Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

IJF 2017: La unuan fojon kiel... (Fotoj: Ariel Palmer)

La 42a Internacia Junulara Festivalo 2017 okazis de la 12-a ĝis la 18-a de aprilo en Castione della Presolana, urbeto en la itala regiono Lombardio, kaj ĝi estis sendube sukceso. La estraranoj de Itala Esperantista Junularo prezentas ĝin el pluraj vidpunktoj.

La unuan fojon kiel ĉeforganizanto (Alberto Vitale):

La aranĝo estis tre sukcesa kaj bunta, kun preskaŭ cent partoprenantoj el kvar kontinentoj. Ni strebis ĉion pretigi jam dum la antaŭaj “trankvilaj” monatoj, por havi la eblon zorgi nur pri la gastoj dum la evento mem. La organizantoj eĉ sukcesis viziti kelkajn prelegojn kaj ĝui la belecon de la sidejo, kiu estis meze de verdaj herbejoj, ĉirkaŭita el montoj, profitante de bela vetero, nek varma, nek malvarma.

Problemetoj, kiel ĉiam, aperis, sed ni kore dankas la partoprenantojn, kiuj plej, ofte reagis kunlaboreme kaj proponis solvojn anstataŭ ol nur rimarkigi ke io misfunkcias.

Tia kunlaborado ebligis al ĉiuj ĝui riĉan kaj spertodonan eventon de tutmondeca movado.

La unuan fojon kiel organizanto (Giorgio Di Nucci):

Jam partopreninte en kvar IJF-oj, mi taksas tiun ĉi unu el la plej belaj. Unuafoje, mi estis ĉe la alia flanko de la organiza tablo, finfine komprenante kiom multe da fortoj necesas por aranĝi tian eventon. La laboro, kaj hejma kaj surloka, estis, ĉiuokaze, subtenebla kaj vere kontentiga, se rigardi la rezultojn. Ankaŭ Carlotta Pavese, alia unuafoja organizantino, diris al mi, ke la sperto estis emocianta, amuza kaj tre kapablokonstrua.

El la malmultaj prelegoj, kiujn mi sukcesas ĉeesti, rimarkindas laŭ mi la bela parolado de Gian Carlo Fighiera — nun Honora Membro de IEJ - pri la vivo de Zamenhof.

La unuan fojon kiel partoprenanto en trejnado (Edoardo Nannotti):

La Festivalon riĉigis ankaŭ TEJO-trejnado, kiu entute daŭris eĉ pli longe ol IJF mem, komenciĝante preskaŭ unu semajnon antaŭ ĝi. Temis pri “trejnado por trejnistoj”. Se tia difino ŝajnas iom konfuzanta, jen klarigo: la projekto celis starigi novan aron da esperantistaj trejnistoj, kies agado povos en la estonteco helpi la movadon pli efike organizi sin kaj disvastiĝi. Trejnisto estas fakte homo, kiu kapablas transdoni konojn kaj kapablojn rapide kaj facile per modernaj instru-teknikoj, ekzemple per abunda bildigo de informoj kaj aktiva engaĝado de la lernantoj pere de ludeca etoso kaj zorga mastrumado de la grupa energio.

La trejnadon sukcese partoprenis preskaŭ dudeko da homoj, inter kiuj ankaŭ afrikanoj el najbaraj lando al tiu, kiu gastigos la ĉi-jaran IJK-on.

La trejnado estis tre intensa kaj interesa. La temo havas plurajn kaj tre malsamajn flankojn: eblis lerni uzi sian voĉon dum publika parolado, elpensi taŭgajn post-trejnadajn taskojn, disdividi instruaĵojn laŭ teorioj de la kogna scienco kaj aranĝi bonan kafopaŭzon. Vere mi ne troigas, se mi diras ke ni eĉ parolis pri keksoj. Ni eklernis ke eĉ ili ja gravas en la lerna procezo.

La freŝbakitaj trejnistoj atestis, ke ili pretas aktiviĝi por okazigi trejnsesiojn pri temoj kiuj estas ja gravaj por Esperantujo, ekzemple organizado de eventoj, varbado per novaj komunikiloj, okazigo de lingvo-kursoj. Espereble tiu ĉi ambicia projekto baldaŭ portos siajn fruktojn jam kadre de la afrika IJK, en kiu pluraj el la novaj trejnistoj partoprenos.