Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

IJF 2016: sukcese, malgraŭ la soleco de la volontuloj (Giorgio Di Nucci kaj Alberto Vitale)

Ekde jam 40 jaroj estas kutimo, ke dum la Paska semajno okazas ie en Italio la Internacia Junulara Festivalo (IJF). Ĉi-jare la renkontiĝo okazis en Pesaro, regiono Markio (Marche).

Ĝenerale en la organizado de la festivalo, la estraranoj de Itala Esperantista Junularo (IEJ) estas helpataj de kelkaj eksterlandaj samideanoj kiuj malŝarĝigas ilin de iom da laboro. La eksestraro de IEJ pensis plipoviĝi kreante internacian teamon dediĉitan nur al tio. Tamen, io ne bone funkciis. Kaj la eksestraro kaj la internacia teamo komencis sian laboron plenaj je entuziasmo. Kiam oni komprenis pri la grava kvanto da laboro farenda, multaj homoj ekdemisiis aŭ malaperis antaŭ kaj dum la IJF, forlasante la estraron en du homoj (Emanuele Regano kaj Alberto Vitale) kaj la internacian teamon en tri (Léon Schnelldorfer, Tomáš Stano kaj Paulína Kožuchová), ĉiuj samlandanoj de Zuzana Kožuchová, ĉeforganizantino de la festivalo, kiu bedaŭrinde ne povis ĉeesti pro personaj kialoj sed kiu faris bonegan laboron por havigi ĉion preta. Same direblas pri Filippo Botta, kiu helpis laŭ sia malmulta libera tempo. Kora danko iras al Walter Bruno, kiu havas la gravan meriton (kaj respondecon) preni la kason de la malaperinta kasisto.

Grava helpo alvenis de loka samideano Claudio Mari, kiu pruntedonis teknikaĵojn, aranĝis prelegon en la urbodomo kaj eĉ bonvenigis homojn dum la unua vespero, en trinkejo apud la stacidomo. Michele Guerriero organizis kaj gvidis la du belegajn ekskursojn al Urbino (Monda heredaĵo de Unesko) kaj Gradara.

De tiu ĉi festivalo ni lernis, ke eblas okazigi Esperanto-aranĝon eĉ se vi estas nur du homoj, sed tio tute ne indas, ne deziratas, kaj ĉefe ne justas. Tamen, kvankam estis organizaj problemoj, la nivelo de IJF 2016 estis alta. Okazis la unua sesio de la TEJO-programo ETEY (Trejnado por Trejnistoj), partnera projekto subvenciita de Eŭropa Unio kadre de Erasmus+, kies celo estas krei la unuan generacion de TEJO-trejnistoj. La trejnado estis mastrumita de du spertegaj trejnistoj, anoj de BEST (Board of European Students of Technology). En ĝi partoprenis, kiel delegito de IEJ, Michael Boris Mandirola, la plej sperta eksestrarano, kiu ne povis tial helpi dum la festivalo.

Multe da novuloj ĉeestis kaj multaj partoprenantoj donis pozitivajn respondojn. Aldone, la vespera programo estis sufiĉe riĉa: kvin koncertoj kaj unu teatraĵo, kompreneble sen forgesi la kutimajn Trinkomanĝan Nokton kaj Internacian Vesperon. La movado estis tre aktiva dum la renkontiĝo: ĉeestis multaj estraranoj de TEJO, kiuj disponebligis folion, sur kiu ĉiu ajn povis skribi siajn “Ideojn por Esperanto”. Dum la ĉiujara asembleo de IEJ estis aprobita la plialtigo de la maksimuma aĝo (de 30 al 35 jaroj). Do, fine, IJF 2016 estis sukcesa festivalo. Ni nur esperas, ke la venontaj estos pli facile organizeblaj!