Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Saluton, Nepalo! (Flama Floro)

Nepala Esperanto-Junulara Organizo (NEJO) sendis aliĝpeton por iĝi sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Ni ekkonu la movadon de tiu ĉi ĉarma lando.

1. Ĉu vi povas iomete prezenti pri vi?

Mi estas Pradip Ghimire (esploristo) kaj 22-jaraĝa junulo loĝanta en Kathmandu, la ĉefurbo de Nepalo. Krome, mi estas studento pri la fako komerco kaj administrado. Miaj gepatroj vivas en montara vilaĝo kaj ili subtenas min por la studado.

2. Kiam, kiel kaj kie vi eklernis Esperanton?

Fakte mi komencis lerni ĝin en 2013, kvankam mi jam antaŭ longe sciis pri ĝia ekzisto kaj pri la movado en Nepalo. La kurso estis aranĝita ĉe la oficejo de la Nepala Esperanto-Asocio (NEspA) sub la gvido de pakistana esperantisto kaj poste mi mem daŭrigis la lernadon. S-ro Bharat, Makunda Pathik kaj S-ino Indu devi ThaPaliya enkondukis Esperanton al mi kaj S-ro Mian Salam Shany el Pakistano, la nuna volontulo kaj bibliotekisto de la asocio, instruis al mi kaj montris la brilan vojon de Esperanto.

3. Ĉu vi povas iom rakonti al ni pri la Esperanto-movado en via lando?

En Nepalo ne ekzistis movado ĝis 1957. En tiu jaro s-ro Tibor Sekelj gvidis diversajn kursojn por nepalanoj. Li instruis Esperanton al la fama poeto Laksmki Prasad Devkota. Tibor renkontis la tiaman reĝon Mahendra kaj diskutis kun li pri internacia lingvo. registrita la 12an de decembro 1991. S-ro Pradip Kumar Paudel iĝis la fondanta prezidanto de NEspA. La unua kongreso okazis en decembro 1991 kaj la informilo Montejo estis eldonata ekde la posta jaro.

Du eksterlandanoj, s-roj Masahiro Mark Ono kaj Phillip Pierce, kontribuis multe al la Movado. S-ro Philip daŭre aktivas. NEspA organizis en 1995 la unuan Internacian Himalajan Renkontiĝon, aranĝon ege faman kaj sukcesan. Pasintjare ĝi okazis je la deka fojo.

La Nepala Esperanto-Junulara Organizo fondiĝis sub la prezidanteco de Dhurba Pokharel en 2002 kaj ĉiam helpis organizi la programojn de NEspA. Kunlabore la du asocioj okazigis la Kvaran Azian Kongreson en 2005, en kiu partoprenis 171 esperantistoj el la tuta mondo. La du asocioj organizis ankaŭ la Unuan Sud-Azian seminarion (SAS). Nacinivele, NEJO, krom lingvaj kursoj, organizas junularan kunsidon ĉiumonate kaj eldonas sian organon “Templo”.

La ĉefaj malfacilaĵoj estas la manko de reciprokaj kontakto kaj informado inter junuloj, la manko de fondusoj, de aktivula trejnado kaj de gvidantoj.

4. En kiuj regionoj la movado estas forta?

Mi kredas ke la Movado estas forta en Kathmandu, kie estas la oficejo de NespA kaj NEJO. Nepalo estas malriĉa lando, do multaj junuloj migras alilanden pro laborkialo. Ofte oni lernas Esperanton kaj migras alilanden. Kelkaj bonaj esperantistoj loĝas en la orienta parto de Nepalo, tamen pro la manko de elektro, interreto, ili ne povas agadi tutforte. Ili eĉ ne havas ŝancon paroli Esperanton al fremduloj.

5. Vi partoprenis en la Komuna Seminario (KS) lastajare en Pekino. Ĉu estis via unua partopreno en internacia Esperanto-aranĝo?

Jes. La tuta programo aranĝita por la KS impresis min kaj la aktivula trejnado estis tre rimarkinda. Krome la amo kaj frateco inter aziaj esperantistoj pli impresis min. Tiam mi iomete lernis kiel agadi en Esperantujo kaj kiel fari kontakton. Dum la aranĝo kaj poste, mi amikiĝis kun multaj junaj esperantistoj, ĉefe japanaj, koreaj kaj ĉinaj.

6. Mi scias ankaŭ ke vi kun aliaj esperantistoj proponis vian asocion por membriĝo al TEJO. Kial do vi volas igi ke via organizo estu landa sekcio de TEJO?

Ni volas agadi tutmonde kun la helpo de TEJO. NEJO celas reprezenti la interesojn de la nepala esperantista junularo ĉe aliaj asocioj kaj kunlabori ankaŭ kun ne-esperantistaj organizaĵoj tra la mondo. Ni agadu pri la komunaj temoj: edukado kaj lernigo, evoluigo de kapabloj, kulturaj aktivaĵoj, defendo de la homaj kaj civitanaj rajtoj.