Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Konsiloj de la oficisto (Manuela Ronco)

Kiel efike peti ion per retmesaĝo

Saluton al ĉiuj legantoj de TEJO-Tutmonde.

Se vi ankoraŭ ne konas min, mi estas Manuela, kaj mi laboras kiel oficisto de TEJO.

Per tiu ĉi artikolo mi komencas rubrikon, kies celo estas kunhavigi utilajn konsilojn kaj informojn al la aktivuloj de junularaj E-organizoj, aŭ pli ĝenerale al ĉiuj kiuj interesiĝas pri temoj kiaj organiza laboro, efika mem-mastrumado, aktivula trejnado ktp. Se vi deziras, ke mi traktu iun specifan temon, vi bonvenas sciigi al mi skribante al manuela-ronco@tejo.org.

La hodiaŭa artikolo temas pri tio, kiel plej bone uzi retpoŝton por peti homojn fari ion. Por verki ĝin mi libere tradukis kaj adaptis artikolon aperintan en la retejo 99U.com (Jocelyn K.Grey, How To Ask People for Things Via Email: An 8-Step Program, http://www.99u.com/articles/19772).

Plej multaj el la homoj, kiuj ĉiutage ricevas multe da retpoŝto, jam evoluigis detektilon por ĝenaĵoj kaj scipovas rekoni ĉe la unua rigardo ĝeneralan ŝablonan peton, en la stilo “estus bone esplori la eblojn”. Kapti la atenton de iu, kiun vi ne konas, estas pli kaj pli malfacile, kaj postulas iom da lerteco.

Jen kelkaj punktoj konsiderindaj, dum vi verkas pet-mesaĝon.

1) Igu simple respondi “jes”.

Mi ofte ricevas mesaĝojn de homoj kiuj interesiĝas pri ia interŝanĝo da informoj, sed kiuj ne klarigas kion ili volas, ke mi faru. Ĉu ili volas retkunsidi kun mi? Ĉu ili volas ke mi plusendu ligilojn? Ĉu ili volas ke mi kontaktigu ilin kun aliaj homoj? Tio ne klaras, kaj anstataŭ diri “Jes!” mi devas unue demandi, kion ili estas petantaj de mi. Aŭ tute ne respondi.

Se vi deziras, ke aliulo trovu la tempon por respondi al vi, certiĝu, ke estu tre klare, kion vi volas. Relegu vian mesaĝon, kaj demandu vin: “Ĉu la ricevonto povas diri ‘jes’, sen kromaj diskutoj?”

2) Skribu interesan objekt-linion.

Kiam vi kontaktas iun, kiun vi ne konas, gravas trovi ekvilibron inter esti rekta kaj esti interesa. Se mi estus petanta gravulon paroli dum la solena malfermo de la IJK, mi povus uzi objekton kiel “Andreo Li + malfermo Internacia Junulara Kongreso?”. Uzi ies personan nomon donas senton de personeco, la plena nomo de la evento igas ĝin pli verŝajne rekonebla, la demandosigno donas ideon de ebleco kaj scivolemigas.

Memoru ke, dum ĉiam bonas esti klara, vi ankaŭ ne volas doni kialon por ĵeti vian mesaĝon rubujen antaŭ ol ĝi estu legita. Pro tio, evitu frazojn kiel “peto por parolado”, “invito al kongreso”, ĉar ili povas igi homojn preteratenti vian specifan inviton.

3) Konstruu vian kredindecon.

“Kial mi devus zorgi/atenti pri tio?” estas la demando, kiu venas en la kapon de homoj, kiuj malfermas mesaĝon de iu, kiun ili ne konas. Jen kial gravas esti kredinda. Sciigu al viaj legantoj, kial vi estas malsama, fidinda, kaj kial ili devus atenti pri vi.

Se mi kontaktas iun por verki artikolon por mia revuo, mi povus montri la statistikojn pri la nombroj de ĝiaj abonantoj kaj de ĝiaj sekvantoj en la sociretejoj. Se la peto rilatas iun eventon, mi montras la averaĝan nombron de partoprenantoj, la liston de pasintaj famaj gastoj aŭ prelegantoj, k.s.

Se vi ne havas datumojn kunhavigindajn, vi ankaŭ povas konstrui kredindecon estante atenta observanto de via kontaktoto; vi povas diri al li kiom longe vi sekvis lian laboron, kiel vi ŝatis lian lastan libron aŭ artikolon, pro kio vi estimas lin... se vi ne iĝas flatanto, homoj ĉiam feliĉas kiam ili sentas sin aprezataj.

4) Estu konciza.

Neniam estu certa, ke iu legos vian tutan mesaĝon. Tuj sciigu kion vi volas peti, nome en la unua aŭ dua frazo, ne poste.

Evidente ne ĉiam vi povas ĉion klarigi per unu-tri frazoj. Tiukaze, daŭrigu, sed pensu ke via leganto nur rapide tralegos la reston. Tial, uzu plejeble multe dikajn literojn, punktlistojn, substrekitajn vortojn, por evidentigi tion kio plej gravas. Se necesas doni ian antaŭparolon antaŭ la peto, ĝi estu sekvata de spaco kaj la dua paragrafo eku per “PETO:”, en dikaj literoj.

5) Donu limdaton, se eblas.

Ofte oni ne aŭdacas doni limdaton en retmesaĝoj, ĉefe al nekonatoj. Kvankam ĉiam malbonas aspekti kiel arogantulo, limdatoj estas utilaj. Tre okupitaj homoj kutime ŝatas ilin. Ili ricevas aron da mesaĝoj, kaj plejmulto el tiuj iras al du kategorioj: 1. taskoj/farendaĵoj, kaj 2.hazardaj petoj, al kiuj ili eble respondos, se ili havos tempon.

Se vi donas limdaton, vi helpas la ricevanton meti la petitan taskon en sian taskoliston, kaj doni prioritaton al ĝi.

6) Estu interesa kaj interesata.

Sur la plej baza nivelo, tio signifas neniam sendi ŝablonan retmesaĝon. Se vi petas iun elspezi tempon kaj energion por respondi, estu klare ke vi vere scias al kiu vi tion adresas.

Skribu kvazaŭ vi estus parolanta persone al la alia homo. Estas afable esprimi kial vi interesiĝas pri li, kaj kial li devus interesiĝi pri vi. Klopodu havi ĝentilan tonon kaj diri ion amuzan, senchavan aŭ pensigan... prefere ĉion tion!

7) Neniam ajn uzu la vorton “kunlaboreblo”.

Neniu serioza profesiulo volas malŝpari sian tempon parolante pri esploro de kunlaborebloj. Mesaĝoj kiuj uzas tian lingvaĵon kutime signifas ke la homo ne vere dediĉis sufiĉe da tempo pripensante sian peton, por povi proponi ion iom pli specifan.

8) Antaŭlegu vian mesaĝon en poŝtelefono.

Verŝajne vi skribas plej multon el viaj retmesaĝoj ĉe komputilo. Sed ofte via ricevanto legos ilin per sia poŝtelefono. Kaj kio ŝajnas “digestebla” en komputilekrano povas ŝajni kiel epopea poemo ĉe telefono. Se vi sekvis la punkton 4, vi pensus ke vi jam verkis koncizan retmesaĝon. Sed ĉu ĝi daŭre estas mallonga en telefono? Redaktu ankoraŭ unufoje, kaj tiam sendu.