Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Urbo Holguín ravis nin (Carlos Ramón Morales Reyes)

En Holguín okazis ekde la 14a ĝis 16a de majo 2015 la unua esperantista renkontiĝo (nomita “Martí inter ni”) pri la kuba heroo José Martí.

Aŭspiciita de Kuba Esperanto Asocio, la soci-kultura projekto “Bona Amiko”, la Kultura Societo “José Martí”, la Universitato de HolguínOscar Lucero Moya” kaj la distrikta estraro pri kulturo, la aranĝo celis:

Partroprenis esperantistoj el Havano, Granma, Guantánamo, Santiago de Kubo, la municipaj grupoj de Contramaestre kaj Holguín. La unuan tagon, post malferma cerimonio oni vizitis la historian centron de la urbo. La duan tagon unue oni prelegis pri faka agado kaj poste oni sekvis vizito al la urbo Gibara, kie ĉiun duan jaron okazas festivalo pri malriĉa kino. La anoj de la projekto “Bona Amiko” vizitis la parkon kiu tiel nomiĝas por starigi tie metalan skulptaĵon de Isnel Pupo. La trian tagon Carlos Ramón Morales deklamis belajn kantojn kaj simplajn versojn de José Martí, elhispanigitajn de Jaime Ginarte (li estas sperta esperantisto de la urbo Contramestre kaj unu el la repistoj de la duopo “Fratoj El”). Poste oni vizitis la denaskan domon de la historia gvidanto de la Kuba Revolucio, Fidel Castro Ruz. Nia Esperanto-renkontiĝo fermiĝis ĉe la “Mantelo de la Kruco”, kiu estas alta pinto atingebla per 462 ŝtupoj. Nur restas gratuli la Organizan teamon pro la kvalito kaj lerta maniero realigi tiun ĉi aranĝon.

Samnatura evento okazos kadre de kermeso dum majo 2016 kunorganizita kun la Kuba Asocio pri Artistoj “Fratoj Saíz.”

Dankon Holguín!