Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Internacia Ekskurso ĉe Katmando

Nepalaj esperantistoj okazigos Internacian Ekskurson de Katmando (IEK) inter la 13a kaj la 26a de novembro 2013. Ni nun volas prezenti al vi nian multkoloran progarmon. Estos la okazo vojaĝi al Nepalo en Esperanta etoso kaj kune vojaĝi ankaŭ laŭ la landlimo — ni kune vojaĝos ne nur ĉirkaŭ nepalaj montoj sed ankaŭ en najbaraj landoj kaj renkontos esperantistojn tie.

Freŝa aŭtuno bonvenigos vin. Dum la programo, ni promenos en kelkaj gravaj historiaj kaj religiaj centroj de la valo Katmando, kiu ankaŭ estas la ĉefurbo nepala. Ni havos du prelegojn - pri la socio kaj Esperanto-movado. Ni esploros eblecon de aliaj flankoj de kunlaboro. Perbuse ni veturos ekster la urbo laŭ la rivero Trishuli jah, ni vizitos la belan urbon Pokhara kaj la nacian parkon de Ĉitaŭn. Ni promenos en la nacia parko sur elefanto-dorso kaj ripozos. Trans la landlimo, ni kune veturos laŭ la serpentaj fervojoj per historia himalaja lokomotivo ĝis la urbeto Darĝilingo. La fervojo estis konstruita en 1881 kaj estas ĉirkaŭ 86 kilometrojn longa. Poste ni veturos al Sikimo. Ĝi estas konata pro sia pura aero, etna diverseco kaj bona adminstrado. Ni turismos en historia palaco, la budhisma monaĥejo Rumtek kaj ĉe la belega lago Cangu. De Gangtoko ni veturos al Pashupatinagaro kie troviĝas vastaj teo-farmoj. En la fino ni reflugos al Katmando. La tuta programo estos 14-taga.

Por pliaj demandoj kaj por aliĝi vizitu nian retpaĝon http://www.ekskurso.blogspot.com!

Razen MANANDHAR