Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Esperanto estu pontlingvo inter ĉiuj sudazianoj

La unua Sud-Azia Seminario (SAS) okazis ekde la 1a ĝis la 6a de marto en Katmanduo, la ĉefurbo de Nepalo, kun 65 partoprenantoj el Nepalo, Barato kaj Pakistano, kaj kelkaj gastoj el aliaj landoj. S-ro Hori Jasuo el Japanio, la ĉefa gasto, inaŭguris la programon per ekbruligo de kandeloj.

La programo komenciĝis per la himno de Esperanto. Poste la prezidantino de Nepala Esperanto-Asocio Indu Thapalija bonvenigis ĉiujn kaj diris, ke Esperanto sendube taŭgas kiel pontlingvo en la landoj de Suda Azio. La angla estas lingvo de neniu Sud-Azia lando, do ne havas sencon uzi ĝin kiel la pontlingvon. Estis legitaj bondeziraj mesaĝoj el la tuta mondo, kaj landaj reprezentantoj salutis nome de siaj landoj kaj raportis pri landaj agadoj.

La 2an de marto komenciĝis laborprogramo, kadre de kiu okazis kvar kursoj de Hori Jasuo kaj 16 prelegoj pri diversaj temoj. La 4an de marto oni ekskursis al la monteto Shivapuri rande de la valo Katmanduo. En la ferma ceremonio oni konstatis, ke dum la trilanda kunveno oni uzis nur Esperanton. Tio pruvas ke Esperanto jam servas kiel pontlingvo en nia regiono, kaj montras ekzemplon por tio, ke Esperanto povus esti la pontlingvo inter ĉiuj sudazianoj.

Oni decidis okazigi SAS en ĉiu dua jaro kaj fiksi la daton kaj lokon unu jaron antaŭe. Estis formita provizora komitato, kies anoj devos ricevi aprobon de siaj propraj organizoj: sekretario: Bharat Ghimire (Nepalo); asistaj sekretarioj: Kotha Naga Siva Kumar (Barato), Adeel Butt (Pakistano); konsilantoj: SS Pal (Barato), Hori Jasuo (Japanio).

La unuaj ĉefaj celoj de la komitato estas: (1) kontaktiĝi kun bangladeŝaj kaj srilankaj esperantistoj kaj inviti ilin al kunlaboro; (2) Elekti reprezentantojn en la komitato; (3) instrui Esperanton en ĉiuj ĉefurboj de la Sud-Aziaj landoj; (4) fari publikaĵojn pri Esperantaj kaj regionaj aferoj; (5) Establi konton por Sudazio ĉe UEA. (6) Kunlabori gefrate por la regiona movado.

Kotha Naga Siva Kumar