Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La movado de geknaboj. (Albert S. T. Garrido)

Jen nova lando aperanta sur la mapo de Esperantujo: Filipinoj.

Salutas mi, 16-jara junulo. Manpleno el miaj amikoj, kiujn mi instruas pri Esperanto kaj provas engaĝi en la movadon, aĝas 12-16 jarojn. Ekzistas tiuj, kiuj aĝas 20-30, tamen estas interese strange, ke tiuj pli ol 30-jaraj simple nenie troviĝas! Tial, povas ekzisti problemoj, se la landan E-movadon gvidas geknaboj, kiuj apenaŭ povas memstare fari ĉion.

Ekzistas Filipina Esperanto-Junularo (FEJ) ekde Septembro 2013. Ĝis nun, ĝi estas la sola E-organizaĵo en Filipinoj, kaj ĝi gvidas ĉiujn agadojn Esperantajn enlande kaj sekve rilatojn kun eksterlando. Veras, ke ju pli kaj pli da homoj ekinteresiĝas lerni Esperanton en sia lando, des pli la E-organizaĵo devas agnoski necesojn. Jen du el ili:

Materialoj. Laŭ mi la neceso plej facile pritraktebla. Kion povas uzi la gelernantoj kiuj multon esperas pri la ĵus ekkonita “tutmonda” lingvo? Per kio ni povas efike diskonigi Esperanton? Ĉu prete disponeblas materialoj, ĉu varbaj aŭ studaj? Jen ni, al kiuj preskaŭ tute mankas mono kaj homaj rimedoj. Estus malfacile, eĉ neagrable agadi movade se oni ankoraŭ ne mastras la lingvon mem, sed tiun problemon povus helpi solvi la disponebleco de materialoj.

Aktivula maturigo. Ni ĉiam diras al ni mem, ke ni malmulte scias pri movada agado. Ne mankas la iniciato — tamen ni ne scias kiel komenci. Estas bedaŭrinde agnoskende, ke jam kelkaj interesitoj ĉesis montri intereson, kaj ni nenion povis fari por ilin reallogi. La problemo estas, ke ĉar ni estas ankoraŭ junaj, ni devus pritrakti aliajn gravaĵojn ol tion ĉi — ekzemple pro studoj, do tiom pli malfacilas la movada engaĝiĝo. Aldone, preskaŭ ĉiuj el ni estas lingvaj komencantoj. Nu, ni volas fariĝi Landa Sekcio de TEJO iam.

Listigeblus pli da problemoj, sed nun tiuj du estas la plej pritraktindaj. Fine, Filipinoj estas parto de Sudorienta Azio, kaj kun 100% da memfido mi diras, ke Azio estas la estonta, jam vekiĝanta espero de la junulara Esperanto-movado. Mi esperas, ke TEJO mem antaŭvidas tiun fakton kaj alvokas ĉiujn tion helpi efektivigi.

Sed nun, jen geknaboj ardaj el la Respubliko de 7107 insuloj, kiuj la Verdan Flagon sentime svingas!