Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Junularmovade en Nepalo

Seshimo Masayha

Saluton, Sandip. Parolu pri vi

Mi estas Sandip Lamichhane kaj naskiĝis la 23an de novembro 1997 en la distrikto Ĉitvan, kiu situas en la centra parto de Nepalo proksime al la ĉebarata landlimo. Mi eklernis Esperanton ekde oktobro 2014 kaj memstare daŭras. Mi taksas min ankoraŭ komencanto kaj mi skribas kaj parolas kun fremdaj esperantistoj pere de skajpo kaj de la soci-retejoj. Mi konas multajn esperantistojn el la tuta mondo kaj mi vizitis Herzberg am Harz (Germanujo), la Esperanta urbo, de decembro 2014 ĝis januaro 2015. Mi tie renkontis la faman esperantistinon Zsófia Kóródy. En nia grupo estis 40 junaj esperantistoj, kiuj havis bazan konon de la lingvo.

Mi pensas, ke la Esperanto-uzantoj iomete post iomete multiĝas. Ĉu vi povas informi nin pri la stato de la junulara movado en via lando?

Fakte en Nepalo multaj homoj ne scias pri la ekzisto de nia bela kaj universala lingvo Esperanto, ĉar multaj esperantistoj loĝas en Katmanduo kaj ili ne ofte propagandas.

En Nepalo mankas bonaj instruistoj de Esperanto kaj pro tio ankoraŭ ne multaj homoj montras sian intereson lerni ĝin. Tamen nia klubo NICE estas tre aktiva ene de la junulara movado en Nepalo kaj mi diras ke ni estas la pioniroj de la Esperanto-movado inter la junuloj. En Februaro nia klubo organizis programon, propagandis en la ekspozicio de universitato en Katmanduo kaj ofte aranĝas programerojn enlande. Multaj membroj estas komencantoj kiel mi, tamen ili aktive varbas.

Nia Esperanto-klubo Nice aperis en la lernejo Southwestern state college en 2014 kaj membris en ĝi 40 junuloj dankon al la laboro de nia lingva instruisto Mian Salam Shany. Li volontule instruis nin kaj multe da novaj kaj junaj esperantistoj aperis en Nepalo. Ni vizitis Germanion por konatiĝi pli bone kun la Esperanto-kulturon en la kulturcentro de Herzberg am Harz. Post la vizito ni startigis la propagandon, kiu daŭris kelkmonate. Multaj, tamen, dume malproksimiĝis el la klubo... Post tio mi kunlaboris kun aliaj amikoj, nome Binaya, Sudhir, Sunil, Sabin ktp. Ili multe helpis kaj s-ro Sudhir sugestis al mi ke ni devas registriĝi oficiale kaj daŭrigi nian laboron pri Esperanto inter la junuloj enlande.

Ni kreis nian fejsbuk-paĝon kaj publikigis nian blogon. Nun nia klubo havas negrandan sed entuziasman membraron, kiu volas plimultigi la parolantojn de Esperanto kaj allogi esperantistojn per niaj turismaĵoj kaj per la uzo de la universala lingvo Esperanto. Nun niaj klubanoj partoprenas en ĉiuj internaiaj programeroj enlande kaj propagandas pri Esperanto.

Multaj scias, ke Nepalo estas la naskiĝlando de Budho kaj ĝi estas lando de grandaj montaroj. Do ni kredas, ke ĉiuj esperantistoj povas viziti Nepalon kaj scii pri nepalanoj.

Ni certas ke ni povas fari tion, se ĉiuj esperantistoj de la tuta mondo helpas kaj subtenas nin.

Kiuj estas viaj planoj por plikreskigi vian asocion?

Nia klubo planas aranĝi klason de homoj, kiuj volas lerni Esperanton per la nepala lingvo. Nun ni ne deziras viziti eksterlandon, sed ni petas materialojn por la agado.

Nia klubo ne estas oficiala, sed ni planas registri ĝin baldaŭ kaj daŭrigi la agadon por varbi homojn pri nia movado inter la junuloj.

Ĉu vi pensas, ke Esperanto estas facila por nepalanoj? Mi kredas, ke la lingvo estas iom malfacila por la japananoj, kiuj ne scipovas hind-eŭropan lingvon.

Ne, Esperanto ne estas facila lingvo por la nepalanoj (same kiel por la aliaj azianoj) laŭ mi. La ĉefa problemo estas la prononco, miaopinie. Mi vidas, ke multaj spertaj esperantistoj eraras dum la parolado. Multaj homoj en Nepalo komprenas la anglan lingvon, tial mi pensas, ke Esperanto estas facila lingvo por tiuj, kiuj bone komprenas la anglan.

Fakte, proksime de la konstruaĵo de Japana Esperanto-Insituto en Ŭaseda, Tokio, estas nepala manĝejo kaj ni ofte gustumas nepalajn manĝaĵojn. Al mi plaĉas momo, samosa kaj ŝafkareo. Ĉu vi havas rekomendaĵojn?

Ho, tre bone! Mi estas ege feliĉa ekscii tion, ĉar kiam eksterlandano parolas pri diversaj aferoj de mia lando, tio plej feliĉigas min. Mi ankaŭ ŝatas momon. Do mi rekomendas al vi, ke vi manĝu “Thakali Khana”, “Sel Roti” kaj nian nacimanĝaĵon Gundruk kaj Dhindo. Persone mi estas amanto de nudeloj. Do mi deziras, ke vi ĝuu nepalajn manĝaĵojn.