Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Grésillon, nobela kastelo por nobla lingvo

Bert SCHUMANN

Antaŭ longega tempo niaj geavoj jam agadis en la Esperanto-movado. Ili organizis Esperanto-lernejon ĉiujare en bela loko. Ĉar ne facilis trovi ĉiujare novan ejon, ili kolektis monon por aĉeti taŭgan Esperanto-centron por ĉiam. En la regiono preferata de la iamaj francaj reĝoj ili trovis kaj aĉetis malnovan nobelan domon, nomatan “kastelo Greziljono“, france “château de Grésillon”, laŭsence “kastelo de la griloj”. Kiel atestas malnovega filmo, tutaj familioj ĉeestis dum pluraj semajnoj en tiu kastelo por lerni kaj praktiki Esperanton, per ludoj, sportoj, ekskursoj kaj aliaj aktivaĵoj. Jam tiutempe kaj plu hodiaŭ, ĉiam novaj volontuloj helpas por plu vivigi tiun Esperanto-centron.

Vi mem povas helpi kaj eĉ posedi unu brikon de la kastelo, fariĝante societano de tiu kooperativa firmao. Gravas ke ĉiu E-centro restu en la manoj de la e-istoj kaj prosperu en la movado. Vi mem povas organizi en Greziljono renkonton de via Esperanto-asocio aŭ lui ĝin por grupa festo de amikaro.

En majo 2018, veganoj instruis kiel vivi vegane, kaj ĥoristoj kune kantis 4-voĉajn melodiojn. Ekde somero 2018 okazos la sekvaj eventoj en kastelo Greziljono. Eblas aliĝi iam ajn:

Oktobro-26/novembro-03 => 7a AŬTUNE, la Esperanto-ferioj - kun halovena festo. Novstila post-BEK-a kurso, por KER-niveloj B2 C1 C2. Kurso por lernantoj kaj por kursgvidantoj, gvidata de Dennis Keefe, instruisto de instruistoj je universitata nivelo.

Retejo: gresillon.org, gresillon.org/somero, gresillon.org/agendo. Retmesaĝo: kastelo@gresillon.org