al la pasinta ĉi-landa movado tiam mastrumata de universitataj profesoroj kaj lingvaj intelektuloj, sed jam formortinta. (Ĉu ironie?) Sed nun, la sama organizo, kiun vi hodiaŭ konas kun la nomo “Filipina Esperanto-Junularo” aŭ FEJ, daŭre vivas pro la samaj aŭdacaj geknaboj, kiuj kvankam ili havas korpon kaj menson ankoraŭ ne tute maturan kaj influan, revas pri popoloj reciproke sin komprenantaj kaj junularoj aktive socie kontribuaj.

Estas ja laŭ mi rara kaj ĝojiga novaĵo, ke la sola organizo de filipinaj esperantistoj — la tiel nomata “movado de geknaboj” — jam trapasis du jarojn! Estas malfacile por la movado travivi eĉ tiom (mal)longe, se ĝi estas kompleta insulo fizike neligita kun iu ajn alia lando, do preskaŭ ne ricevas eksterlandajn esperantistojn kaj ne ricevas subtenon homrimedan. Jes, FEJ sentas sin malproksima de ĉiuj aliaj Esperanto-organizoj, eĉ TEJO, ĉar apenaŭ etendiĝas al ĝi interago kaj apogo fizikaj. Oni eble rajtas ridi, konstatante ke du jaroj estas epoko tro mallonga kaj sensignifa: ja konfesindas, ke ne temis pri tre sukcesa periodo — en tiuj du jaroj ĉefe okazis malgrandaj aferoj. Sed indas diri, ke ni ja atingos ion. Per la sekvantaj alineoj mi detale priskribos ĉiun atingon.

Tiuj etaj sukcesoj de FEJ malgraŭ ĉiaj malfacilaĵoj

La Esperanto-movado en Filipinoj kreskis kaj antaŭenmarŝis ĝenerale malrapide, eĉ devante remarŝi multfoje. Estas konfesinde, ke ni ne estis tro sukcesaj pri niaj agadoj, kaj multfoje reciproke nin miskomprenis pri planoj kaj agadoj. Estas nenio prifierinda pri tio. Nia membraro estis tiam kreskanta, kaj signifa plejmulto devenas de la ĉirkaŭa regiono de Manilo, la ĉefurbo. Tial, ni organizadis interkonatiĝajn renkontiĝojn, sed nur unu ĝis tri personoj (krom mi) ĉeestis. Ni ne ĉiam povis interkonsentiĝi ĉar estas faktoroj, pri kiuj bone scias kaj ĉagreniĝas eble ĉiu junulara organizo: manko de libera tempo aŭ mono; studoj aŭ laboro, malpermeso de gepatroj, aŭ grandaj distancoj. Konsiderinda problemo estas ankaŭ la volo mem de membroj: al multaj membroj mankas la volo peni por partopreni, sed ni daŭre provas konvinki ilin.

Estis serio de alternaj antaŭenpaŝoj kaj repaŝoj. Oni planas, sed ne realiĝas. Mi provis ripete asigni laboretojn al membroj, sed fine tiuj laboroj redirektiĝis al mi. Por kontentigi la bezonon kunveni, ni kunvenadis interrete kaj skajpe. Tio estas iagrade sukcesa, sed laŭ mi tio ne sufiĉas por pritrakti la plej gravajn aferojn kaj gardi la progreson de la junuloj rilate Esperanto-studadon. Ni ankaŭ planis organizi nian unuan kongreson, sed ni devis entute nuligi ĝin. (La listo daŭras...) Kaj la 12-an de junio 2015, ĝuste je la datreveno de sendependiĝo de Filipinoj, finfine ekestis historia evento: unuafoje kunvenis ses junaj esperantistoj de Filipinoj en iu konata kafejo en Manilo. La aĝoj de la ĉeestintoj estis diversaj: la plej juna aĝis 14, dum la plej aĝa 34 jarojn — do jam ekster la TEJO-aĝo. Tie, ni kunplanis aktivaĵojn por la dua jarduono de 2015 kaj kune malnetis la Statuton de la organizo. Ni eĉ kantis Esperanto-kantojn ĉe la estradeto de la kafejo, kio kaptis la atenton de la kafumantoj. Kun ni estas la granda Esperanto-flago kaj ĝin ni flirtigas ie ajn, kie ni kunsidas, por ke la publiko admiru tiun unikan tukon. Unu monaton poste, la 25-an de julio, ni tuttage festis la Esperanto-tagon: ni havis torton, kaj kune vespermanĝis kaj kunkantis la himnon ‘La Espero’, kaj interŝanĝis salutojn. Kaj nur ĝuste en la datreventago, ni kunvenis laŭtlegante salutojn el diversaj partoj de la mondo okaze de tiu grava festo. Dankon al ĉiuj salutintoj!

Hodiaŭ ankoraŭ malfacilas al ni kunveni, tial ni provas “flugi” de unu loko al alia por ebligi al pli multaj almenaŭ turismumi ĉirkaŭ la metropolo. Plej grave, ni provas alproksimigi Esperanton al la popolanoj mem — al la junularo. La edzino de nia plej aĝa ano ekstudas Esperanton, kaj ili eĉ planas la lingvon instrui al sia filo. (Esperanto-familio?) En la fino, ni multe fieras pri tiuj ĉi malgrandaj sed neniam forgeseblaj trezoraĵoj kaj penas fari aferojn eĉ pli grandajn, kvankam ni tute komprenas ke ankoraŭ staras muroj disfaligendaj antaŭ ol ni povos sukcesi.

*************************************************

Filipinaj esperantistoj kune festis la Esperanto-tagon unuafoje historie de la filipina junulara Esperanto-movado (la 25-a de julio 2015)

*************************************

Ĝis la skribdato FEJ havas 83 librojn (63 malsamajn titolojn), 83 revuojn (el 6 serioj), kaj kelkajn kompaktdiskojn kaj aliajn varojn — ĉio sendita de bonkoraj individuoj kaj organizoj. Nia biblioteko ankaŭ gajnis subvencion el la Biblioteka Apogo Bachrich, kio provizos FEJ per gravegaj eroj por la lernado de la junuloj. Ni ankaŭ sukcesis krei kaj presigi broŝurojn en la lokaj lingvoj, larĝe helpajn al la kompreno kaj kono de filipinanoj pri Esperanto. Malgraŭ tiuj atingoj, daŭras la bezono de FEJ havigi al siaj membroj aferojn kiuj vivtenos ilian intereson, kaj plivastigi la limojn de la organizo. Rilate presaĵojn estas multo ankoraŭ daŭre celata: lernolibroj kaj vortaroj tradukitaj al la filipina lingvo, ktp. Ni daŭre prilaboras tiujn, kvankam mankas sufiĉe da homoj, kiuj bone komprenas la lingvon.

Kiam FEJ estis fondita, mi prenis la respondecon gvidi ĝin kiel ĝenerala sekretario, kiu ĉefe faras la aferojn kiel prezidanto. Hodiaŭ, post du jaroj, restas en miaj manoj tiu provizora posteno, kaj estos tiel ĝis la estonteco, kiam FEJ espereble fine pretos adopti sian Statuton kaj elektos Estraron — kio ankoraŭ ne okazos iam ajn baldaŭ. Ĝis nun, restas la plej gravaj problemoj: mankas al nia organizo financo kaj la membroj ne plene pretas surpreni aktivajn respondecojn por antaŭenstiri la organizon. Iuj el la membroj eĉ diris, ke ŝajne per statutaĵoj kaj estraraĵoj oni nerealisme burokratigas la organizon, kaj ĝi ankoraŭ ne pretas por burokrataĵoj kaj aferoj ankoraŭ restu neformalaj. Mi ne konsentas pri tio, kvankam mi cedis al la fakto ke la organizo ja devas iom resti malrapide moviĝanta: antaŭ ol ekpritrakti la formalaĵojn, kaj malgrandajn kaj fundamentajn detalojn ni konstruu unue. Tial nun, ni ankoraŭ devos atendi iom pli longe antaŭ ol FEJ sin prezentos kiel la plej novan Landan Sekcion de TEJO. Paciencon, mi petas!

Sed dum FEJ ankoraŭ ne atingas sian “oran periodon”, eble plej kontentige estas ke ni jaron post jaro kune festas datrevenojn. La tiama 15-jara mi jam 17-jaras nun, baldaŭ 18, kio ebligas al mi laŭleĝe vojaĝi eksterlanden sola, malfermante novajn pordojn por mi kiel Esperanto kaj la tuta landa Esperanto-movado. La tiama 6-libra biblioteko kreskis, kaj la aŭdaca organizo trikapa fariĝis 25-membra. Jes ja, malgranda sed inspira, ĉu ne? Do, antaŭen al pli sukcesa estonteco, antaŭen al pliaj datrevenoj! Celebru du jarojn de Filipina Esperanto-Junularo! Toston!

Albert Stalin Garrido estas kunfondinto de FEJ kaj ĝia ĝenerala sekretario. Li estas 17-jara aktivulo kaj studento pri geografio en la Universitato de Filipinoj.

[FORIGITA!: https://lh4.googleusercontent.com/MCjezmXZoDPn6mrs4UFfQOnCB3WrVbwDRYSirlw3S1FYtX2qpQsXajWr40CNFWHVUeGbPLAJwusFdyiqudxbeRKRxnBH1YCBDhBGRZx﹍1NOvnPr1-0lhGj7faIae9WXb8K﹍IeTecm4hDW5ix]

Filipinaj Esperantistoj kune festis la Esperanto-tagon unuafoje historie de la filipina junulara Esperanto-movado (25-a de julio, 2015)