Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

June kaj Kulture

La 22-an de februaro ĉi-jare komenciĝis en la urbo Contramaestre (province de Santiago de Kubo) la Internacia Esperanta kurso por infanoj; ĝin iniciatis Guillermo Sánchez Cordero kaj Carlos Ramón Morales Reyes, kiuj estas estraranoj de la municipa Esperanta grupo kaj anoj de la junulara sekcio en Kubo.

La kurso celas estigi Esperanton de la infaneco por konstrui solidan bazon de la kuba Esperanta movado, krom de la partopreno en kulturaj aranĝoj naciaj kaj internaciaj. La porinfanajn metodikajn lecionojn instruas Guillermo Sánchez kaj Carlos Ramón mem, kiuj profesie laboras kiel artaj instruistoj kaj ligas pentroarton, muzikon, dancon kaj teatraĵojn kun Esperanto. Per tiu ĉi kultursocia projekto oni pretigas la novajn talentojn, kiuj partoprenos en la 6-a Esperanta Kuba Kongreso, okazonta venontjare en la urbo Santiago de Kubo, oriente en la kariba insulo.

La lingvo Esperanto sukcesis sentemigi la koron de multaj lokaj loĝantoj kaj sukcesis ensociigi amsentojn, emociojn kaj la kreecon kiel materio de komunikiĝo kaj kvazaŭ la patrina lingvo.