Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski
Proksimuma verkojaro: 2011-2019
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.
Maurizia Ganzon-Silver
Saluton! Prezentu vin: kiel vi ekkonis Esperanton?
Saluton! Mi estas Giorgio Di Nucci, itala, 19-jara, esperantisto de kvar jaroj kaj ĉefe pianisto. Nuntempe mi agadas kiel Ĝenerala Sekretario de Itala Esperantista Junularo kaj kiel Administranto de la itala korektsistemo de la Kurso de Esperanto far Karlos Pereira (KaPe). Mia Administra rolo ekis en la komenco de 2013, kiam mi kolektis la heredaĵon de mia antaŭulo, Massimo Ripani. Mi lernis Esperanton danke al profesoro Amerigo Iannacone, tre fama kaj konata esperantisto el mia sama regiono, Molizo (Molise).
Kiuj estas la ĉefaj problemoj kiujn vi konstatas kiel Administranto de la kurso KaPe?
Kiel Administranto de la Kurso, mi sentas tri ĉefajn kaj rimarkendajn problemojn:
Unue, sed tio estas interna afero, kaj do malpli grava, la manko de aŭtomata administra sistemo, pro kiu mi estas devigata katalogi ĉiujn aliĝantojn “permane”. Due, kaj tio estas vere grava, la granda diferenco inter la kvanto da aliĝantoj kaj la nombro de tiuj, kiu ververe finas la Kurson. Ekde kiam mi administras ĝin, do preskaŭ jam tri jaroj, multegaj homoj aliĝis, pli ol 500. Tamen, el ili nur 40 alvenis ĝis la fino. Trie, eĉ pli grave, la “diplomitoj” de la Kurso ofte malaperas. Nur kelkaj el ili vere partoprenas, post la kurso, en la Esperanta komunumo. Aldone, ĉar KaPe estas nur baza - tre baza - kurso, fini ĝin estas nur la unuega etapo por sufiĉe bone lerni la lingvon. Do tre strangas, ke ili ne eniras la Esperantan vivon, se ili ŝatas la lingvon - aliokaze, kial ili eklernus kurson de Esperanto?
Laŭ via sperto kiel esperantisto kaj Sekretario de Itala Esperantista Junularo, ĉu eblas “interkapti” la homojn kiuj lernas Esperanton per la enretaj kursoj? Ĉu vere la “flua” interreta Esperanto-movado estas fidinda?
Nu, mi kredas, ke se iu homo vere interesiĝas pri Esperanto, sendepende de la kurso per kiu li studis, li estos envolvita, pli-malpli frue, en la vivo de la esperantistaj asocioj. Laŭ mi ne havas multe da senco distingi inter “interreta” Eo-movado kaj “neinterreta” Eo-movado. Cetere, tre ofte okazas, ke eĉ tiuj, kiuj sekvas kurson ĉe loka grupo kaj kelkfoje eĉ obtenas Unuagradan Studateston de IIE (Itala Instituto de Esperanto), poste malaperas, neniam interrilatas kun la asocioj, eĉ forgesas la lingvon. Kaj tio kelkfoje okazas ankaŭ al tiuj, kiuj partoprenis en renkontiĝoj/festivaloj kaj eĉ estis estraranoj de iu ajn esperantista asocio. Mi studis Esperanton per du interretaj kursoj. Nek nur nek unue per tiuj, sed mi, loĝante en areo sen lokaj grupoj, alproksimiĝis al aliaj esperantistoj kaj al Eo-asocioj interrete; unue per Vizaĝlibro (Facebook). Poste, mi estis kontaktita retpoŝte rekte de IEJ. Do, mi ripetas: laŭ mi ne vere gravas per kio iu ajn persono konas kaj studas Esperanton, sed ĉu li/ŝi vere estas interesata de ĝi kaj volas partopreni en la vivo de la asocioj kaj grupoj.
Ĉu alvenis jam al IEJ kelkaj junuloj kiuj lernis per Duolingo? Kion vi pensas pri tiu kurso?
Mi ne scias, sed mi kredas ke tio ankoraŭ ne okazis. Tamen, ĝuste por stimuli al tio, ni ebligis al la junuloj kiuj studis per Duolingo, kandidatiĝi en la Konkurso IIE-IEJ, ĉiujara aranĝo inter nia asocio kaj la Instituto kiu permesas al tri junuloj partopreni senpage en ilia unua IJF. Pri la kurso, mia opinio pri la efiko de Duolingo estas ne tre alta, sed en tiu ĉi kazo mi devas diri, unue, ke Esperanto pli simplas ol aliaj lingvoj, kaj due, ke estas utila ilo por disvastigi la lingvon kaj “altiri” novajn samideanojn.
Dankon pro viaj respondoj! Do, por konkludi la intervjuon: laŭ vi, kiel eblas interesi homojn por partoprenigi ilin en la vivo de la asocioj?
Ve, bona demando! Se mi nur scius la respondon... Mi nur povas sugesti, ĉefe, du aferojn: je pli ĝenerala nivelo, Esperanto ankoraŭ bezonas tempon por disvastiĝi en la mondo. En la aktuala situacio, ni estas devigataj agadi laŭloke, parolante kiom eble plej pri la lingvo. Ju pli homoj scios pri ĝi, des pli eblos trovi tiujn vere interesatojn, laŭ la leĝo de la grandaj nombroj. Laŭ tiu ĉi vidpunkto, la Torina Esperanto-Centro devus esti ekzemplo por la tuta itala junulara movado. Tie okazas multe da kursoj, prelegoj, seminarioj kaj tagoj dediĉitaj al prezentado de la lingvo ĉe la neesperantistoj.