Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Nia nova estraro (Romualda Jeziorowska)

Kelkaj homoj sidantaj sur herbejo en belega ĝardeno inter floroj - ĉu frua feriumado for de la devoj kaj ĝenoj? Tute ne! Tiel aspektis kunveno de Pola Esperanto-Junularo, kiu okazis la 26 kaj 27ajn majo en la Verda Dometo de Varsovia Vento dank’ al nia gastiganto Irek Bobrzak. Kvankam la ĉirkaŭaĵo ripozigis nin kaj trankviligis, ni forte laboris pri planoj por la venontaj monatoj. Ni elektis novan estraron por la venonta jaro, kiu konsistas el sep homoj: Piotr Hołda - la prezidanto, Romualda Jeziorowska - vicprezidantino, Tobiasz Kubisiowski - sekretario, Mariusz Hebdzyński - kasisto, kaj tri estraranoj: Anna Maria Koniecpolska-Lachowska, Tomasz Szymula kaj Adrian Wasilewski - nia novulo. El la estraro foriris nia longdaŭra aktivulo. Łukasz Żebrowski, kiu tuj antaŭ la kunveno finis sian junaĝon :)

Do, kio nova okazos ĉe PEJ dum la venonta tempo? Precipe ŝanĝo de la ĉefa agaddirekto: ni planas okupiĝi pli pri lokaj esperantistoj, zorgi pri etaj kluboj kaj grupetoj, kunigi ilin dum serio da eventoj en Pollando. Post la IJK Pola Esperanto-Junularo antaŭvidas pli grandan intereson pri Esperanto inter junuloj, do necesas zorgi ke ili ne perdiĝu inter amaso da aliaj proponoj por pasigi liberan tempon. PEJanoj planas ankaŭ engaĝiĝi en pluraj tutpolaj projektoj ne firme ligitaj al Esperenta aŭ lingvoj entute: ni emas montri nian agadon dum muzikaj kaj artaj festivaloj, ekzemple Woodstock festivalo aŭ SLOT art festival, kie ni startis pasintjare kun Eo-kurso. Gravaj temoj estis ankaŭ kunlaboro kun Duolingo kaj la ĵus ricevita fonduso por Eŭrop-Afrika partnerado, pri kiu ni eksciis jam dum la kunveno mem. Ni priparolis ankaŭ agadplanon por TEDx-konferenco en Varsovio kie pri Esperanto prelegis Natalia Żebrowska.

Resume, antaŭ PEJ staras grandaj defioj ligitaj kun la tempo post la IJK, kiam ni devos fokusiĝi pri varbado de novaj anoj, kiuj baldaŭ anstataŭos la malnovan PEJ-generacion.