Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La Junulara Somera Komuna Aranĝo en Kubo

Denove la Junulara Sekcio de Kuba Esperanto-Asocio invitas vin viziti nian kariban insulon Kubo por komune esperantumi dum la 3ª Junulara Somera Komuna Aranĝo (JuSKA 2014). Temas pri la nacia aranĝo de la kubaj gejunuloj, tempo por pridiskuti niajn defiojn kaj strategian laborplanon, sed ankaŭ por amuziĝi, babili, danci kaj lerni, laŭ la kuba etoso. Ĝi okazos dum la venonta oktobro ekde la 9ª ĝis la 12ª en la Feriejo “Batalo de Saratoga” situanta en la provinco Camagüey, kiu troviĝas ĉe la centra kaj orienta limoj de la lando. Jam aliĝis proksimume 20 esperantistoj al nia evento, ankaŭ vi povas tion fari. Se vi volas havi pliajn informojn, bonvolu kontakti Ariadna García Gutiérrez al la retadreso: rita﹍piscis14@yahoo.es.