Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Sekvinda agado: la leviĝanta “Aŭroro”

La Studenta Esperanto-Klubo “Aŭroro” havas ankoraŭ tre mallongan, sed sufiĉe riĉan je okazintaĵoj historion. La ideo organizi ĝin aperis ĉe mi proksimume antaŭ du jaroj. Tiam mi translokiĝis al Pollando kaj esperis trovi en la naskiĝlando de Esperanto viglan kaj aktivan movadon. Sed kia hazardaĵo! Ĝuste en Vroclavo (la urbo kie mi ekstudis) preskaŭ entute ne ekzistis junulara E-movado. Ja funkciis Esperanto-klubo, sed ĝi neregule renkontiĝis 2-3-foje monate kaj en ĝi oni ne povas libere paroli Esperante (paroli oni povis, sed en esti komprenataj...), nek trovi aliajn gejunulojn. Ĉio ĉi ne tre forte instigis al esperantumado. Mi eĉ pensis ke Esperanto eble vere estas malvenkonta, se eĉ en Pollando ne troviĝas “junaj idealistoj” kiujn tiel bezonas nia movado. Sed anstataŭ rezigni kaj ekokupiĝi pri io alia, mi demandis min mem: “Ĉu Esperanto plaĉas al mi?”, “Ĉu mi volus ke ĝi plifortiĝu kaj disvastiĝu ankaŭ en mia urbo?”. Al ambaŭ demandoj mi jesis, kaj tuj aperis logike sekvanta demando: “Kion mi povas fari por Esperanto?”. Studenta Esperanto-Klubo “Aŭroro” estis la respondo.

Al praktika realigado de la ideo pri la studenta E-klubo mi venis en februaro 2011, kiam mi kolektis ĉirkaŭ 10 gestudentojn kaj la trian de marto samjare mi ekigis la kurson, uzante 3 lernolibrojn “Esperanto per rekta metodo” (ĉeĥlingvajn versiojn, ĉar tiam mi ne havis aliajn). Ankaŭ propran klasĉambron ni ne havis, kaj devis renkontiĝadi en koridoro — kun (speciale aĉetita de mi) portebla tabuleto — ni sentis nin kiel veraj partizanoj! La printempa kurso plejparte fiaskis (preskaŭ neniu el la gekursanoj restis), sed dum ĝi mi ekkonis mian ĉefhelpanton kaj amikon Mateusz Kulka, kiu ekde tiam kungvidas nian klubon kaj ĉiel helpas al mi. Somere ni penis oficialigi nian studentan rondon kaj en la komenco de la aŭtuno ni sukcesis tion fari. Samtempe ni komencis novan kurson, ankoraŭ ne reklamante ĝin vaste — la ĉefa celo de la kurso estis krei aktivularon, kiu helpos al ni daŭrigi nian poresperantan agadon. La kurson komencis 3 personoj kaj finis 2. Post ĝi ni jam havis 4-personan kernon de nia rondo kaj transiris al aktiva propagando kaj reklamado de nia kurso. Ni dispendigis dekojn da afiŝoj (ĉefe en diversaj altlernejoj), prelegis pri Esperanto en la Vroclava Universitato kaj eĉ en urbaj kafejoj, ne forgesante, kompreneble, pri la Vizaĝlibra reklamado. Post monata reklamperiodo ni komencis samtempe du kursojn — en diversaj tagoj — por ke kiel eble plej multe da homoj povu ilin viziti. La lecionoj en ĉiu grupo okazis dufoje semajne (po 1y5 horoj ĉiu) — sume 3 horoj da Esperanto semajne! Menciindas ankaŭ ke unu el la kursoj estis gvidata laŭ rekta metodo (sen uzo de la pola lingvo) kaj la alia laŭ la klasika (gramatika) metodo.

Krom bazaj kursoj ni organizis ankaŭ tre intensan Fulmo-kurson en Litovio (por polaj studentoj estantaj en 2-semajna interŝanĝo en Vilno) — grupo de 7 gestudentoj lernis Esperanton 2 horojn ĉiutage dum 10 tagoj. Dum la kurseto kursanoj havis eblon tuj ekprovi ĉu la Lingvo Internacia funkcias — jam post la 3-a leciono ni organizis por ili renkontiĝon kun litovaj samideanoj el la loka klubo JUNECO. Post la reveno al Pollando 4 personoj esprimis la deziron daŭrigi la lernadon, kaj ni organizis por ili ĉiusemajnajn babil-renkontiĝojn.

Nun venis la tempo rakonti pri la eksterkursa agado. Kvankam “Aŭroro” aperis kiel sendependa iniciato de studentoj de la Vroclava Universitato, ĝi strebas kunlabori kun la ekzistanta en Vroclavo Silezia Esperanta Asocio kaj multaj niaj anoj membras ankaŭ en ĝi. Abundas komunaj projektoj — aŭroranoj ofte prelegas en la sidejo de SEA, helpas pri la prizorgo de la loko kaj aranĝas temajn vesperojn. Unu el niaj plej interesaj temaj vesperoj estis la multlingva skrablo-ludado, por kiu ni aranĝis tablojn kun pola, rusa, ĉeĥa kaj Esperanto-versioj de la ludo kaj invitis al ludado ne nur esperantistojn (kaŝreklamo kaj de la sidejo kaj de la lingvo mem!). Sed la plej interesaj estas sendube Esperanto-festoj, kiujn nia klubo organizas kune kun SEA — temas pri tiaj E-festoj kiel Zamenhof-tago aŭ Semajno de Internacia Amikeco. Por la lasta E-festo — Tago de Ĉiuj Pioniroj (unu el la proponataj nomoj por la 14-a de aprilo — mortdatreveno de Zamenhof), nia klubo organizis kostumbalon laŭ la 1912-a jaro — kun klasika muziko, ekspozicio de libraj “novaĵoj” (tio signifas eldonitaj antaŭ la 1912-a jaro). Por la sekva jaro la partoprenantoj elektis etoson de la 1920-aj jaroj.

Nia baza ideo estas montri al gejunuloj ke Esperanto lernindas, ĉar ĝi mojosas, facile lerneblas kaj tuj uzeblas. Nia klubo organizas prelegojn, amikvesperojn aŭ elurbiĝojn ĉiusemajne. Ni penas montri al la komencantoj ke Esperanto povas esti ne nur teoriaĵo aŭ lingva kuriozaĵo, sed ĉiutaga lingvo. Ĉiuj niaj estraranoj kaj aktivuloj parolas inter si nur Esperante, kaj dum ĉiuj niaj renkontiĝoj — ĉu tio estas bierumado, ekskurso aŭ dancado en la sidejo de SEA — ni uzas nur Esperanton. En interparoloj ne mankas internaj E-ŝercoj, ofte netradukeblaj aŭ netradukindaj al la pola, kaj por kompreni unu la alian kaj samegale kun ni ĝui la etoson, komencantoj vole-nevole devas eklerni kompreni kaj uzi Esperanton. Kiel montras la praktiko — ili faras tion tre volonte!

Kiel resumon, mi volas doni kelkajn konsilojn al gejunuloj, kiuj volus (re)aktivigi junularan movadon en sia urbo. Unue — ne timu agi kaj ne atendu kiam iu fondos klubon en via urbo aŭ ekos kurso. Faru tion mem! Kiel? Esperantigu unu el viaj geamikoj — 2 aktivaj personoj povas fari dekoble pli multe, ol unu sola idealisto. Komencu reklami Esperanton — unue inter viaj gekonatoj, poste — en pli vasta medio. Lanĉu kurson. Se vi timas ke vi ankoraŭ ne tre lerte uzas Esperanton — ankaŭ ne timu — ne ekzistas pli bona vojo por finlerni lingvon, ol instruante ĝin! Kaj unu el la ĉefaj kondiĉoj: uzu la lingvon! Parolu kun viaj samklubanoj nur Esperante — tiel vi kaj plibonigos vian propran lingvonivelon, kaj instigos viajn komencantojn pli rapide ekposedi ĝin. Krome, vi eĉ povas hazarde interesi aliulojn (en universitata koridoro, urba kafejo aŭ buso). Kaj kiam oni demandos vin “Kiun lingvon vi tiel vigle parolas?” ne hezitu respondi “Esperanton. La Lingvon Internacian!”.

Konstantin TIĤOMIROV