Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Disvastigo de Esperanto ankaŭ ekster Budapeŝto

La 15-an de julio 2012, Hungara Esperanto-Junularo (HEJ) organizis aranĝon en la urbo Debrecen. Laŭplane estintus tri programeroj: prelegoj pri diversaj temoj (hungare por interesiĝantoj), urborigardado kaj pikniko.

La unua programero, la prelegoj, estis organizitaj en kafejo de unu el la plej grandaj librovendejoj. Ĝi estas ege altnivela konstruaĵo. La unua prelego estis la mia. Mi parolis pri temo, kies titolo estis “Kiel oni (ne) lernu fremdajn lingvojn”, do, mi parolis pri diversaj manieroj en kiuj oni lernas fremdajn lingvojn. Mi prezentis tiujn manierojn, kaj mi provis kompari ilin. Fine mi prarolis pri tio, kiuj femdaj lingvoj estas lernindaj.

Estante ankaŭ latinisto, mi scias senfinan kvanton da ŝercoj kaj anekdotoj pri la latina lingvo. Unu el miaj plej ŝatataj estas la sekva:

Se ni ŝanĝus tiun ŝercon por ke ĝi temu pri Esperanto, verŝajne ĝi tiel sonus:

Zsófia Pataki, estrarano de HEJ, parolintus pri la ebloj pere de Esperanto, sed bedaŭrinde pro malsaniĝo ŝi ne povis veturi al nia urbo. Pro tio, Szabolcs Szilva, alia estrarano de HEJ parolis ankaŭ pri tiu temo. Li same scias multe kaj havas spertojn kiel Zsófia.

Mi mem, aktiva esperantisto, eksciis multe da utilegaj informoj pri tiu ĉi temo. Antaŭe ankaŭ mi mem provis informiĝi, tamen mi ne havis grandan sukceson. Sed ĉi tie nun samtempe mi eksciis multon. Tio ja estas grava ĉar ĉiam ajn, kiam mi diras al iu, ke mi estas esperantisto, li/ ŝi demandadas min: “Kial Esperanto estas utila? Kiel vi povas uzi ĝin en la vivo? Kiuj ebloj estas pri tiu lingvo?”

Ekde nun mi jam pli precize respondas tiajn demandojn.

La alia temo de Szabolcs estis la prezentado de HEJ. Eble la plej grava parto de lia prelego estis la emfazo de Internacia Junulara Semajno (IJS). Ankaŭ tiuj temoj estas ege valoraj por ni geesperantistoj, kiuj vivas en la regionoj de Hungario, ĉar ankaŭ tiuj infromoj povas esti novaj por ni.

La partoprenantoj aŭskultis ĉiujn tri prelegojn kun grandega interesiĝo, kaj ni, la prelegantoj, respondis ĉiujn demandojn kaj komentojn. Post la prelego de Szabolcs eblis membriĝi en HEJ.

Post la tri prelegoj komenciĝis mallonga urborigardado, sed la vetero estis terura! De minuto al minuto ĝi ŝanĝiĝis, pluvis, poste estis varmego. Do, tial la urborigardado estis nur mallonga, kaj la pikniko ne estis aranĝita.

Kvankam la vetero estis terura kaj en la organizado estis kelkaj problemetoj, la bonega humoro de la komenco ĝis la fino estis konstanta! Tio estas treege grava! Laŭ mia modesta opinio estas bonege, ke tiu ĉi renkontiĝo estis organizita, unue ĉar ni eksciis multe da novaj faktoj pri Esperanto, due pro tio, ke mi estas esperant-isto (homo kies okupiĝo estas “esperadi”), mi esperegas, ke tiu aranĝo estas nova komenco en la Esperanta vivo de nia urbo.

ARATÓ Kocsárd Valér