Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Ne nur lingvo — viv-vojo!

Rakonto pri mia unua IJK

Jonathan Kis-Lev, Israelo

Ĵaŭde, la 14-an de julio, mi finfine komencis mian vojaĝon al la Internacia Junulara Kongreso, en Kijivo. Mi estis tre ekscitita. Mi komencis lerni Esperanton eble kvin jarojn antaŭe, sed neniam iris ankoraŭ al granda kongreso, nur al du etaj, en Jordanio kaj en Germanio. Do, la penso iri al iu granda kongreso kiel IJK, estis nekredebla por mi. La Estraro de ELI, Esperanto-Ligo en Israelo, decidis unuanime doni al mi subvencion por la kongreso. Ili bone sciis, kiom mi volas iri. Poste, mi ankaŭ estis bonŝanca ricevi subvencion de TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Mi estis, kaj estas, dankegema por ambaŭ. Ili ebligis al mi vojaĝi al tiu mirinda kongreso.

La 1-a Tago Mi vojaĝis el Israelo, per aviadilo, por kiu mi eĉ ne havis flugbileton. La virino, kiu estis la estrino de la flugo, atendis kun mi ĝis la lasta momento, kaj finfine, kiam unu lasta homo ne venis al la flugo, ŝi vendis al mi lian sidlokon. Estis nekredeble. Mi do flugis al Ukrainio. El la flughaveno ekster Kijivo mi uzis la instrukciojn de la IJK-retejo, kaj post eble tri horoj, unu buso, unu tramo kaj unu buseto, mi finfine alvenis al la loko. La homoj estis tre agrablaj, kiel esperantistoj estas. Mi ricevis ĉambron kaj havis tri samideanojn kun mi. Mia kapo doloris, do mi iris rekte al la lito kaj bone dormis ĝis la mateno.

La 2-a Tago Mi vekiĝis kaj rapide iris al la manĝejo, kie mi manĝis bonegan matenmanĝon. Poste mi parolis kun multaj homoj. Israelo estas tre interesa por homoj, do mi devis respondi al multaj demandoj, sed mi ŝatis tion. Mi renkontis unu familion el la Kanariaj insuloj. La filo, nur 20-jara, konvinkis sian fratinon, kiu estas pli maljuna ol li, kaj ambaŭ siajn gepatrojn, veni kun li al la IJK. Ili studis Esperanton survoje, kaj lia fratino bonege parolis kun mi. Nekredeble kiel facile lerni Esperanton povas esti. Mi renkontis kelkajn homojn, junajn, el Usono, Germanio, Rusio, Ukrainio kaj multaj aliaj landoj. Posttagmeze ni iris al iu lago, kiu situis en belega parko, ne fore de la IJK-ejo. Mi ĝuis la akvon, kaj la belegajn frukt-arbojn, kies fruktojn mi eĉ gustumis. Mi eĉ partoprenis en la vespero unu renkontiĝon de TEJO, kiel anstataŭanto de la prezidanto de Junulara Esperantista Ligo de Israelo. Tio estis interesa, sed mi sentis, ke estas pli grave por mi renkonti kaj babili kun homoj Esperante, ol paroli pri Esperanto-agadoj, pri kiuj mi nenion scias kaj fakte ne interesiĝas nun. Vespere ni manĝis bonege, kaj estis muzika vespero, kaj homoj kantis kaj ludis bele. Mi dormis iomete, vekiĝis je la noktomezo, kaj iris suben al la klubejo, en kiu estis diskejo dum la nokto. Mi multe dancis, kaj ĝuis agigi mian korpon post du tagoj de ne sufiĉa movado laŭ mi. Finfine mi iris dormi pensante pri tio instrui Esperanton rete, YouTube-e, kaj tuŝi milionojn da homoj.

La 3-a Tago Mi vekiĝis kaj denove rapide iris al la manĝejo, kie mi alvenis ĝuste lastmomente, antaŭ ol oni fermis la kuirejon. Mi manĝis bonegajn manĝaĵojn, kiuj memorigis al mi la manĝaĵojn de mia patrino, kiu estas rusdevena, kaj migris al Israelo el Moldavio, kiam ŝi estis nur dudek-jara. Tio estis bongusta, kaj mi pensis iomete pri la hejmo. Mi ne havis sufiĉe da tempo por pripensi aŭ multe paroli kun homoj, ĉar mi devis iri al kunsido de TEJO. Tio estis interesa, sed denove mi sentis, ke tio ne estas la ĝusta loko por mi, ankoraŭ ne. Mi pardonpetis kaj iris eksteren, kaj sentis, kvazaŭ mi sekvas mian koron. Mi volis esti ekstere, paroli kun homoj, anstataŭ sidi en ĉambro, aŭskulti aĵojn, kiuj estas tro foraj de mi.

La tria tago daŭris, kaj mi plu renkontis interesajn homojn — venezuelanon, kiu loĝas kaj laboras en Dubajo, britinon kiu loĝas en Francio, ktp. Vespere estis kelkaj interesaj dancoj de ukrainanoj, kaj eĉ estis tre interesa kaj amuza spektaklo de ukrainaj tradicioj. La aktoroj, ĉefe ukrainiaj, ĝuis, kaj ni spektantoj ĝuis eĉ pli. Sed eĉ pli ol ni ambaŭ, estis la kuloj, kiuj manĝis ĉiujn en la parko en kiu estis la spektaklo...

La 4-a Tago Mi vekiĝis kaj, kiel kutime nun, iris rekte al la manĝejo kaj ĝuis la manĝaĵojn. Homoj estis tre ekscitataj, ĉar tiu ĉi tago estis la tago de la ekskurso al la urbo-centro. Tio komenciĝis je la 12-a, kaj ĝis tiam mi parolis kun mia koramikino en Israelo rete, kaj babilis kun novaj amikoj.

Je la 12-a ni forlasis la bazejon, kaj iris en grupetoj al diversaj lokoj en la urbo. Nia ĉarma gvidantino estis Daŝa, kiu estis komencantino, sed tamen povis montri la urbon al ni. Ni vojaĝis kaj vidis belajn stratojn, kaj supreniris al la monteto, sur kiu Kijivo estis fondita. Ni eĉ vizitis la enon de la Ora Pordego, tiu speciala pordo en la murego de la malnova urbo, kiu estis rekonstruita kaj estis ĉarma. Mi denove konsciis, ke mi ŝategas kastelojn. Tute. Ni revenis al la bazejo, kaj iris tuj manĝi. Mi manĝis du kaj duonan manĝojn, ĉar mi estis malsata post la longa promenado. Mi revenis al la ĉambro, babilis iomete kaj iris dormi, sciante ke mi maltrafas belan muzikon malsupre, sed mi estis tro laca post la mirinda tago...

La 5-a Tago Post la kvara tago la tagnoktoj komencis interŝanĝiĝi en mia kapo. Vespere mi dancis aŭ aŭskultis la koncertojn, kaj fakte ĉiam provis enlitiĝi frue, sed ne ĉiam sukcesis. Mi ekdormadis ĉirkaŭ la 12-a aŭ la 1-a, sed laŭ mi, mi estis unu el la nuraj. Fakte, homoj interŝanĝis la nokton kaj la tagon. Mi vere sciis, ke la natura lumo estas tre grava por mia bonfarto kaj miaj emocioj, do mi provis dormi frue. Matene mi manĝis, kaj ofte iris al la komputila ĉambro, por plani mian sekvasemajnan feriadon, iomete labori, kaj paroli kun mia koramikino, kiu restis hejme. Tagmeze mi eble manĝos denove, kaj ofte piediros iomete apud la bazejo. Estis tre stranga loko, kun vojo aŭ malgranda ŝoseo destinita por lernantoj de ŝoforado. Do, mi ofte piediris tien, mirigita de la altaj arboj kaj la verda ĉirkaŭo. Eble poste mi spektos iun Esperanten-tradukitan filmon, aŭ babilos kun samideanoj ĝis la vespermanĝo. Vespermanĝo, koncertoj, lito. Tio estis mia tagordo. Nokte, la loko vekiĝis, multe da homoj, kiujn mi ne vidis antaŭe, ekaperadis, kaj la ŝtuparo en la enirejo, la akceptejo, registrejo, vendejo kaj la diskejo — ĉiuj estis plenaj de homoj. Mirinde.

La 6-a Tago En la lasta tago mi estis iomete malĝoja. Mi demandis min, ĉu vi sufiĉe amikiĝis kun homoj? La fakto estas, ke mi, eble por la unua fojo en mia vivo, vere aŭskultis al miaj pensoj kaj sentoj, kaj ne plu penis imponi al homoj kaj tro paroli. Mi ofte estis sola, kaj sentis, ke mi devas esti tia, ĉar sen la tempo en soleco, mi sentus min iomete sen-planke, sen-tere. Do, mi ofte estis sola. Sed en la lasta tago mi estis iomete kolera pri mi mem. Sed mi trankviliĝis, kaj multe parolis kun homoj. Mi estis bonŝanca esti tie Israelane kun Sergeo, kiu fakte multe planis antaŭe kaj prenis “hummus”, “labane” kaj eĉ aĉetis specon de pano, kiu similas al “pitoj”. Do, ni havis israelajn lokajn manĝaĵojn. Je la vespermanĝo, ni kune preparis tiujn, kaj kiam ni elparolis kaj laŭtdiris, ke ni disdonos lokan israelan manĝaĵon, la homoj estis tre feliĉaj, kaj montris tion laŭte. Do, ni disdonis la manĝaĵojn, kaj homoj estis tre ravitaj. Oni diras, ke la vojo al la koro pasas tra la stomako. Mi vere sentis tiel.

Nokte estis pliaj mirindaj koncertoj. Mi sentis, ke mi devas disdoni poŝtkartojn de unu el miaj pentraĵoj de Jerusalemo. Do mi staris antaŭ ĉiuj en la diskejo, kaj laŭte rakontis pri la pentraĵo, kaj disdonis la kartojn. Mi sentis min fiera, kaj homoj vere diris al mi, ke la pentraĵo estas belega. Post la mirindaj koncertoj mi parolis kun kelkaj novamikoj, preparis mian sakon kaj estis unu el la unuaj foriri taksie frumatene. Survoje al la flughaveno mi sentis min bonŝancega. Mi dankis en mia koro al ELI, kiu donis al mi monon por pagi la flugadon kaj la aliajn kotizojn. Mi dankis al TEJO kiu donis al mi la subvencion partopreni en la IJK senpage. Mi sentis, kvazaŭ mi havas novan familion. Mi sentis min tre optimisma pri la futuro de tiu familio. Kaj fakte, komencis revi veni al la venonta IJK, en Japanio, kun mia vera familio, por ke ili vidu, kiel mirinda povas esti tiu stranga lingvo, kiun mi komencis lerni antaŭ kelkaj jaroj. Fakte, ne nur lingvo — viv-vojo. Mojosa!