Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

4. Internacia Teamlaboro (Francesco Maurelli)

Gvidi grupojn, labori teame estas nepra lerto por ĉiuj homoj, tamen instruado, akirigo de ĝi estas ofte neglektata en la instruadsistemoj. Aliflanke vivteni kaj vigligi grupojn povas ŝajni facila tasko, sed en la vera vivo ofte okazas havi malfacilaĵojn. Tio tute normalas.

La taskoj de la estro estas pluraj, kaj nepras bone plenumi ilin por povi sukcese kunlabori kaj obligi la potencialon de la unuopaj temanoj. Kiu gvidas teamon, bezonas etosigi kaj entuziasmigi la laborantojn, kompreni kaj komprenigi la sistemon, por ke ĉiu ano konsciu pri la celoj kaj la vojo por ilin atingi, havigi efikan kunlaborsistemon kaj profunde kredi je sukceso.

Siaflanke, ĉiu teamano devas esti orientita laŭ tri vidpunktoj: laŭ sia tasko, por esti motivita pri la laboro; laŭ si mem, por esti motivita pri persona sukceso; laŭ interago, por esti motivita pri la ĉeesto kaj la agadoj de la kunlaborantoj. Ĉar en teamo ĉiun individuon motivas multaj aferoj, gravas eltrovi, kiajn membrojn oni havas en sia teamo. Tiel eblas kompreni kiel disdividi la taskojn laŭ kompetentecoj kaj preferoj, kaj bone komuniki aprezon al la teamanoj por konservi ilin motivitaj.

Kvankam ĉiu teamo havas unikajn kvalitojn kaj procezojn, eblas distingi komunajn trajtojn. Pri teamformado, ekzemple, komunaj ŝtupoj estas:

Pluraj strategioj aplikeblas al teama decidado. La plej grava por sukcesa kunlaboro estas tiu de interkonsento. Grupoj ofte kunlaboras proksime unu al la alia por atingi interkonsenton. La kapablo uzi kunlaboradon postulas la rekonon kaj respekton por ĉies ideoj, opinioj, kaj sugestoj. Interkonsentoj postulas, ke ĉiu partoprenanto konsentu pri la diskutata punkto antaŭ ol ĝi fariĝas parto de la decido. Ne ĉiu punkto akordos kun ĉies kompleta aprobo. Unuanimeco ne estas la celo. La celo estas ke la individuoj akceptu vidpunkton bazitan sur logiko. Kiam individuoj povas kompreni kaj akcepti la logikon de malsama vidpunkto, eblas supozi ke la interkonsento jam estas atingita.

Aliaj strategioj uzeblaj estas: la regulo de la plimulto, ofte uzata kiam enaj voĉdonoj estas okazigitaj por preni decidojn kiuj tamen riskas kontraŭigi anojn de la teamo, kaj ne baziĝas sur raciaj argumentoj sed ĉefe sur la elekto de la “malplej malbona” decido; delegado, per kiu la respondeco fari decidon estas donata al certa individuo aŭ subunuo de la teamo, kio ofte ŝparas multe da energio kaj tempo, kaj evitas la riskon ruinigi bonan etoson; nominala teama strategio, en kiu la teamanoj donas siajn elektojn por fari liston da prioritatoj, por ke la plej alte taksata estu la fina decido.

Estas tre grave decidi de la komenco de kunlaboro (kaj poste regule kontroli, ĉu estas bezonata ŝanĝo) pri la decida strategio por eviti postajn frustriĝojn kaŭzitajn ekzemple de kelkaj teamanoj kiuj pasive alfrontas la decidprocezon aŭ male de kelkaj teamanoj kiuj inklinas preni decidojn sen regulata interkonsento.

Ofte okazas ke homoj ne interkonsentas pri la supre menciitaj temoj kaj elspezas multe da tempo debatante, ĉar ilia baza mondpercepto malsimilas. Kiam ne eblas interkonsenti pri iu vortumo, kiu ne devas esti preciza, sed tamen akceptita de ĉiuj, eble estas pli bona ideo krei du aŭ pliajn grupojn, kies anoj ja havas similan mondpercepton kaj povas vortumi mondpercepton akcepteblan por ĉiuj anoj. Estas malfacila elekto, kaj preferindas trovi akcepteblan komunan vortumon, sed se ne eblas, pli bonas komence en paco disiĝi kaj poste, kiam eblas, kunlabori, ol post kelkjara kverelo kaj nenionatingo en malbona etoso disiĝi kaj tial neniam plu povi kunlabori.

Ĉiuokaze, dum la laboro normalas alfronti problemojn. Utila ilo por analizi la projekton kaj la teamon serĉante eblojn, eventualajn problemojn organizajn, kaj pritaksi la kunlaboran situacion estas la FLAM-analizo. Temas pri matrica kolekto de Fortoj, Lamaĵoj, Avantaĝoj kaj Minacoj de la organizo:

POZITIVAĴOJ

por atingi la celon

Fortoj

NEGATIVAĴOJ

por atingi la celon

Lamaĵoj

Internaj faktoroj propraĵoj de la projekto, aŭ de la teamo, donantaj avantaĝojn super aliaj propraĵoj, kiuj malfortigas la projekton
Avantaĝoj Minacoj
Eksteraj faktoroj malkaŝaj faktoroj, kiuj proponas kromajn ŝancojn por atingi la celon probablaj faktoroj, kiuj povas malfaciligi la atingon de la celo

Pere de tiu ĉi ilo eblas jam dekomence havi ampleksan ideon pri la eventuala manifestiĝo de problemoj kaj ilia kaŭzo, tiel ebligantan la pripenson de solvoj kaj ĉirkaŭevitoj; ĝi ankaŭ ebligas pli profundan komprenon de la eksteraj faktoroj kiuj povus plifaciligi la atingon de la celo. Certe, por atingi iun ajn celon, tio devas sekvi la SMART-regulon, do devas esti Specifa (preciza), Mezurebla, Akceptita (de ĉiu teamano) kaj ambicia, Realigebla, Tempa (tempo-difinita).

Post tiom ampleksa “antaŭparolo”, tamen tempas pliprofundigi la temon rilatan al la projekto mem. Por ĝuste difini ĝin, unue nepras difini, kian ŝanĝon oni ŝatus havi fine de la projekto. Por tion fari endas prikonsideri la analizon de la organizo supre prezentitan, kaj tie serĉi, pri kiu ŝanĝindaĵo tie oni interkonsentis. Tio estas nepra ŝtupo por komenci projekton: kompreni kia ŝanĝo estas bezonata.

La prepariĝaj ŝtupoj certe permesis jam difini kelkajn celojn. Rigardi ilin kaj pripensi ĉu ilia realigo vere helpus solvi la problemon, ebligas ilian finagordon kaj la rekontrolon de la taskdisdono.

Verkante la tempoplanon nepras memori ordigi la taskojn (kio venas post kiu tasko) kaj ke la planoj ofte ŝanĝiĝas ankaŭ poste; planoj helpas por ordigi la pensojn, certe ne por ilin limigi!

Por plani kaj mastrumi projekton, nepras konstanta evaluado: valortaksado estas procezo, kiu komenciĝas kiam oni unuafoje pensas pri iu projekto, kaj finiĝas iom post kiam la projekto fermiĝis. Demandoj kiujn ĉiam utilas starigi por pritaksi la evoluon de la kunlaboro estas:

Eĉ post bonega prepariĝo kaj organizado de la projektoj eblas malsukcesi. Unu el la plej gravaj kaŭzoj de malsukceso restas fakte la manko de komunikado. Regula komunikado, per diversaj iloj kaj manieroj, restas la plej efika solvo al tio. Kelkaj ideoj por efike komuniki estas la jenaj:

Fine, oni alvenas al unu el la plej gravaj ŝtupoj de ĉiu laboro: festado! Post kunlaborado por komuna celo, ĉu oni atingis ĝin aŭ ne, ĉu tiel aŭ ne, konklude ne gravas, ĉar projektoj ja estas riskaj, sed kio gravas estas festi sin mem! Oni kune laboris, kune kreis, oni elspezis energion kaj certe lernis multon por fari eĉ pli bone sekvontfoje. Festado plifortigas la kreiĝintajn ligojn, kaj estas nepra momento por fini projekton kaj malstreĉiĝi: lasi al si mem bonan memoron pri kunlaboro estas la unua ŝtupo al nova kuna projekto!